Karaj geamikoj, gekamaradoj kaj gefratoj,
la Liberpensula Frakcio agadas kaj se vi volas membriĝi al la Liberpensula Frakcio, vi devas unue membriĝi al SAT kaj poste al la Liberpensula Frakcio.
Venu ĉar ni havas multe da laboro.
Plej liberpense
Dominiko.
Oni povas kontakti min :
Telefono/Fakso : +33 (0) 9 53 80 45 89
Poŝtelefono : +33 (0) 7 82 42 78 85
rete : dominique.simeone@yahoo.fr
Poŝte :
SIMEONE Dominique Résidence du Levant Bat.A, 36 rue du Levant, FR-46000 Cahors
Skajpe : dsimeone
En ĝi, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur pri kio koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas ankaŭ ĝeneralajn mondajn problemojn.
La frakcio ne havas specifan bultenon. Oni sendas la artikolojn al Sennaciulo. Por ke pluraj kontribuaĵoj alvenu ne samtempe en la redakciejon de SAT, oni rekomendas sendi la artikolojn al la frakcia sekretario, kiu tralegas, kaj se necese, korektas ilin.
Ne estas speciala kotizo por membriĝi al la frakcio. Dum kongresoj aŭ aliaj manifestacioj, la responsanto, aŭ alia membro povas plani la kunvenon.
"Liberpenso" estas populara asocio pli filozofia esplorado kaj socia agado, kies principoj estas la racio kaj la scienco. Ĝi ne apartenas al politika partio aũ tendenco. Ĝi ne havas dogmojn kaj nur celas disvolvi ĉe ĉiuj homoj la spiriton de memekzameno – tute sendepende – sen iu ajn influo.
Ĝi konsideras ĉiujn mistikismojn kaj ĉiujn religiojn kiel la plej malbonan obstrukcon al la emancipado de la penso. Ili per eraraj principoj kaj delogas de agado la homojn, deturnante ilin de iliaj surteraj celoj kaj disvolvas en ilia spirito la superstiĉon kaj la timon pri la transtera vivo. Ili facile degeneras en klerikalismon, fanatikismon, merkantilismon kaj helpas la reakciajn potencojn en la deziro teni la popolamasojn en nesciado kaj servuto. Ilia ŝajna aprobo al niaj progresigaj ideoj estas nur nova klopodo por restarigi ilian minacatan potencon.
La "Liberpenso", male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la homajn rajtojn, liberecon, laikecon de la publika instruado, justecon kaj pacon.
Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
SAT Bonvenon al vi
Historio de SAT
Statuton de SAT