Al Dimitriv Sne ?ko.
Yadidam kineh sarvam prana ejati nishratam (ĉio estanta, vibras kun la vivo, estante fari ?inta el la vivo) .
HINDA DIRA ?O.
I.
Lernejo lar ?fenestra, korto kahelita, plantita per kelkaj tilioj imponaj kaj bonodoraj, ĉirka ?ita de alta muro kie suprenrampis rozujoj, benkoj sur kiuj la plej ‘‘ maljunaj’’ estis skulptintaj ĉu komencliterojn, ĉu senformajn signojn, la granda tabulo nigra kie ĉiam estis ciferoj, ĉu blankaj, ru ?aj a ? verdaj, la instruisto duonjuna kies okulvitroj bluaj ne permesis precizigi la a ?on ; jen kia estis la atmosfero de lia infana ?o. Ne emanta la studadon, la revoj ?ajnis pli ta ?gaj al lia instinkto. Je la a ?o, kiam la knaboj nur ekkomprenas a ?ojn ?is tiam por ili misterajn, Karlo skribaĉis vortludojn, kiujn li opiniis poeziaj.
Ka ?ate, la ? la vojirado, liaj kamaradoj avide tralegis la “ Grandaventurajn Romanojn †kvincendajn. Li anka ? provis ?ati tiujn lega ?ojn, sed ĉi lastaj, ?ajnis al li tiom sensencaj, ke li neniam poste volis koni tiujn stulta ?ojn. La majstraj fragmentoj kunigitaj en la legolibro plaĉis multe pli al li. Cetere tio estis la sola libro klasika kiun li ?atis ; sed kiel li deziris koni la sekva ?ojn al tiuj elĉerpita ?oj ! Apena ? li estis komencinta vivi kun heroo, ĉi tiu formalaperis por doni la parolon al alia heroo de alia a ?toro. Tiuj montra ?oj lasis lin pensema kaj la bela formo de l’frazoj jam plaĉis al li. Kaj dum liaj samlernejanoj rehejmi ?ante diskutadis pri la lasta kajero ĉu pri Bufalo-Bil, ĉu pri Pinkerton, li pa ?is malrapideme, atenteme je la flustrado de l’naturo, la koron impresitan, al la vila ?eto kie la gepatra farmobieneto etendi ?is.
La koloro de l’ĉielo, la aspekto de la folia ?oj, la verda ?o de l’herbejoj, la serio multkolora de a ?oj lin ĉirka ?anta altiris lian rigardon avideman. Kaj, kiam, matene, li aliris la lernejon, dum la astro ekradianta sekigis la ?grade la roson kiun la nokto estis deponinta sur la arbetoj, li ĉagrenis ĉar devis iri el tiu dolĉa kvieteco, ĉar necesis reeniri tiun vastan ĉambron blankan kie oni parolis pri ciferoj kaj urboj ; unuj kiel la aliaj sensignifaj al li. Malgravis tiuj landoj malproksimaj pri kiuj oni nur raportis eksterordinara ?ojn ! Kaj tiuj ciferoj, ĉu utilus al li ? Certe ne por kalkuli la saknombron de ĉiu rikolto !
Sed, iun tagon, belete aspektanta libro, altiris lian kuriozecon ; sur la skribotablo de la instruisto, volumo el la “ Mizeruloj †estis forgesita. La kovra ?o ilustrita montris ekleziulon per gesto protektanta, ?a ?nis, malbonfarintulon kontra ? grupo da ?endarmoj. Tiu bildo plaĉis al li, kaj Karlo enpo ?igis la libron kaj la ? tutvola pa ?ado li foriris el la lernejo.
Li ?us estis enirinta sian dekkvaran jaron. Ĉi vesperon, anstata ? komenci sian taskon, la knabego ?ovi ?is en la apudan abiejon kaj eklegis. Ĉiu pa ?o legita incitis lin komenci la sekvantan. La ?mezure ke li anta ?eni ?is, sento nova, neesprimebla fari ?is en li. La strangeco kaj la fortikeco de ?uan Val ?an, la bonkoreco kaj la afableco de la episkopo Miriel vekis lian admiron. Kiom maproksime li estis el tiuj aventuroj detektivaj a ? el tiuj kapo ?nuraj heroa ?oj kiujn avide legaĉis liaj samlernejanoj ! Li ne vidis la sunon estingi ?antan je la fino de ?ia voja ?o ; milde la vespero esti ?is kaj la unuaj steloj sin ekmontris je la ĉiela plafono, kiam Karlo sur la lasta pa ?o de la libro vidis tiujn vortojn : “ Fino de la Unua Volumo †. Ekzistis do sekvo ? Nura deziro evidenti ?is en li : posedi tiun sekva ?on. Sed kiel ? Neniam li riskus konfesi sian senskrupulecon al la lerneja mastro. Kaj konfuzite, li rehejmi ?is...
Ĉi tiun nokton, li son ?is pri la kandelabroj de l’bona pastro, pri la pano kiun prokompate estis ?telinta Juan Val ?an kaj kiu kondukis lin al la punlaborejo... Estas do ĉar ili ?telis panon ke oni malliberigas tiujn “ mizerulojn †. Li komprenis la verecon en tiu ribelkrio de la senmorta majstro, li sentis kvaza ? forton nedetrueblan, deziron paroli, preska ? batali, bezonon kriegi ion nedifineblan. La mateno trovis lin lacegan kaj reveman. Tamen li atingis la lernejon je la preciza horo kaj dum la lecionaro li diligentis. Depost la pasinta tago li amis pli intense tiun instruiston kiu posedis tiom admirindajn librojn. Kaj li metamorfozis la trajtojn de la bonulo en tiujn de la herooj kies plenuma ?ojn li estis leginta.
Ĉiu gesto de la lernejestro ?ajnis enhavi ion alian ol kutime kaj, ĉu tio estis okuliluzio, pli ol ordinare la bluigitaj okultvitroj lin rigardis. Sed Karlo sukcesis fini dikta ?on sen malkorekta ?o kaj facile solvi ekvacion. La instruisto gratulis la knabon. Kaj, kiam la martelsonorilo estis avertinta pri la kursofino, la lernejestro iris al Karlo :
— Atendu iom, Karlo. Mi deziras paroli al ci.
La lernantoj bruege interdisputis en la vestejo.
— He ! vi, aĉulo, estas mia surtuto !
— Blindulo, estas mia kasketo !
Kelkajn minutojn post tiu bruado la instruisto frapante, unu sur alian, sian manojn, grupigis la knabojn. Kaj dekstre, maldekstre, unu, du k. t. p. .., la lernantoj babilante, la ? vicoj duopaj, eliris el la lernejo. Kelkaj nombris sian butonkvanton, aliaj pretigis sian turbon, ĉar tuj post la liberigo, ili ekludos.
Karlo lasite sola, atendante la revenon de la lernejestro, prohonte ru ?egi ?is. Li kredis ke la instruisto ĉion sciis kaj anka ? konis la a ?toron de la ?teleto. Karlo intencis ?eti ?i al piedoj liaj por pardonpetegi. Sed jen la instruisto reveninta, kaj alproksimi ?inte, li milde pinĉetis vangon de la infano, gratulante lin pro la esperigaj rezultatoj atingitaj :
—Bonege, mia juna amiko, fine vi komprenis ke estas necese subi ?i kaj ke estas pro via feliĉo ke mi penegas lernigi vin. Estas certe al via patro ke mi ?uldas tian ?an ?on ; mi plendis al li pri via enlerneja konduto, kaj, pli lerta ol mi li sukcesis pruvi al vi la nepron de la studado kaj montris la senutilon de via senĉesa revado. En la vivo, mia knabego, oni neniam sufiĉe scias. Sed da ?rigu kiel hodia ? kaj vi estos kontenta.
La infano estis relevinta sian helan kapon, buklharan, lar ?frontan ; liaj okuloj fiksis la lernejestron kaj, subite, varmaj larmoj ekfluis sur liaj rozaj vangoj. Ne plu povante elteni, Karlo sin ek ?etis al la brusto de la instruisto. Ĉi lasta, mirigite, ne sciis kion opinii kaj malkvieti ?ante li demandis :
Nu, Karlo, ĉu ili batis vin ? Kompatinda knabo !
La lernejestro ekpripensis kaj volante konsoli la junan senesperi ?inton, li karesis liajn frunton kaj harojn.
La larmoj da ?re fluis ; sed decidi ?ante :
— Sinjoro, li kriis tirante libron el sia po ?o, mi prenis tiun volumon hiera ?. Ne estis por ?teli ?in, estis por legi ?in. Kaj tiom plaĉis al mi ! Ĉu vi volas pruntedoni al mi la sekvanta ?on ?
La bonulo fiksis la knabon kaj la ?grade liaj tratoj konfesis emocion intensan. La gesto de Karlo estis kortu ?inta lin, kaj kiel kreska ?o de lia naski ?a lando, rememoras la eksterregionanon pri lia tuta patrujo, tiu gesto rekondukis lin al lia juna ?o je tiu tempo kiam liaj gepatroj estis vivantaj kaj kiuj per siaj fortikaj brakoj falĉis la rikoltojn, je tiu tempo, kiam, li, studento, ?ategis la legadon de ĉefverkoj, meze de la ĉarmiga naturo. Li memoris anka ? ke estis “La Mizeruloj†lia preferata lega ?o, kaj a ?dante la opinion de sia lernanto li travivis kvaza ? fierecon. Almena ? li pensis, mi sukcesis krei alion ol mezvalorulo kapablanta kalkuli kaj legi ; mi sukcesis amigi la Belecon.
Estis tutkore ke li permesis al la knabo legi la sekvantajn volumojn. Tiamaniere Karlo ekkonis la genian Hugo kaj povis gustumi la admirindajn heroojn de la majstra ĉefverko. Gavro ? retenis forte lian atenton, la heroa ?oj de la pariza knabo amuzis kaj emociis lin... Kaj la ? la legado, pasio pli ?uste kompato al la mizeruloj naski ?is, ĉe tiu dekkvarjara koro.
De tiam la infano adoris legi.
La lernejestro pruntedonis al li aliajn librojn.
II.
Karlo ! estas la duono de la sepa !
Estis la patrina voĉo. Lundo estis atingita kaj Karlo estis forironta...
Tiu alvoko trafis lin vekitan... De longa tempo li eksciti ?is enlite. Do li ne redirigis la alvokon kaj post momento li estis preta.
Kiam li estis en la kuirejo, la patrino komencis litanion da konsiloj.
— Ci faros tion, ci faros tiel, k. t. p.
Li ne a ?skultis kaj, kiel ĉe ĉiuj, kiuj foriras al la nekonato, necertemo, preska ? malkvietemo montri ?is ĉe lia viza ?o. Li nur man ?is iomete kaj tute ne parolis.
Åœi da ?rigis :
— Mi pretigis ciajn bonajn ?uojn. Ci kapvestos cin per la felta ĉapelo. Ci devas bone aspekti, ĉar la homoj de la urbo estas kritikemaj. Bone prizorgu cin. Ĉiutage skribu, ne forgesu ! Mi metis en la paka ?o, tola ?ojn por du semajnoj, du ĉemizojn, kvar parojn da ?trumpetoj. Estu ĉiam ?entila kaj honesta kun la mastro, ĉar ni estos trafe informitaj.
La minutoj forpasis kaj la disi ?o alproksimi ?is. Necesis foriri. Oni ne povis lin akompani ?is la stacidomo ĉar la birdkorto postulis la patrinajn prizorgojn. Karlo volis esti forta ; li ne ploris, kaj la farmomastrino nur sekigis per sia blua anta ?tuko ion kvaza ?larman, je la angulo de la palpebroj. La adia ?oj estis faritaj. La junulo estis ekstere. La vojo invitanta lin al pa ?ado estis borderita duflanke per salikoj. La ondo estis deponinta milionojn da gutetojn ar ?entajn sur la kratagojn. Regule, el la fundo de la apuda arbareto alvenis “ ku, ku’’ - alvokoj kaj kiel kvaza ? por moki, la e ?o respondis imiteme. La suno ?ojemis tiuokaze kaj disdonis malavare al la kamparo treege mildajn karesojn. Kaj je la preciza momento de la ekiro, Leono (La hundo) eble komprenante la disi ?on, malgajige bojegis.
Post dekminuta pa ?ado, la juna vireto atingis la stacidomon, kie kelkaj kutimaj voja ?antoj interbabilis, atendante la vagonaron por brue akiri ta ?gan sidlokon kaj, tie, sin doni komforte al la ĉiutaga kartludado. La certeco de Karlo jam malplifirmi ?is, kaj je la mokantaj rigardoj de tiuj “sinjoroj†, li sin sentis preska ? ploronta...
Sed la vagonaro ?ajnis malrapide alvenanta, la lokomotivo desegnanta ?afoformajn fuma ?ojn. Kaj la ? la alproksimi ?o, la rapideco ?ajnis pli impresa.
— Envagoni ?u !
Kaj jen la filo de Tomaso sur la vojo al la granda urbo kie estas belaj libroj kaj vidindaj monumentoj.
***
Du semajnoj forpasis. La infano estis jam fari ?inta junulo : li estis vestita per ?ispiedaj pantalonoj ; lia irado ne plu estis timema. La mastro estis kontenta pri li, ĉar la knabo ne ?telis ĉar li kontenti ?is per ridinda salajro. La laboro konsistis je la portado de la komerca ?oj al la klientaro ; estis ĉu kelkaj boteloj da parfumo a ? da porhara tinkturo, ĉu potoj da porviza ?a kremo. Dum iuj neokupitaj momentoj, oni lasis al li helpantajn ofico- a ? magazeno-laborojn, la faradon de kelkaj paka ?oj, la sendadon de presita ?oj, la markigon de fakturoj. Oni komencis je la oka matene kaj finis je la sesa vespere. Kiel lo ?ejon, Karlo ricevis ĉambreton subtegmentan, kie li travivis la plej grandan parton el siaj liberaj horoj legante librojn aĉetitajn dank’ al kelkaj moneroj donacitaj de la klientoj.
Hodia ?, same kiel la pasintajn vesperojn, Karlo, tuj post la laboro, suriras la kvineta ?an ?tuparon al sia ejo. Sen ?eni ?inte, li sidi ?as sur la lito kaj penseme rigardas al la luko, kie la urbo videbli ?as en panoramo diversa, domoj kiujn la jararo estis ?ancelinta inter kiuj ĉirka ?ita de la belega ar ?itekturaro ; levi ?as la mondfama vesko de la xVa jarcento, la Urbodomo de Bruselo, mizeraj laboristaj domaĉoj, kaj tie la novaj kvartaloj kun konstrua ?oj betonaj.
Karlo dum revado certe ne vidis tiun spektaklon. Liaj pensoj estas alie. Li sidi ?as anta ? tableto kaj ekskribas :
Tre karaj Gepatroj,
Mi rapideme respondu al vi por danki tutkore pro via agrabla letero kiu tiom gajigis min. Ĉiu el frazoj viaj kantas pri vila ?o nia kaj ĉiu vorto via parolas pri iom el mi mem kiun mi lasis tie. Mi estas malproksime el vi, sed mia pensaro ne forlasis vin kaj, kelkfoje, mi kvaza ?a ?das viajn voĉojn amatajn, interrompitajn per bojo de Leono. Ĉu ?i pensas pri mi ?
Paĉjo, ne timu, mi estas tiel kontenta kaj bonfarta ĉi tie. La mastro estas ?entila. Bruselo estas bela urbo ; hiera ? mi vidis Manneken-Pis [1]. Estas malofta ?o, sed mi ne komprenas pro kio ?i estas tiel fama !
Dankon pro la vafloj de patrino kuiritaj. Kiel bone ili rememoras al mi la bonan odoron de la forno.
En ĉi tiu letero, mi enmetas la dekkvin frankojn, la salajron de mia semajno. Skribu ofte, tre ofte, karaj gepatroj ; viaj leteroj estigas ĉe mi tioman ?ojon.
Mil kisojn de via.
KARLO.
Alian leteron komencis li :
Mia kara Lerneja Mastro,
Viaj kura ?igoj, kiuj estas nepraj al mi, kortu ?as min. Anta ?momente mi skribis leteron al miaj gepatroj, en kiu mi diras ke mi vivas ĉi tie tre kare. Pro kio mi dirus la malon ? Patrino ĉagrenus kaj patro kolerus ! Sed al vi, karulo, mi povas diri tion : tre ofte mi ploras sur mia lito, kiam la vesperoj lasas min tutsolan. Mi mal ?ojas ! Tamen la mastro ne estas malbona al mi. Sed mi sentas ion, konsumanta koron mian, kaj mi nenion povus klarigi pri tio.
Lastan nokton, mi vidis enson ?e vin ; mi revidis vian mildan viza ?on kaj rememoris pri la “ Mizeruloj†. Kosetino devis multe suferi, ĉu ne ?
(Mi ploregis je la legado de ?ak, la admirinda verko de Alfons Dode. Mi sukcesis aĉeti tiun libron dank’ al trinkmoneroj ricevitaj. Kiom oni sentas emocion je tia legado ! Vi certe konas tiun libron, ĉar vi jam legis ĉiujn belajn verkojn).
Kaj son ?oj reesti ?is. La urbo de Bruselo en sia tuta malbeleco aperis tia, kia mi estis ?in vidinta tra luko. Pasinte mi kredis ke ĉiuj grandaj urboj estis belaj, kia cinika mensogo ! Tiuj malbelegaj strataĉoj, tiuj homoj duone vestitaj, almozpetante sian vivon, tiuj kompatindaj maljunuloj sidantaj sur la aleaj benkoj atendante... nenion, a ? la morton ! Kaj vintre, kion faros ili ? Ĉu bela tio ?
Ĉi tie nenio konsolanta, nek Leono, nek “ ku, ku †, nek agrablaj birdoj, sen gajigaj floroj, sen bela suno, malproksime el la bonaj gepatroj kaj el la bonkora “ Lerneja Mastro†.
Mi devas fini mian leteron, ĉar la mastro povus protesti pro mia troa elspezo da gaso. Mi estingos kaj mi deziras ke la dormo alportu iom el “ ĉe ni †kaj iom el “vi†.
Äœis balda ? ; skribu, mi petegas, Sinjoro Instruisto.
Via.KARLO.
***
Sed la nokto nur alportis al la juna viro iom pli da senesperigo.
La bruado de la urbego la ?grade malplii ?is kaj la progresanta senlumeco malgajigis la ?eneralan aspekton.
Kaj en tiu duonombro, kiom da ploroj ! Tie en la ĉambraĉoj kie edzino kaj pluraj infanoj atendas, sed vane, la revenon de la patro… ebria, eble en drinkejo... Kaj tie, kie multaj provas ekdormi malgra ? doloriga malsato... Kaj ankora ? alie Mizeruloj de la urboj, kion vi pensas pri nia Sociordo ?
Jen, ĉihore, en aliaj lokoj la vivo komenci ?as, la orkestroj bruegas la ?eble plej intense la lastajn kantetojn la ?modajn kaj dancigas la geduojn... La ĉampano fluas... La virinoj ludonas sian korpon... La ĉampano fluas... Oni sin komunikas la noblan malsanon kaj festadas dum la tuta nokto. La ĉampano fluas.
Alie anka ?... Oni monludas... Riĉa ?oj trafas alian posedanton... Estas milionoj... Kaj la dancado da ?ras ĉiam...
Riĉuloj kaj parazitoj de la urboj, ĉu vi pensas pri la Sociordo ? Ĉu vi pensas pri tiuj kiuj malsatas, pri tiuj kiuj suferas ?
[1] Estas monumenteto, kiun multaj eksterlandanoj nepre volas vidi okaze de trairo de Bruselo, kvankam ?i nenion signifas. Almena ? ?i estas unukvalita : ?i ne estas sekshontema, ĉar ?i ĉiam publike urinas (L. B. ) .
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.