Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 134a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Vere, Vicgrafo, vi ja estas unu el tiuj infanoj, antaŭ kiuj oni neniel parolu, antaŭ kiuj oni nenion prezentu, ĉar ili tuj volus ricevi la montraĵon ! Vi troige resendas min al iama ideo mia, kiun mi simple menciis ; kvankam mi klarigis, ke mi volas forlasi ĝin, vi insistas por alfiksi min, por partoprenigi min al via petolemo kontraŭ mia volo ! Ĉu vi opinias vin grandanima, kiam vi tiel lasas min elteni sola la premon de singardemo ? Mi ripetas al vi, kaj eĉ pli ofte al mi mem : via proponita aranĝo estas tute neebla. Vi ja sindoneme prezentas al mi proponon ; sed mia propra delikateco postulas, ke mi rifuzu oferon, kiu malutilus al via feliĉo.


Vi vere iluzie taksas vian senton al s-ino de Turvelo : ĝi nepre estas amo. Se ĝi ne estas amo, amo ne ekzistas ! Tion vi centmaniere malakceptas, sed milmaniere pruvas. Ekzemplas via memtrompo (ĉar mi kredas vin sincera, kiam vi skribas al mi) laŭ kiu vi transformas en sciencan observadon vian videble nevenkeblan deziron konservi vian konkeron. Ĉu vi neniam antaŭe perfekte feliĉigis aliajn virinojn ? Aŭ ĉu vi do estas senmemora ? Ne, la vera kaŭzo estas, ke via koro trompas vian kapon pere de misrezonado ; sed mian propran menson, kies ĉefa kvalito estas klarvido, vi ne tiel facile erarigas.


Ekzemple mi rimarkis, ke ĝentile vi zorge forviŝis vortojn, kiujn vi juĝis malagrablaj al mi. Tamen vi eble nekonscie konservas la samajn ideojn. Vi ne plu diras : jen la ĉieleska, la adorinda s-ino de Turvelo ; sed jen virino delikata, sentema, ekskluzive de ĉiuj aliaj ; jen virino tiel rara, ke neniu alia ekzistas. Same vi parolas pri tiu nekonita ĉarmo, tamen ne la plej forta. Nu, se vi ĝis nun ne renkontis tian, vi verŝajne similan estonte ne retrovos : via perdo de ŝi estus neriparebla. Tio estas, Vicgrafo, vera simptomaro de amo ; se ne, amo ne ekzistas !


Estu certa, ke ĉi-foje mi parolas sen kolero. Mi promesis al mi mem neniam plu cedi al ĝi : mi tre bone komprenis, ke ĝi povas iĝi danĝera kaptilo. Kredu min : ni estu nur geamikoj, kaj ne iru preter. Estu al mi dankema de tiu kuraĝo mia en defendado ; jes, kuraĝo : ĝi estas kelkfoje necesa, kiam oni prenas decidon kontraŭ divenita mispaŝo.
Nur por konvinki vin, mi do respondos al via peto pri forofero spite postulota de mi. Mi intence uzas : postuli, ĉar mi certas, ke vi trovos min tro postulema ; sed ne gravas. Mi ne koleros, se vi rifuzos, sed male vin dankos. Al vi, mi bezonas nenion kaŝi.


Mi do postulus — kiel kruele ! — ke tiu rara, tiu miriga s-ino de Turvelo iĝu por vi tia ordinara virino, kia ŝi fakte nur estas. Ĉar sciu : tiu ĉarmo, kiun ni kredas malkovri ĉe aliaj homoj, ekzistas nur en ni mem ; nur nia amo tiel beligas la amaton. Tiun mian postulon, por vi tute neobeeblan, vi eble promesos, eĉ ĵurpromesos plenumi ; sed mi ne kredos vanajn vortojn : nur via konduto kapablos persvadi min.


Tio ne sufiĉos al mi, mi plu kapricos. Mi fajfas pri la forofero de knabino Cecilo, kiun vi tiel facile proponas. Mi male petos vin daŭrigi tiun pezan servadon tiom longe, kiom mi decidos ; ĉu pro mia kaprica ŝato de tia ordono, ĉu, pli ĝuste, pro mia plezura rego super viaj sentoj, tamen en la respekto de viaj plezuroj. Kio ajn estos, mi postulos obeon, kaj miaj ordonoj estos rigoregaj !


Kompreneble, mi tiam devus vin danki, eble eĉ rekompensi, ekzemple kurtigante mian foreston, kiun mi ne plu tolerus, kaj fine retrovus vin cele al… Sed kial plu babili pri nefareblo ? Mi ĉesu konsideri tion…


Sciu, ke mia juĝafero iom zorgigas min. Mi petis de miaj advokatoj pri miaj rimedoj ; ili respondis pri leĝoj kaj multaj rajtoj, kiel ili asertas ; sed mi ne vidas multe da pravo mia, antaŭ justico. Mi nun iom bedaŭras, ke mi rifuzis la interkonsenton. Mi firmiĝas pensante, ke la prokuroro estos talenta, la advokato elokventa kaj la pledantino ĉarmoplena. Se tiuj tri rimedoj ne plu valorus, oni devus ŝanĝi la tutan funkciadon de nia justico ; kio do iĝus la jura tradicio ?


Nur tiu proceso min detenas ĉi tie. Pri Belroko kaj mi, finita afero : li estas de mi juĝita kaj kondamnita. Li estas bedaŭranta la ĉi-vesperan Parizan balon : opinio de enuanto ! Mi tute liberigos lin de mi tuj post mia reveno en Parizon. Mi ŝajnigos suferon, kaj konsoliĝon per sindonema sinteno.


Adiaŭ, Vicgrafo ; skribu al mi ofte : la detaloj de viaj plezuroj almenaŭ parte kompensos la malagrablaĵojn, kiuj nun trafas min.


De la kastelo de… la 11an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio