Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 130a


De sinjorino de Rozmondo al prezidant-edzino de Turvelo


Kial do, kara bela, vi ne plu deziras esti mia filino ? Kial vi ŝajne deklaras, ke baldaŭ ĉesos ĉia korespondado inter ni ? Ĉu por puni min, ke mi ne antaŭvidis la ne-antaŭvideblon ? Ĉu vi supozas, ke mi intence afliktis vin ? Ne, ne ; mi tro bone konas vian koron, por imagi, ke la via tiel misopinias pri la mia. Tial mia aflikto pro via letero rilatas ne al mi, sed al vi.


Ho ! Juna amikino, tion mi diros kun doloro : amo neniam povos feliĉigi vin, ĉar vi jam tro indas esti amata. Ĉiuj virinoj sentemaj kaj delikataj trovas nur sian misfortunon en tiu sento, kiu antaŭpromesis tiom da feliĉo. Ĉu viroj kapablas vere estimi la posedatan virinon ?


Kelkaj ja estas honestaj en siaj faroj kaj fidelaj en siaj sentoj ; sed kiom da ili mem kapablas unisoni kun nia koro ? Ilia amo, kara infano, ne similas la nian ; ili ja same ebriiĝas, eĉ foje pli arde ; sed ili ne havas nian maltrankvilan pretecon, nian delikatan helpemon, nian mildan kaj senhaltan zorgon, kies sola celo ĉiam estas la amata persono. Viro ĝuas feliĉon ricevatan ; virino feliĉon donacatan. La diferenco, esenca kvankam malofte rimarkata, tamen tre senteble influas la tutan respektivan konduton. Kiam unu ĝuas en satigo de sia deziro, en ties nasko la alia plezuriĝas. Plaĉi estas por li la rimedo por sukcesi ; por ŝi, plaĉi estas la celo mem de tiu sukceso. Koketeco, tiel ofte riproĉata al virinoj, estas nur la troigo de tiu sinteno, kies realecon koketeco mem pruvas. Fine la tipa ekskluziveco de amo signifas ĉe viro nur preferon pliigantan lian plezuron, kiun la anstataŭigo per alia virino eble etigus, sed ne malaperigus ; male ĉe virino tiu ekskluziveco ne nur neniigas ĉian alian deziron, sed eĉ venkas la naturon, tiel naskante nur malŝaton kaj abomenon antaŭ ĉia rilateblo kun alia viro, kiu devus normale veki voluptemon.


Ne kredu, ke iuj esceptoj, pli malpli ofte citataj, kapablas sukcese kontraŭstari tiujn ĝeneralajn veraĵojn, kiujn aprobas la publika konsento. Nur viroj diferencigas malfidelecon disde nekonstanteco. Anstataŭ pririproĉi sin, ili apogas sian konduton sur tiu diferenco. Male, ĉe ni, virinoj, nur hontindaj malĉastulinoj pretaj je ĉiaj agoj adoptas tiun sintenon, en la vana kredo, ke ili tiel savos sin el la afliktiga sento de sia maldeco.


Mi opiniis, kara bela, ke tiuj pripensoj estos al vi utilaj kontraŭ la ĥimeroj de perfekta feliĉo, per kiuj amo ĉiam trompas nian fantazion. Eĉ kiam ni komprenas, ke ni devas rezigni pri ĝi, ni ankoraŭ alkroĉiĝas al tiu espero, kies perdo kruele pliigas aflikton jam nepre neeviteblan en tiaj pasiegoj. Mi nur deziris mildigi aŭ malmultigi viajn suferojn ; nenion alian mi volas nun plenumi. En senrimedaj malsanoj, konsiloj povas nur esti pridietaj. Ankaŭ memoru, ke kompati pri malsanulino ne signifas ŝin malestimi. El kia rajto ni povus riproĉi unu la aliajn ? Nur juĝu Dio sola, kiu legas en niaj koroj ; mi eĉ aŭdacas kredi, ke antaŭ lia patreca rigardo, amaso da virtoj povas kompensi unu misfaron.


Sed mi petegas, kara amikino, precipe ŝirmu vin kontraŭ tiaj kruelaj ekdecidoj, kiuj prezentas pli da senkuraĝo, ol da memforto ; ne forgesu, ke fordoninte vian tutan vivon, kiel vi diris, al aliulo, vi tamen konservis el ĝi por viaj geamikoj tion, kion ili mem antaŭe posedis, kaj kion ili prave ĉiam postulos.


Adiaŭ, mia kara filino ; pensu de tempo al tempo pri via milda patrino, kaj kredu, ke vi ĉiam nepre estos la celo de mia plej kara intereso.


El Kastelo de… la 4an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio