Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 136a


De prezidant-edzino de Turvelo al Vicgrafo de Valmono


Sendube, Sinjoro, post la hieraŭa okazaĵo vi ne plu esperas vian akceptadon en mia hejmo, kaj vi certe ne plu deziras ĝin. Tiu mia letereto do ne simple petas vian forreston sed ĉefe insistas pri via resendo al mi de leteroj miaj, kiujn mi neniam devis skribi. Ili eble mallonge interesis vin, pruvante la blindecan sintenon, kiun vi vekis. Nun kiam miaj okuloj malfermiĝis, ili nur povas esti indiferentaj al vi, esprimante senton, kiun vi detruis.


Mi konsentas kaj konfesas mian eraron : mi fidis je vi, malgraŭ via sennombra antaŭa viktimaro. Mi sola prikulpas ; mi tamen opinias, ke mi ne meritis pere de vi ofendon kaj insulton. Mi pensis, ke tute foroferinte min al vi, perdinte nur por vi mian rajton al mem- kaj ĉies-estimo, mi almenaŭ meritus, ke vi ne juĝus min pli severe ol la publiko, kiu ankoraŭ konservas grandan distancon inter virino malforta kaj virino malĉasta.


Mi nur intencas mencii tiun vian ofendon, fareblan de iu ajn. Sed pri via kulpo rilate amon, mi silentas, ĉar via koro ne aŭdus la mian. Adiaŭ, Sinjoro.


Parizo, la 15an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio