Leon Ber ?je (Léon Bergiers) naski ?is en Watermaal-Bosvoorde, en la franclingva parto de Bruselo, la 30an de junio 1904. Li ali ?is al SAT sufiĉe frue (matr. 630) kaj alportis gravajn kontribuojn sur la literatura kampo dum la unua vivjardeko de la asocio. Li tradukis la mallongan romanon titolita La morto de Blanjo de la belga verkisto Jean Tousseul an Tusel, eldonita de SAT en 1925, anka ? esperantigis sufiĉe multajn poemojn kaj kanzonojn de belgaj a ?toroj, kiuj aperis en la Proletaria Kantaro eldonita de SAT en 1924. Pluraj el liaj originalaj noveloj aperis en Sennacieca Revuo kaj La Nova Epoko.
La novelaro Ili, kiu fakte estas kolekto de diversaj rakontoj, el kiuj pluraj jam aperis en aliaj organoj de SAT, estis eldonita de SAT en 1930, sed per la mono de la a ?toro. La reagoj estis diversaj. Kelkaj estis tre entuziasmaj, kiel Sne ?ko, la verkinto de la unua anta ?parolo, a ? Nekrasov, kiu skribis en 1931 en La Nova Etapo, ke Ili estas unu el la kvin ?is tiam eldonitaj verkoj, kiuj meritas esti konsiderataj kiel eroj de revolucia esperanta literaturo. Pli nuancitan opinion donis ?ief, kiu recenzis la verkon por Sennaciulo, en oktobro 1930 :
Ilin, la malriĉulojn, sed tute ne la malfeliĉulojn, ĉar ili estas viglaj k esperplenaj, pripentradis K-do Leon Ber ?je (Léon Bergiers) en diversaj rakontoj, kies unueco ku ?as en ĉiama revoluciema prezento de flandra proletaro. Certe, L.B. mem estas junfortoplena sana flandro. Liajn bildojn pri kermesoj en lia landeto, pri amo pagana de la vila ?anoj, nutris riĉa sango de ?oja raso. Jes, persekutita estas tiu popolo per kapitalismaj laboroj, militoj, polico, sed en ?ia sano mem ku ?as la plej certa promeso pri proksimaj liberi ?oj. Tiun plenvivon, jam ?ojan malgra ? la turmenta ?isnuna sklaveco, plejbone esprimas la vivoplena B. Kaj mi ne ĉiam ?atas la rezulton, kiam B. streĉas sian plumon por literature ?emi. Tiu plendado ĉe li ?ajnas artifika. Protesti, vekrii, lukti, venki oni povas sen ?emadi ; k ?emada voĉo, eĉ se la plej sinceraj romantikuloj, plej ofte ridindi ?as, ne trafas. Multaj nigraj strekoj en la rakontoj de B. ne fluas tiom nature el talenta fonto, ?ajnas al mi, kiom la varmaj bildoj pri ?ojo vivi, ami, seksumi, k lukti kontra ? persekuto, kun vivo k viglo sur la viza ?o. Beda ?rinde mi trovis sufiĉe multajn preserarojn, kio estas speciale ĉagrena en eldona ?o de SAT.
La menciitajn preserarojn mi klopodis korekti por la nuna reeldono. Fakte la pristilaj kritikoj de ?ief ?ajne ĉefe koncernas la plej frue verkitajn el tiuj noveloj, kiuj apartenas al la « realisma periodo » de Ber ?je. Poste li klopodis verki pli « revolucieme ». Kvankam la mesa ?o restas la sama, la stilo estas multe pli moderna, kun amaso da senverbaj frazoj, kiuj rekte priskribas la pensojn de la a ?toro. Äœi atestas pri la epoko, kiam la revoluciemaj verkistoj jam sentis la bezonon trovi novajn esprimmanierojn por novaj ideoj, sed ankora ? ne metis sian talenton je la servo de blinda la ?dado de la soveta re ?imo.
Ber ?je anka ? ludis organizan rolon en SAT kiel sekretario de la Konflikt-Komisiono, ?uste en momento, kiam la asocio estis plej malfortigita de la skismo instigita de Drezen. Komence li akceptis eksigi la skismemulojn, sed poste petis la foriron de Lanti el la Direkcio por savi la unuecon de la asocio. Dum la Amsterdama kongreso la ĉeestantoj esprimis sian fidon al la Direkcio, kaj Ber ?je brue transiris al la Opozicio. Dum la kongreso li ka ?e disponigis flugfoliojn favorajn al la Opozicio, kaj tiel altiris al si la malsimpation de multaj el la tiamaj SAT-anoj. Pri tio atestas la jena eltira ?o el artikolo titolita « Ĉirka ? la kongreso », aperinta en Sennaciulo n°360 (27-8-1931, p 379), kaj subskribita de Alcesto :
LI - LI estas la a ?toro de « ILI ». Por ke lia portreto estu kiel eble plej granda, LI elektis por sia verko pli ampleksan formaton ol tiun, kutime uzatan de SAT. Malgra ? la grandampleksa portreto la libro ne trovis bonan akcepton k la nombro de venditaj ekzempleroj estis ridinde mizera. Pro tio mi emis riproĉi al la Direkcio, ke ?i eldonis tian vere tute senvaloran verkon. Kaj nur kun la ekscio, ke LI mem pagis por la eldono, forprenis de mi la decidon protesti ĉe la kongreso kontra ? la aperigo de « ILI ». LI estis elektita kiel sekretario de la Kontrol-Komitato ; LI tiam volis diktatori k ordoni al la Direkcio de SAT, ke ?i faru ĉi tion kaj tion, ke K-do Lanti devas nepre eksi ?i ktp ; LI sopiregis esti la redaktoro de « La Nova Epoko », k ne povis toleri la nekomplezemon de la Direkcio tiurilate… LI venis al Amsterdamo…por transdoni al la Opozicio dokumentojn, apartenantajn al la Direkcio ; post tiu malhonesta faro li deponigis malpura ?on sur la se ?ojn en la kongresejo k poste ?telire, honte malaperis ; LI ja ne kura ?is sidi minuton inter la kongresantoj ; LI falis en abismon el malestimego, tiagrade, ke eĉ opoziciuloj, al kiuj LI fiservis, tute malka ?e diris : « Ni ja mal ?atas lin, sed utiligas liajn armilojn. » Tiaj armiloj povas vundi nur ties farinton k uzantojn…
Al tiu kamarado kaj al multaj aliaj sendube ne plaĉus la sciigo, ke tiu senvalora teksto, skribita de fia perfidulo, estos reaperigita 74 jarojn pli poste kun la beno de la PlenumKomitato de SAT. La mal ?ata ju ?o pri la verko certe estas diktita de la eksteraj cirkonstancoj. Ja, la stilo de Ber ?je ne ĉiam estas plej eleganta, kaj liaj atakoj al ambiciemuloj kaj manovremaj ?ajnsocialistoj, liaj flamaj alvokoj al memstara pensado povas aspekti iom ridindaj, kiam oni scias kiel li mem kondutis, sed ĉu tio estas sufiĉa kialo por sendi Ilin al historia forgesejo ?
En la nuna epoko, kiam homoj ne plu volas a ?di pri klasbatalo sed senespere plendas pri la ?enerala malbonigo de la vivkondiĉoj por la plej granda parto de la homaro, la revoluciemaj alvokoj de Ber ?je estas salutindaj. Eĉ se neniu serioza homo povas ali ?i al lia leninisma alvoko al transformado de la interpopola milito en civila milito, liaj priskriboj pri la mizera stato de la proletaro ne estas tute kadukaj, kaj eĉ riskas i ?i denove plej aktualaj eĉ en riĉaj landoj, se homoj ne efike agados kontra ? la atakoj de la tutmonda kapitalisma banditaro.
Liono, la 28an de marto 2004
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.