Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Franca Komunista Partio

Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Fronte al la atencoj, ni kunvenu por la libereco, la egaleco, la frateco kaj la paco


Nia lando ĵus spertis unu el la plej malbonaj eventoj de sia historio.
La sammomentaj teroristaj atakoj en la lasta nokto en Parizo kaj en
Sankt-Denizo, konfesitaj de DAEŜ, kiuj ĝis nun kaûzis 127 mortintojn
kaj 200 vunditojn, estas teruraj. Francujo funebras.

Logotipo de la Franca Komunista Partio

Tagon post tiu buĉado, niaj unuaj pensoj rias al la viktimoj, iliaj
familioj, iliaj proksimuloj, la atestantoj kaj ĉiuj, kies vivo estas
minacata. Por ĉiuj la doloro grandegas. Ĉiu en Francujo sentas sin de
tio profunde vundita.

Ni salutas la agon de la ordo-fortoj, de la helptrupoj, de la
urĝo-kuracistoj kaj de la prisana personaro kaj de la teritoriaj
agentoj, kies mobiliziĝo estis ekzemplodona, kaj la solidarecon de la
loĝantoj kiu tuj montriĝis.

Malpli ol jaron post la atencoj de lasta januaro, la Respubliko estas
frapita en sia koro.

Dum la registaro ĵus dekretis la urĝostaton, nepre necesas fortigi la
rimedojn de la polico kaj de la justico. La ŝtato devas por la daûro
trovi la taûgajn rimedojn por garantii la sekurecon de ĉiuj.

Mi alvokas nian popolon ne cedi al la timo, kuniĝi por la libereco, la
egaleco kaj la frateco, kaj por la paco. Ni devas rifuzi la
mikskonfuzaĵojn kaj la brulmarkadojn. Kune ni devas firme rifuzi la
malamon kaj la rasismojn.

Francujo estas tuŝita de la milito kaj la malstabiliĝo, kiuj subfosas
la Proksiman kaj la Mezan Orienton. La batalo kontraû la terorismo
postulas pli grandan mobiliziĝon kaj internaciajn solvojn.

Ĝi povas triumfi nur en la mobiliziĝo por projekto de solidara socio
kiu metas en ĉies koron siajn decidojn por la homa emancipiĝo, la
valoroj de la Respubliko kaj la paco.

La FKP, ĝiaj reprezentantoj kaj ĝiaj deputitoj faros ĉiujn iniciatojn
kiuj, en la ventontaj tagoj, ebligos al niaj kuncivitanoj kunveni por
alfronti tiun defion kaj malfermi vojo de espero por nia popolo.

En tiu ĉi tragedia momento, la FKP interrompis ĉian agadon de elektokampanjo.

Parizo, la 14-an de novembro 2015

Pierre Laurent,

Nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

(Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, 2015-11-16)

elŝuti :

eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.8 Mio, 0 x 0 pixels

Teroristoj
JPEG - 283.5 kio, 1754 x 1239 pixels