Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 125a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Jen fine venkita estas tiu admirinda virino, kiu aŭdacis imagi sin kapabla rezisti al mi ! Jes, amikino, al mi, tute al mi ŝi apartenas ; hieraŭ ŝi komplete fordonis sin.


Mi estas ankoraŭ tro plena de mia feliĉo por aprezi ĝin, sed min surprizigas la stranga ĉarmo, kiu min tutprenis. Ĉu povus esti vere, ke virto plivalorigas virinon eĉ en la momento de ŝia malvirtiĝo ? Sed mi forpelu tiun mian infanecan ideon : ĝi estas je la nivelo de fabela rakontaro. Preskaŭ ĉiuj virinoj pli malpli hipokrite rezistas al la unua falo, kaj tiun ĉarmon mi certe jam trovis antaŭe. Ĝin ankaŭ ne naskis amo : mi ja foje sentis en mi, apud tiu mirinda virino, iun staton de malforteco elvokantan amon, tiun etaniman pasion, sed mi ĉiam sciis venki ĝin kaj repreni miajn sanajn principojn. Kvankam la hieraŭa sceno transportis min pli foren, ol mi antaŭvidis, kvankam mi tiam partoprenis la ebrian konfuzon, kiun mi kreis, mi nun forlasas tiun nedaŭran iluzion. Kaj tamen, la ĉarmo plurestas ! Mi eĉ konfesas, ke mi ja sentas mildan plezuron, ellasante min al ĝi, kvankam tio maltrankviligas min : ĉu, je mia aĝo, regus min kiel lernejknabon sento nekonita kaj kontraŭvola ? Ne ; antaŭ ĉio mi devas ĝin esplori por ĝin venki.


Cetere mi eble jam ekvidis ties kaŭzon ; almenaŭ plaĉas al mi tiu ideo, kaj mi deziras ĝin vera !


En la ina amaso, kie mi rolis kiel amanto, senescepte ĉiuj virinoj tiel forte deziris cedi, kiel mi forte deziris venki ; ĉe la granda plimulto ia afektata defendo ne sukcesis forgesigi ilian unuan inviton, kaj mi kutimis nomi prudaj tiujn, kiuj faris nur la duonon de la paŝo.


Ĉe tiu lasta virino, male, mi renkontis komencan malfavoron, fortigitan de la komentoj kaj konsiloj de virino malica, sed klarvida ; poste naturan grandan timemon, kun prudenta pudoro kaj virtemo, ambaŭ regataj de ŝia religio, post jam du jaroj de fideleca sukceso ; fine brilajn sintenojn gvidatajn de ĉiuj ĉi motivoj kun la sola celo nepre eskapi al mia persekutado.


Ne do temas pri simpla rezigno, kiu estus al mi pli profite avantaĝa, ol fieriga, kiel en aliaj aventuroj miaj ; temas ja pri venko kompleta, akirita post kampanjo malfacila kaj per manovroj plej lertaj. Ne miru do, ke tiu sukceso, ŝuldata nur al mi mem, iĝas altvalora por mi ; ankoraŭ nun mi sentas la ĝuegon de mia triumfo ; tio pruvas, ke tiu ĝuego estas nur la sento de mia gloro. Mi ŝatas tiun koncepton, kiu savas min el la humiliga penso, ke mi iel povus dependi de tiu konkerita sklavo. Mi ŝuldas nur al mi mem la plenon de mia feliĉo, kaj la potenco de mia ĝuo ne dependas de unu virino ekskluzive de ĉiuj aliaj.


Tiu prudenta pripenso gvidos mian sintenon en tiu grava okazo. Estu certa, ke mi ne lasos min enkateniĝi ; tiun novan ligiĝon mi laŭdezire kaj laŭplace scios rompi. Sed mi jam parolas pri rompo, dum mi ankoraŭ ne klarigis kiamaniere mi nun rajtas elvoki rompon. Legu do, kaj taksu kiom riskas virtulino deziranta savi perditulon. Mi tiel atenteme prizorgis miajn dirojn kaj observis la respondojn, ke mi certe prezentos al vi la tuton laŭ kontentiga ekzakteco.


Vi vidos per la du ĉi-kunaj leterkopioj [1], kian peranton mi elektis por viziti mian belan, kaj kiel fervore tiu sankta persono klopodis por kunigi nin. Mi krome eksciis, per letero interkaptita kiel kutime, ke la sufero kaj humiliĝeto pro mia forlaso iel malfirmigis la singardemon de mia piulino, plenigante ŝian koron kaj kapon per sentoj kaj ideoj interesaj, kvankam frenezetaj. Do post tiu necesa antaŭklarigo, sciu, ke hieraŭ, ĵaŭdon la 28-okan, tagon elektitan de mia senkompata virtulino mem, mi prezentiĝis al ŝi, kiel sklavo timema kaj pentema, kaj poste eliris kiel venkinto brile kronita de laŭroj.


Mi alvenis je la sesa vespere, ĉe la pordo de la bela enfermiĝinto, kiu de sia reveno akceptis neniun. Ŝi provis ekstaron, kiam min anoncis servisto ; sed ŝiaj tremantaj genuoj malebligis tion : ŝi tuj residiĝis. Ĉar la servisto estis iom aranĝanta la apartementon, ŝi ŝajnis senpacienca. Ni do plenigis tiun interludon per la kutimaj komplimentoj ; sed por nenion perdi el tiu altvalora tempo, mi zorgege observadis la scenejon kaj antaŭvidis la lokon de mia venko. Pli oportunan mi ne povus elekti, ĉar tie troviĝis sofo ; sed mi rimarkis, ke kontraŭe staris portreto de ŝia edzo ; mi konfesas mian timon, ke unu sola hazarda rigardo al ĝi de tiu stranga virino tuj detruus la verkon de mia tiel zorga kaj tiel longa klopodo. Fine ni restis solaj, kaj mi ekparolis.


Mi mallonge diris, ke pastro Anselmo certe informis ŝin pri la motivo de mia vizito. Poste mi plendis pri ŝia rigoro, insistante pri ŝia malestimo por mi. Ŝi kompreneble defendis sin ; kiel vi certe pensas, mi apogis min per ŝia singardemo kaj timo kontraŭ mi, per ŝia skandala fuĝo, per ŝia rifuzo akcepti, eĉ legi miajn leterojn, ktp. Ŝi komencis praviĝon, evidente ja facilan ; mi do tuj interrompis ŝin, pardonigante min per milda diro :

— Tiom tuŝis via ĉarmo mian koron, kiom impresigis via virto mian animon. Mi havis la aŭdacon kredi min inda je ambaŭ kaj do provis aliri al vi. Mi ne riproĉas, ke vi malkonsentis, sed mi volas puni min pro mia eraro.
Ŝi restis en embarasa silento, do mi pluparolis :

— Mi deziris, Sinjorino, praviĝi antaŭ vi, au almenaŭ ricevi vian pardonon pro mia supozita kulpo, por senpasie fini mian vivon, nun al mi senallogan, de kiam vi rifuzis feliĉigi ĝin.
Ŝi tiam provis respondi :

— Mia devo ne permesis, ke mi…
Sed ŝi ne povis plu paroli, pro la malfacilo de tiu falsa aserto pri devo. Mi sekve tre milde diris :

— Ĉu vere do min vi fuĝis ?

— Tiu mia foriro iĝis necesa.

— Ĉu ankaŭ necesas, ke vi forpelu min ?

— Necesas.

— Ĉu por eterne ?

— Mi devas.
Mi ne bezonas aldoni, ke dum tiu dialogeto la voĉo de mia milda piulino estis malfirma, kaj ŝia rigardo mallevita. Por iom akrigi tiun senviglan scenon, mi ekstaris kun ŝajna malkontento :

— Via firmeco, Sinjorino, tute liberigas min. Nu, ja, ni disiĝos ; ni eĉ estos pli disaj, ol vi imagas, kaj vi havos longan tempon por feliĉi pri via faro.
Iom surprizita de tiu nova tono, ŝi volis rebati :

— Tiu decido, kiun vi faras…
Mi koleris :

— … estas nur konsekvenco de mia malespero ; vi volis mian malfeliĉon ; mi montros, ke vi sukcesis pli, ol dezirinde.

— Vian feliĉon mi deziras.
La sono de ŝia voĉo ekanoncis fortan emocion. Mi tiam ekfalis je ŝiaj genuoj, kaj per mia drameca tono, konata de vi, mi ekkriis :

— Ha ! kruela, ĉu povas ekzisti por mi feliĉo ne dividata de vi ? Kie trovi ĝin for de vi ? Ha ! nenie, nenie !
Mi konfesas, ke tion dirante, mi esperis grandan helpon de miaj larmoj ; sed ĉu pro nekapablo, ĉu pro senĉesa atentemo al miaj diroj, mi tute ne sukcesis plori.


Feliĉe mi memoris, ke por submeti virinon, ĉiuj rimedoj egalvaloras, se ili sukcesas ; ke sufiĉas mirigi ŝin per granda ŝajno por atingi impreson fortan kaj daŭran. Mi anstataŭigis mian mankantan sentesprimon per terurigo, gardante la saman sintenon kaj nur ŝanĝante la voĉtonon :

— Jes, mi ĵuras tion ĉe viaj piedoj : aŭ mi posedos vin, aŭ mi mortos.


Tiam renkontiĝis niaj rigardoj. Mi ne scias, kion ŝi vidis aŭ pensis vidi en la mia, sed ŝi ekstaris kaj eliĝis el miaj premantaj brakoj. Mi ja neniel retenis ŝin, ĉar mi plurfoje rimarkis, ke scenoj de senespereco falas mokindaj se tro longaj, aŭ lasas nur tragikan elireblon, al kiu mi tute ne intencis. Tamen dum ŝi forsavis sin de mi, mi dramece pludiris, mallaŭde sed tamen sufiĉe forte, ke ŝi aŭdu :

— Nu, morto venu !
Mi tiam ekstaris, restante silenta, kaj mi kvazaŭ hazarde ĵetis al ŝi sovaĝajn rigardojn ŝajne frenezajn, sed tamen klarvide observemajn. Ŝiaj sinteno malfirma, spiro rapida, muskolaro streĉa, brakoj tremantaj kaj duon-levitaj, ĉio pruvis, ke la celita efiko estis atingita ; sed ĉar en amo la fino postulas senperan proksimecon, ja necesis proksimiĝo, ĉar ni estis foraj unu de l’ alia. Por tion atingi mi ŝajnigis retrankviliĝon, por kvietigi la efikon de mia forta ago, tamen konservante ties signifon. Mia nova diro estis :

— Ja malfeliĉa mi estas ; mi volis vivi por via feliĉo, sed mi konfuzis ĝin ; mi nun volas foroferiĝi al via trankvileco, kaj plu perturbas ĝin !
Poste, ŝajnigante memkontrolon :

— Pardonu, Sinjorino ; mi ne kutimas la ŝtormojn de l’ pasio, do ne regas ties efikon. Mi pentas mian allason ; tio estas la lasta fojo. Kvietiĝu, kvietiĝu, mi petegas.
Dum tiu parolado, mi iom post iom proksimiĝis. La bela timantino respondis :

— Se vi deziras kvietiĝon mian, vi mem trankviliĝu.

— Nu, ja, mi promesas.
Mi aldonis per voĉo malforta kaj mieno malcerta :

— Mia sufero estas ega ; ĝi almenaŭ ne daŭru ; mi venis por redoni viajn leterojn ; mi petegas : reprenu ; tio estas mia lasta dolora forofero ; nenion lasu al mi, kiu povus ŝanceli mian kuraĝon.
Tirante elpoŝe la altvaloran leteraron :

— Jen la falsa pruvo de via asertita amikeco ! Ĝi estis mia ligo al vivo ; reprenu ĝin, mem donante la signalon de nia poreterna disiĝo.
Tiam la timanta amantino sin tute allasis al sia maltrankvilo :

— Nu, Sinjoro de Valmono, kion vi intencas diri ? Ĉu vi hodiaŭ ne agas propravole ? proprarezone ? ĉu ne vi mem elektis la necesan sintenon, kiun mi mem laŭdeve prenis ?

— Via sinteno determinis la mian venontan.

— Kia ĝi estos ?

— La sola, kiu disigonte min de vi, finos mian propran suferon.

— Nu, respondu, kia ĝi estos ?
Tiam mi premis ŝin en miajn brakojn, sen ia forpuŝo ŝia. Komprenante la potencan forton de ŝia emocio tra tiu forgeso de ĉia deca sinteno, mi riskis entuziasmon :

— Adorinda virino, vi ne havas ideon pri la amo, kiun vi vekas ; vi neniam scios, kiom amegata vi estis, kiom tiu sento estis al mi pli kara, ol la vivo mem ! Estu ĉiuj viaj tagoj feliĉaj kaj trankvilaj ! Estu ili beligataj de la tuta beato, kiun vi rifuzis al mi ! Almenaŭ pagu tiun sinceran bondeziron per bedaŭreto, per unu larmo, kaj ja kredu, ke mia lasta forofero estos al mi pli facila, ol mia foriro for de vi. Nun adiaŭ !
Tiel parolante, mi sentis bategi ŝian koron kaj povis observi la ŝanĝon de ŝia vizaĝo. Larmoj malfacile kaj pene fluantaj tamen sufokis ŝin. Mi tiam decidis ŝajnigi foriron. Ŝi tiam forte retenis min, vigle dirante :

— Ne, aŭskultu !

— Lasu min.

— Aŭskultu, mi ordonas !

— De vi mi devas eskapi, eskapi.

— Ne ! ŝi kriis.
Kaj ŝi tiam svenis en miajn brakojn. Ĉar mi ankoraŭ dubis pri la fina sukceso, mi ŝajnigis timegon ; sed mi samtempe ŝin kondukis, aŭ pli ĝuste portis al la antaŭvidita glorejo kaj ŝi vekiĝis jam venkita kaj posedata de sukcesa konkerinto.


Ĝis tiam, bela amikino, vi konsentos pri la perfekteco de la metodo mia ; mi skrupule obeis al la ĝustaj principoj de tia milito, kiu tre similas al la vera, kiel ni ofte rimarkis. Juĝu do min kvazaŭ mi estus Turenno [2] aŭ Frederiko [3]. Mi devigis al batalo heziteman malamikon nur dezirantan gajni tempon ; per subtilaj manovroj mi elektis kaj la lokon kaj la armearanĝon ; mi lasis la malamikon kredi sin sekura, por pli facile ataki ŝin en ŝia defendejo, kien mi ĵetis teruron antaŭ l’ atako ; mi prizorgis gravan avantaĝon en kazo de sukceso kaj eblecon de elturniĝo en kazo de malvenko ; fine mi atakis nur kun certeco pri ebla retreto okaze de malsukceso, por konservi kaj ŝirmi la antaŭajn akirojn. Ĉio farebla estis farita ; nun mi nur timas moliĝi kiel Hanibalo en la delicoj de Kapuo. Jen la postaj okazaĵoj.


Mi antaŭimagis, ke tia granda evento okazos kun la kutimaj ploroj kaj senesperiĝo. Mi observis nur iom pli da konfuzo, kaj ian enmemiĝon ; mi atribuis ambaŭ al pieco, kaj senzorga pri tiuj banalaĵoj, laŭ mi nedaŭrontaj, mi sekvis la simplan rektan vojon de konsolado, certa ke kiel kutime la sensoj helpos la sentojn, kaj ke unu ago pli efikos, ol multaj paroloj. Sed mi trovis reziston vere timigan, ne tiom pro la intenso, kiom pro la aspekto.


Imagu virinon sidantan, rigide senmovan, kun mieno senŝanĝa ; ŝi kvazaŭ aŭdis nenion, aŭskultis nenion, pripensis nenion ; el ŝiaj fiksaj okuloj facile fluis larmoj senĉesaj. Tia restis sinjorino de Turvelo dum mia parolado ; sed kiam mi intencis veki ŝin per kareso, per la plej banala gesto, tiun ŝajnan apation tute forpelis teruro, sufokiĝo, konvulsioj, ploregoj kaj de temp’ al tempo ekkrioj, sed nenia komprenebla vorto.


Tiuj krizoj okazis plurajn fojojn, pli kaj pli fortaj ; la lasta eĉ estis tia, ke mi senkuraĝiĝis, kaj pensis, ke mia venko estos senutila. Mi ekdiris la banalaĵojn proprajn al tiaj kazoj, ekzemple :

— Nu, ĉu vi senesperiĝis, ĉar vi naskis mian feliĉon ?
Tiam la adorinda virino sin turnis al mi kun vizaĝo ankoraŭ konfuza, kvankam parte retrovinta sian paradizecan esprimon :

— Via feliĉo, ĉu ?
Imagu mian respondon !

— Vi do feliĉas danke al mi, ĉu ?
Mi akumulis protestojn, laŭdojn, mildajn vortojn. Tiam ŝiaj membroj malstreĉiĝis ; ŝi mole allasis sin en la brakseĝo, lasante al mi sian manon, kiun ekteni mi aŭdacis, kaj ŝi diris :

— Tiu ideo, mi sentas, min konsolas kaj kuraĝigas.
Kiel vi pensas, mi opiniis, ke jen estas la sola bona vojo, kaj mi tuj prenis ĝin. Kiam ŝi ekrezistis al dezirata dua plezurego, mi komence hezitis, pro la ĵusa okazintaĵo ; sed mi helpis min per tiu ideo pri mia feliĉo, kaj tio baldaŭ favore sukcesis ; ŝi milde respondis :

— Vi pravas ; mian vivon mi nun rajtos toleri nur, se ĝi feliĉigos vin ; mi tute fordonos min al tio ; de nun mi apartenas al vi, kaj mi neniam prezentos al vi bedaŭron aŭ rifuzon.
Kun tia naiva kaj admirinda simpleco ŝi donacis sian korpon kaj animon, kaj partoprenante mian feliĉon, ŝi duobligis ĝin. Nia ebrio estis kompleta kaj reciproka, kaj por la unua fojo la mia pludaŭris post la plezuro. Mi retiriĝis el ŝiaj brakoj nur por fali je ŝiaj genuoj, promesante eternan amon, kaj mi devas konfesi, ke mi tiam estis sincera. Eĉ post nia disiĝo, mi ne ĉesis pensi pri ŝi, kaj mi bezonis barakti por tempe forgesi ŝin.
Ha ! Kial vi ne ĉeestas, por kompensi tiun ĉarmon per tiu de via rekompenso ? Post tiu prokrasto rekompensos kontrasto, ĉu ne ? kaj mi esperas plenumi, kiel mi skribis en mia lasta letero, la aranĝon proponitan inter ni. Vi povas konstati, ke miaj aferoj estos sufiĉe evoluintaj je via reveno, por ke mi obeeme povos donaci al vi parton de mia tempo. Rapidu do forigi vian plumpan Belroko kaj forlasi vian mielaĉan Dansnio por okupiĝi nur pri mi. Nu, kia faro en tiu kamparo malhelpas vian respondon ? Mi preskaŭ vin riproĉus ! Nu, indulgo sufiĉas al kiu feliĉas, kaj mi scias, ke restariĝante en la vico de viaj amindumantoj, mi nepre obeu viajn kapricojn. Memoru tamen, ke mi, nova amanto, volas apud vi konservi ĉiujn rajtojn de antaŭa amiko.


Adiaŭ kiel antaŭe ; adiaŭ, anĝelo ; mi al vi sendas ĉiajn amokisojn.


P.S. — Sciu ke Prevano, post unumonata enkarceriĝo, devis forlasi sian regimenton ; la informo hodiaŭ trakuras Parizon. Tiu kruela puno pro kulpo nejusta certe kronas vian sukceson !


El Parizo, la 29an de Oktobro 17**.


[1Leteroj 120a kaj 123a (NdA)

[2Turenne : fama Franca tiuepoka generalo (NdT)

[3Frédéric : verŝajne Frederiko la Dua de Prusujo (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio