Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Danĝeraj rilatoj - enkonduko de la tradukinto
puce SAT-Kulturo prezentas la faman francan leterromanon "Danĝeraj rilatoj de Laclos"

Danĝeraj rilatoj - enkonduko de la tradukinto


En 1779 la etnobela artileria Franca oficiro Choderlos de Laclos [ŝoderlodlaklo’] fortresigas la insulon Aix kontraŭ la Brita mararmeo. Pli beletristo, ol militisto, li jam skribis poemojn kaj komikan operon. Li tie ekverkas sian famegan : Danĝeraj rilatoj (Les liaisons dangereuses). La verko eldone aperas en Parizo en 1782 kun tuja fulma sukceso : du mil ekzempleroj vendiĝas en unu monato (ega kvanto por la epoko) kaj dekoj da reeldonoj poste sekvos.


La tiutempa "bona" societo tuj kaptas la akrecon de lia kritiko — eĉ de lia akuzo — kontraŭ la hipokriteco, la malvirtaro kaj la maljusteco de la tiama reganta aristokrata klaso, kritiko multe pli severa, ol tiu de Beaumarchais en la fama Edziĝo de Figaro. Liaj herooj estas sovaĝaj karnomanĝantaj bestoj, kiuj ne nur sekse delogas naivulojn kaj perfidas siajn amikojn aŭ parencojn, sed kiuj perverse uzas sian seduktan povon por socie detrui siajn viktimojn, aparte virinojn, kiujn ili hontige forpelas de la bontona ĉefurba mondumo al malgaja monaĥeja aŭ kampara soleca vivo.


La 1789-a granda Revolucio ebligas al Laclos aktivi en la nova respublika armeo. Li inventas la "malplenan kanonkuglon", konstatinte, ke aerplena globa kuglego pli efikas kontraŭ celo, ol densoplena peza kuglo. Oni tiutempe ne komprenas la intereson de lia eltrovo, kiun oni hazarde retrovos nur post unu jarcento kaj duono, dum la dua mondmilito : tio konstituos la esencon de la bazukaj fuzaĵoj kapablaj bori tankajn kirasojn, kion plenaj densaj obusoj ofte ne povas fari.
Laclos batalas ĉe Rejno kaj en Italujo sub Napoleona komandado. Li mortas en Tarento en 1803 pro infekta malsano.


Inter aliaj verkoj sensukaj (Ernestine, De l’éducation des femmes — Pri virina edukado —) aŭ teknikaj (Kritiko kontraŭ Vauban), lia "sulfureca" Danĝeraj rilatoj estas unuanime konsiderata kiel unu el la ĉefverkoj de la tutmonda literaturo. Nur la prudaĉa 19-a jarcento — pro la seksa etoso de pluraj partoj kaj scenoj de la libro — portempe deturnis la atenton de "bonmoruloj" de la nesuperebla psikologia valoro de lia kreaĵo ; sed lia ĉiam kreskanta sukceso en la nunaj beletro, filmarto, eĉ teatro vaste venĝas lin kontraŭ liatempaj akuzantoj kaj kontraŭ la postaj romantismaj hipokrituloj.


Enkonduko al la Esperanta traduko


Oni nun konsideras tiun mondfaman perleteran romanon unu ĉefverko de la franclingva literaturo. Ŝajnis do al mi, ke la elita Esperantistaro devas profiti ĝin. Romano ĝi certe estas, kvankam oni ĉiam provis – vane – malkovri realajn personojn malantaŭ ties herooj [1]. La aŭtoro Laclos antaŭmetis du enkondukajn deklarojn, unu de la “eldonisto”, la alian de la “redaktinto” (fakte ambaŭ de Laclos mem) kiuj ironie prezentas la enajn fifarojn kiel utilajn al bonmoroj, per montrado de tio, kion oni nepre devas eviti. Ĉar malkovrante kelkajn elementojn de la rakonto, liaj du enkondukoj senvirgigas la romanon, mi preferis aperigi ilin nur ĉe la fino de la libro.


La tradukinto : Jean-Luc Tortel


Indikoj pri notoj


(NdA) = noto de l’ aŭtoro
(NdT) = noto de l’ tradukinto


[1Stendhal asertas, en Vivo de Henri Brulard (fakte membiografio) ke en Grenoble, kie ankaŭ vivis Laclos, li konis la modelon de markizino de Merteuil, kiun li priskribas lama !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio