Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 131a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Bone, Vicgrafo, mi hodiaŭ estas pli kontenta pri vi, ol lastan fojon. Nun, ni parolu pri nia delonga amikeco ; mi esperas konvinki vin, ke por ni ambaŭ via proponita aranĝo nur estus vera frenezaĵo.


Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis, ke plezuro, la sola celo de la renkonto inter ambaŭ seksoj, tamen ne sufiĉas por ilin kunligi ? Ke, se la antaŭa deziro proksimigas, tamen la posta abomenemo forpuŝas ? Tio estas natura leĝo, forigebla nur de amo ; sed ĉu amo laŭvole aperas ? Ĝi tamen estas necesa ; tiun embarasan situacion oni feliĉe solvis, komprenante, ke reciprokeco ne necesas : sufiĉas unuflanka amo. Tio duonigis la malfacilon, sen multe da perdo : unu ĝuas la feliĉon ami, la alia la feliĉon plaĉi, certe iom malpli forta ; sed mi aldonas la plezuron trompi, kio reekvilibrigas la pesilon, kaj ĉio estas en ordo.


Sed diru, Vicgrafo : el ni ambaŭ, kiu trompos la alian ? Vi konas la rakonton de la du friponoj, kiuj rekoniĝis en ludejo kaj diris :



— Ni ne provu trompi unu la alian !


Ili dividis la gajnon kaj foriris.


Kredu min, ni sekvu tiun prudentan ekzemplon kaj ni ne perdu tempon, kiun ni povus pli bone uzi kun aliaj.


Por pruvi al vi, ke mi agas nek malice nek kaprice, sed ke male via intereso estas tiel kara al mi, kiel la mia mem, sciu, ke mi akceptas plenumi nian kontrakton ; unu sola kuna vespero plene sufiĉos al ni ; mi eĉ certas, ke ni scios tiel kontentige beligi ĝin, ke ĝia fino kapablos veki en ni ian bedaŭron. Sed ni ne forgesu, ke tiu bedaŭreto estas necesa al feliĉo ; eĉ se nia iluzio estos milde agrabla, ni sciu, ke ĝi tamen ne estos daŭra.


Vi konstatas, ke mi la unua obeas mian promeson, dum vi ankoraŭ ne plenumis la vian : mi devas ricevi la unuan leteron de via paradizeca prudulino ; tamen mi ankoraŭ ricevis neniun ; eble ĉar vi ankoraŭ multe taksas tian pruvon, eble ĉar vi forgesis la kondiĉojn de nia kontrakto, kies rekompenso eble ne tiom interesas vin, kiom vi asertas. Tamen se mi ne eraras la milda pruda devas multe skribi ; kion alian ŝi farus, kiam sola ? Certe ŝi ne havas la kompensan ideon distri sin. Mi do rajtas je riproĉetoj kontraŭ vi ; sed mi rezignu pri ili, kompense al la kolereto de mia lasta letero.


Nun, Vicgrafo, al mi restas farota peto, celanta nin ambaŭ : ni prokrastu tiun renkonton, kiun mi sendube tiel arde deziras, kiel vi ; ŝajnas, ke ni devas atendi mian revenon al Parizo. Unuflanke ni ĉi tie ne estus sufiĉe liberaj en niaj agoj, aliflanke aperus la risko, ke la teda Belroko ekĵaluzus, tiel respronante sian ŝanceliĝantan amon al mi. Li nun devas vipi sian amemon, ĝis tia grado, ke mi duone malicete duone singarde pliigas miajn karesojn. Vi bone komprenas, ke tio ne estus ofero inda je vi ! Pli bone ni kune ĝuu la ĉarmon de nia ambaŭa malfideleco al aliuloj.
Ĉu vi kredos min ? Mi kelkfoje bedaŭras, ke ni devas uzi tiajn rimedojn. En la epoko de nia amo — ja temis pri amo, laŭ mi — mi estis feliĉa ; ankaŭ vi, Vicgrafo ! Sed kial bedaŭri amon poreterne forpasintan ?


Malgraŭ via diro, ĝia reveno estas neebla. Unue, mi postulus oferojn, kiujn vi nek povus nek volus konsenti, kaj mi cetere eble ne meritas ilin ; due kiel fideligi vin al mi ? Ho ! ne, ne, mi ne volas pensi pri tio ; kaj malgraŭ la plezuro, kiun mi nun sentas skribante al vi, mi preferas abrupte ĉesi.


Adiaŭ, Vicgrafo.


El Kastelo de… la 6an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio