Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Liberpensula frakcio

Dimanĉon la 10an de septembro 2017 ni manifestaciu ĉie en Francio !

Kontraŭ la senĉesa urĝo-stato : Ne neniigu nian liberecon !

Moviĝas kontraŭ la urĝo-stato

Kontraŭ la senĉesa urĝo-stato : Ne neniigu nian liberecon !

Ni manifestaciu ĉie en Francio dimanĉon la 10an de septembro en Parizo – Rendevuon je la 3a posttagmeze - Père Lachaise.

La listo de la aktivaĵoj en la aliaj urboj estos anoncita sur la reteja paĝo facebook : kontraŭ la senĉesa urĝo-stato

Por esti subskribonto de la alvoko aŭ informi pri manifestacio en alia urbo, bonvolu sendi retmesaĝon al contact@nonetatdurgence.org
Ne neniigu nian liberecon !

La urĝo-stato estis replanita ĝis la komenco de novembro far la parlamento. Nu ĝi evidentigis sian neefikecon kontraŭ la atencoj. Ĝi estis devojige uzata kontraŭ la sociaj movadoj kaj la aktivuloj, kontraŭ la islamanoj veraj aŭ supozataj, kontraŭ la migrantoj kaj iliaj subtenantoj, kontraŭ la loĝantoj de la modestaj kvartaloj, kontraŭ la adoleskantoj kaj la junaj adoltoj. Centoj da malpermesoj manifestacii estis deciditaj. La diskriminacioj kaj laŭvizaĝaj kontroloj multiĝis kaj samokaze, la policaj violentaĵoj. Francio estas la nura lando de Eŭropo kiu oficialigis urĝo-staton responde al atencoj.

Pretekste ke oni ĝin ĉesigu, la registaro Macron prezentas leĝo-projekton kiu prenas el la komuna leĝo la esencon de la urĝo-stato. Ĝi tiel starigus senĉesan urĝo-staton  :

- La prefekto povus oficialigi surstratajn areojn de « protektado », kies surfacojn kaj daŭrojn li povus arbitre decidi, renovigeble fiksitajn je unu monato. Okazus traserĉoj de veturiloj, de pakaĵoj kaj palpadoj far la municipa polico aŭ far privataj agentoj de sekureco. Tiu nova traobservo de la publika areo implicus danĝeran limigon de la kultura, prisocia kaj politika esprimo en nia lando. Tio celus silentigi la socian aktivon kiu anonciĝas fronte al la atakoj kontraŭ la sociala protektado, la rajtoj de la salajruloj, kontraŭ la publikaj servoj, la APL (Loĝado-helpo) kaj la manifestacioj de internacia solidareco…

- La leĝo-projekto enkondukas en la komunan juron la trudojn je hejmo-restado kaj je portado de elektronika krur-ringo, tagaj-noktaj traserĉoj, komputikaj traserĉoj, je la iniciato de la prefekto aŭ de la ministro de la Internaj Aferoj laŭ neprecizaj kriterioj kaj laŭ elementoj devenantaj de informo-servoj tiaj kiaj anonimaj notoj.

- La kontroloj en la stacidomoj kaj en la landlimaj areoj estus refortigitaj, celante precipe la migrantojn kaj almontrante ilin eĉ pli.

- Pro simpla suspekto, la fermado de iuj kultejoj estus faciligitaj

 …

La leĝo-projekto estos ekzaminata laŭ rapidigitaj proceduroj, ĝi estos pridiskutata la 18an kaj la 19 an de julio ĉe la Senato kaj en septembro ĉe la Asembleo.

Ni ne akceptu la difekton de la juraj garantioj !

Neon al la rompo de la juro-ŝtato kaj de la disigo de la povoj !

Ne ne akceptu la transiron al la arbitro kaj al la limigo de niaj individua kaj kolektiva liberecoj !

Kontraŭ la oficialigo de senĉesa urĝo-stato !

Por niaj rajtoj kaj nia libereco !

Dimanĉon la 10an de septembro ni manifestaciu ĉie en Francio !

Parizon, rendevuon je la 3a posttagmeze je Père Lachaise

Alvoke de (1a subskribintoj) : Action Droits des musulmans (AMD), AFD international, Agir pour le changement et la démocratie en Algérie (ACDA), Altercarto, Assemblée Citoyenne des Originaires de Turquie (ACORT), Association Démocratique des Tunisiens en France (ADTF), Association des Marocains en France (AMF), Association des travailleurs maghrébins de France (ATMF), Association française des juristes démocrates (AFJD), Association Marocaine de Droits Humains (AMDH Paris IDF), Association Nationale d’assistance aux frontières pour les étrangers (ANAFE), ATTAC, CADTM France, Campagne BDS France, CAPJPO-EuroPalestine, Cedetim/IPAM , Cimade, CNT, Collectif Argenteuil Solidarité Palestine, Collectif 3C, Collectif des associations citoyennes (CAC),Collectif des Universitaires contre les violences policières, Collectif Judéo Arabe et Citoyen pour la Palestine (CJACP), Collectif ni guerres ni état de guerre, Collectif pour la sortie de l’état d’urgence 5e-13e, Collectif SDF Alsace, Collectif Vérité et Justice pour Ali Ziri, Collectif Vies Volées, Comité pour le Respect des Libertés et des Droits de l’homme en Tunisie (CRLDHT), Comité Vérité et justice pour Adama, Communistes libertaires de la CGT, Compagnie Jolie Môme, Confédération Nationale du Logement (CNL), Coordination de l’Action Non-Violente de l’Arche (CANVA), Coordination nationale Pas sans Nous, Décroissance IDF, Droit Au Logement (DAL), Droits devant !!, Emancipation tendance intersyndicale, Fédération des CIRCs, Fédération des Tunisiens pour une citoyenneté des deux rives (FTCR), Fédération Nationale des Arts de la Rue, Fédération SUD Santé Sociaux, Femmes Egalité, Femmes Plurielles, Fondation Copernic, Fondation Frantz Fanon, Front Social, GISTI, Identité plurielle, Immigration Développement Démocratie (IDD), Justice&Liberté, Liberpensula Frakcio de SAT, La Cabane juridique, Montreuil Palestine, Mouvement Contre Le Racisme et pour L’Amitié Entre Les Peuples (MRAP), Mouvement de la paix, Mouvement National des Chômeurs et des Précaires (MNCP), Observatoire International des Prisons Section Francaise (OIP Section Francaise), Participation et Spiritualité Musulmane (PSM), Pride de nuit, Réseau Education Sans Frontières (RESF), Réseau Euro Maghrébin Citoyenneté et Culture (REMCC), Réseau Universitaire Sans Frontières Paris 1 (RUSF P1), Revue Inprecor, Sang pour Sans, Sciences Citoyennes, SNPES-PJJ-FSU, SNTEFP-CGT, Solidarité Laique, Sortir du colonialisme, Sortir du silence, Sud PTT, Survie, Syndicat de la Magistrature (SM), Syndicat de la Médecine Générale (SMG), Syndicat des Avocats de France (SAF), Syndicat Français des Artistes Interprètes (SFA-CGT), Syndicat National des Journalistes (SNJ), Syndicat National des Journalistes CGT (SNJ-CGT), Syndicat National Unitaire de la TERritoriale-Fédération Syndicale Unitaire (SNUTER-FSU), Une Autre Voix Juive, Union Juive Française pour la Paix (UJFP), Union Nationale Lycéenne - Syndicale & Democratique - (UNL-SD), Union syndicale de la psychiatrie (USP), Union syndicale Solidaires...

Ainsi que AL, Ecologie Sociale, EELV, Ensemble !, NPA, PCOF, PG, PIR...

contact@nonetatdurgence / Page FB : Contre l’état d’urgence permanent

Moviĝas kontraŭ la urĝo-stato
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio