Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto


Noto de l’ tradukinto :


Nun relegu mian verkokomencan klarigon, antaŭ ol legi tiun du sekvantajn tekstojn fakte el Laclos mem, kiuj estas nur rimedo por eviti akuzon de malmoraleco.


Atentigo de l’ eldonisto [1]


Mi devas averti la publikon : malgraŭ la titolo de tiu verko kaj la antaŭparolo de la redaktinto [2], mi ne garantias la verecon de tiu leteraro, kaj male havas fortajn motivojn por kredi ĝin nur romano.


Krome ŝajnas al mi, ke celante verŝajnecon, la aŭtoro mem tre mallerte detruis ĝin, okazigante ties eventojn en la nuna epoko. Fakte pluraj personoj montras tiel fiajn sintenojn, ke ilia ekzisto estas nesupozebla en nia jarcento, en nia filozofia jarcento, kies lumoj ĉie brilantaj igis, kiel sciate, ĉiujn virojn honestaj kaj ĉiujn virinojn sindetenaj kaj ĉastaj.
Mi sekve opinias, ke se la aventuroj en tiu verko havas ian fundon de vereco, ili povis okazi nur en aliaj landoj aŭ tempoj ; kaj mi multe malaprobas la aŭtoron, kiu cele al pli granda legontara allogo, aŭdacis aperigi kiel niajn, en nia jarcento, en nia lando, en niaj societaj kutimoj, misfarojn tiel fremdajn al niaj moroj.


Por kiel eble plej definitive sennaivigi tro kredeman legonton, mi prezentos lastan argumenton, certe fidindan ĉar ŝajne nekontesteble venkan ; jen : ĉar la samaj kaŭzoj ĉiam konservas la samajn efikojn, mi ne povas hodiaŭ imagi junulinon kun 60 000 pundoj da rento fariĝanta monaĥino, kaj belan junan prezidant-edzinon mortanta pro amaflikto.


Antaŭparolo de l’ redaktinto [3]


Tiu verko, aŭ pli ĝuste tiu kolekto, kiun la legontaro eble trovos tro vasta, tamen entenas nur parteton de la tuta ela leteraro. Ties heredintoj intencis aperigi ĝin kaj min tiucele elektis. Mi nur petis la permeson detranĉi ĉion senutilan ; mi fakte konservis nur la leterojn necesajn al la kompreno de l’ eventoj kaj la disvolvigon de l’ karakteroj. Krom tiu facila tasko, mi nur laŭdate ordigis la lasitajn leterojn, aldonante kelkajn maloftajn kaj mallongajn notojn por indiki la fonton de citaĵoj aŭ la motivon de kelkaj detranĉaĵoj. Nenion alian mi faris, krom forviŝi aŭ ŝanĝi la proprajn nomojn ; se iu restus rekonebla, estus miaparte nevola senkonsekvenca eraro.


Mi jam proponis pli gravajn ŝanĝojn, precipe pri parola aŭ stila purecoj, ĉar enabundas lingvaj eraroj. Mi ankaŭ deziris mallongigi kelkajn tro pezajn leterojn, kiuj entenas tro fremdajn elementojn. Tio ne estis akceptita kaj eble ne sufiĉus por doni pli da merito al la libro, kvankam tio deprenus parton el ties malbono.


Oni obĵetis, ke la leterojn mem oni volas ekkoni, kaj ne verkon el la leteroj, ĉar estus kontraŭverŝajne kaj kontraŭvere, ke ok aŭ dek korespondantoj egale skribus per la sama bela stilo. Mi respondis, ke neniu kulpis gravajn erarojn ; sed oni rebatis, ke oni certe devas trovi tiajn en privataj leteroj, se oni jam trovas misfrazojn ĉe estimindaj verkistoj kaj eĉ ĉe akademianoj. Tiuj argumentoj, pli facile doneblaj, ol akcepteblaj, ne konvinkis min. Sed ne estante la decidanto, mi devis konsenti, tamen kontraŭ mia opinio kaj kun la nuna protesto.
Pri la eventuala merito de tiu verko, mi mem ne povas decidi, devante ne influi legontojn. Tiuj, kiuj ŝatas priinformojn antaŭ legado, plu legu tiun ĉi enkondukon ; la aliaj rekte iru al la verko mem.


Kvankam mi konsideris utila la aperon de tiu leteraro, mi ne priesperas vastan sukceson ; tio ne estas ŝajna modesteco, sed simple la rezulto de mia opinio, ke ĝi tamen meritas aperi. Kiel solvi tiun ŝajnan kontraŭdiron ?


En du interesoj kuŝas la merito de ĉiu verko : en ties utilo, en ties plaĉo. Sed la sukceso, kiu ne ĉiam sekvas la meriton, ŝuldiĝas pli ofte al la subjekto mem, ol al ties prezentarto ; pli ofte al la tuta temaro, ol al ties montromaniero. Nu, tiu leteraro el plura personaro, aperigas diversajn interesojn, kiuj povas konfuzi tiun mem de la leganto. Krome preskaŭ ĉiuj esprimitaj sentoj, ŝajnaj, maskitaj, vekas multe pli da forpelanta senindulgo, ol da scivolemo kaj detale reliefigas ĉiujn kulpojn kaj misfarojn. Tio kompreneble malfavoras nian celon de rigora informado.
Parte kompensas tiujn malavantaĝojn la varieco de stiloj, el la naturo mem de la verko ; tre malfacila por aŭtoro, tiu spontana merito savas la leganton el la tedo de banala simileco. Multaj personoj ankaŭ ŝatos konsiderojn novajn aŭ malmulte konitajn, disajn en tiu leteraro. Tio estas la tuto de la espereblaj agrablaĵoj troveblaj en la verko.
La utilo de la libro, kiun oni eble ankoraŭ pli forte kontestos, al mi ŝajnas pli facile defendebla. Aperas al mi utile al la bonmoroj, prezenti la rimedojn uzatajn de malbonfarantoj por korupti bonulojn ; laŭ mi tiu leteraro tiucele efikos. Oni ankaŭ tie trovos la ekzemplan pravigon de du veraĵoj sendube miskonataj, ĉar tro ofte forgesataj : unue, ke ĉiu virino akceptanta viron senmoralan en sian societan rondon, fine iĝos lia viktimo ; due, ke grandriske patrino fide konsentas, ke alia persono intimiĝos kun ŝia filino. Ankaŭ gejunuloj povus ekscii, ke la ŝajna facila amikrilato de koruptitoj estas nur danĝera kaptilo, detruonta kaj ilian virton kaj ilian feliĉon. Tamen ŝajnas al mi, ke konsili tiun legadon al gejunuloj estus trouzi ; male aperas necese deteni ilin de ĉiaj tiaj libroj. Bona patrino, ne nur sprita sed spiritvigla indikis la taŭgan momenton por knabino, dirinte, post legado de mia manuskripto :



— Mi plene utilos al mia filino, donaconte tiun libron en la tago de ŝia edziniĝo.


Se ĉiuj patrinoj tiel pensus, mi eterne feliĉus, ke mi aperigis tiun verkon.
Tamen mi opinias, ke eĉ kun tia favoro tiu leteraro plaĉos al malmultaj personoj. Diboĉuloj trovos sian intereson en pria fiklaĉado, ĉar tiu verko povas malutili al ili. Ĉar lertaj ili ja estas, ili alvokos en sian partion la rigorulojn, alarmitajn de la montrado de tiel malbonaj moroj.
La memdeklaraj sendogmuloj ne interesiĝos al piulino, kiun ili konsideros naiva anserino, dum pruduloj koleros, ke virtulino falis, kaj riproĉos, ke religio aperas kun troa senpoveco.


Aliflanke delikatuloj abomenos la tro simplan kaj eraran stilon de pluraj el tiuj leteroj, dum aliaj legontoj supozante prilaboradon en ĉio presita, vidos la strebadon de aŭtoro maskite penanta malantaŭ la persono, kies leteron li mem skribas.


Fine iuj diros, ke ĉio devas respondi al la realo : eble tro da belstilo el la aŭtoro deprenas la simplan naturan elegantecon de la bonsocietaj leteroj ; sed ankaŭ tro da gramatikaj eraroj en tiuj malebligas ilian presadon.


Mi sincere konsentas pri ĉiuj ĉi riproĉoj, kiujn rebati mi tamen povus en la spaco de antaŭparolo ; sed por konsekvence obei ilin, la tuta libro devus esti sensuka ; tiam pli bone forĵeti kaj la antaŭparolon, kaj la tutan verkon.


[1Laclos mem (NdT)

[2Por konservi la fikcion pri kolektitaj leteroj, la aŭtoro uzas la terminon : redaktinto, anstataŭ : verkinto.

[3Relegu mian komencan : Enkonduko al la Esperanta traduko (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio