Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Liberpensula frakcio

DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !

NACIA FEDERACIO DE LA LIBERPENSO

elŝuti :


Asocio Paco Libereco Gvidlibreto por soldato en ĉiuj landoj
PDF - 1.5 Mio, 0 x 0 pixels
For_la_batalilojn Bertha von Suttner
PDF - 1.8 Mio, 0 x 0 pixels

NACIA FEDERACIO
DE LA LIBERPENSO
Membro de
la Internacia Asocio de la LiberPenso (AILP)
10/12 rue des Fossés-Saint-Jacques 75005 PARIS
Tel. : 01 46 34 21 50
libre.pensee@fnlp.fr – https://www.fnlp.fr

– DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO –

Kontraŭ la milito, por la Paco !
Por la rajto de la popoloj decidi mem !
Halt al la bombadoj kaj al la amas-mortigoj en Ukrainujo !

Oni nun troviĝas antaŭ rondo de hipokritantoj kaj de cinikuloj kiuj fajfas je la rajtoj kaj je la vivo de la Ukrainoj. La militista alfronto kiu nun okazas estas nenio krom la armita vizaĝo de konfliktoj ekonomiaj kaj strategiaj.

Temas pri la konflikto inter du imperiaj potencoj : unuaflanke la rusaj oligarĥoj, veraj rabistoj de la ekonomio, kaj aliflanke Usono kun siaj agro-nutraĵaj kaj milit-industriaj premgrupoj. La landoj de Eŭrop-Unio estas nur kromaĵo de la nord-amerikaj interesoj, inkluzive kiam tio kontraŭas iliajn proprajn energiajn interesojn.

Komuna intereso por la milito

Ni rememoru kion diris Carl von Clausewitz : « La milito estas nenio krom la pluaĵo de la ekonomio sub aliaj formoj ». Ja temas pri ekonomiaj interesoj kaj pri profitoj kiuj oponigas du rabo-bestojn kiuj celas dispecigi la popolojn. Ekzistas komuna intereso je la konflikto por depreni de la alia ekonomiajn predojn ĉiufoje pli gravajn.

Kun la milito, ĉiam estas propagando por milito

● Oni diras nin : « Poutine estas la nova Hitler, oni lin haltigu ». Se tio estus vera, nu kial NATO ne intervenas milite en Ukrainujo ? Oni respondas al ni : « Ĉar Ukrainujo ne estas membro de NATO kaj ĉar ne ekzistas laŭleĝaj bazoj por tion fari. » Sed kiam NATO bombadis Jugoslavujon kaj invadis Afganujon, tiuj du landoj ne estis membroj de NATO kaj ne estis pli da laŭleĝaj bazoj por tio. Regas do hipokriteco.

● Se oni komparas Poutine kaj Hitler, kiu unue aneksis la Sudetojn (kiu nekontesteble estis germana), kaj diris poste « ni negocu, ni diskutu » ; kial diri nun flanke de NATO kaj de ĝiaj zelotoj : « Oni eknegocu » ? Fari tion, laŭ la logiko de komparo kun Hitler, estas antaŭ-akcepti la aneksojn fare de Poutine. Oni konas la rezulton pri Hitler kaj ĉu oni devus refari la samon kun Poutine ? Tio klare signifas ke eĉ la laŭdantoj de tiu tezo ne kredas ĝin.

● Oni diras al ni ke Poutine malrespektis la Interkonsentojn de Minsk, kio estas vera ; sed kial tiu oni ne diras ke Usono kaj NATO mem malrespektis la unuajn interkonsentojn ĉirkaŭante la okcidentan Rusujon per vera muro de milita superarmado de la siaflankaj landoj. Tio estis entute kontraŭa al la Interkonsentoj de Minsk kiuj garantiis al Rusujo ke ne okazos militista alvastigo al Rusujo.

Poutine mensogas, sed tiuj militistaj entrudiĝoj en Ukrainujon estas nenio krom la respondo al la militistaj entrudiĝoj de Usono en la orient-eŭropajn landojn por ĉirkaŭi Rusujon. Usono kaj NATO mensogas, Poutine mensogas kaj ambaŭ kampoj uzas la mensogojn de la aliaj je sia profito.

Kiu instigas al la milito ?

Nenegeble Poutine kaj Biden havas komunan intereson al decido de la konflikto profite al siaj propraj interesoj kaj la popoloj suferas, ĉar la popolojn oni priŝtelas kaj mortigas.

Por ĉesigi la militon kaj la amas-mortigojn, estas necese haltigi la brakon de tiuj kiuj instigas al murdo kaj al krimo.

La vera dramo

Neniu povas ignori la ligojn historiajn, kulturajn, politikajn inter la Ukrainoj kaj la Rusoj kiuj estas pli ol frataj popoloj, ĉar Ukrainujo iam estis la lulilo de Rusujo.

La naciismoj de la diversaj registaroj, incititaj de la militema propagando, faris ke la Gefratoj de hieraŭ povas masakri sin reciproke hodiaŭ.

NATO est preta batali kontraŭ Poutine ĝis la lasta sango-guto de la Ukrainoj, sen preni eĉan riskon por siaj trupoj kaj por sia armilaro. Kia hontiga cinikeco !

La LiberPenso deklaras :
• Halt al la bombadoj kaj al la amas-mortigoj !
• Ĉesu ĉiuj militaj, ekonomiaj kaj politikaj entrudiĝoj en Ukrainujo !
• La Paco estas la estonteco de la popoloj !

Parizon, la 27-an de februaro 2022-a

Asocio Paco Libereco Gvidlibreto por soldato en ĉiuj landoj

https://eo.wikipedia.org/wiki/Berth...

For_la_batalilojn Bertha von Suttner
For la militon !
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio