Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2914 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 168a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


Disvastiĝas ĉi tie, kara kaj digna amikino, onidiroj tre mirigaj kaj tre malfavoraj rilate s-inon de Mertejo. Certe mi tute ne kredas ilin, kaj pretas veti, ke temas pri kalumniaĉo ; sed mi tro bone scias, kiel malicaj klaĉoj eĉ plej neverŝajnaj tamen kreskadas kaj kiel ilin oni malfacile forviŝas. Tiuj do tre maltrankviligas min, eĉ se mi juĝas ilin facile detrueblaj. Mi precipe dezirus tujan bremsadon, antaŭ plia etendiĝo. Mi hieraŭ eksciis nur tre malfrue vespere tiujn ekaperantajn abomenaĵojn ; kiam mi sendis informiĝanton al s-ino de Mertejo, li revenis dirante, ke ŝi foriris por du tagoj al kamparo ; kaj ke li tute ne scias, kiun ŝi vizitas. Ŝia ĉefservistino, kiun mi venigis, respondis, ke ŝia mastrino ordonis atendadon ĝis venonta ĵaŭdo ; neniu alia servisto scias ion plian. Mi mem ne havas ideon : mi memoras pri neniuj geamikoj ŝiaj, restantaj tiel malfrue vintre en kamparo.


Mi ĉiel esperas, ke antaŭ ŝia reveno vi povos doni klarigojn utilajn al ŝi ;
tiuj fiklaĉoj kreskas el la cirkonstancoj de la morto de s-ro de Valmono ; ilin vi certe konas, se ili veras ; aŭ vi facile povos priinformiĝi. Tion mi petas de vi kiel favoron. Jen la nuna ankoraŭ flustrado, sed kiu certe baldaŭ iĝos publika bruego.


Oni do rakontas, ke la kverelon inter s-ro de Valmono kaj kavaliro Dansnio naskis s-ino de Mertejo, kiu trompis ilin ambaŭ ; ke laŭ la ordinara evoluo de tiaj aferoj, ambaŭ rivaloj komence batalis, kaj nur poste interklariĝis, kaj sekve sincere reamikiĝis ; ke por fine konigi s-inon de Mertejo kaj plene pravigi sin, s-ro de Valmono transdonis al s-ro Dansnio amason da leteroj el regula korespondado kun la markizino, en kiu ŝi mem plej malkaŝe rakontas pri si skandalegajn anekdotojn.


Oni aldonas, ke Dansnio, en sia indigniĝo, montris la leterojn al ĉiuj petantoj, kaj ili nun trakuras Parizon. Oni citas aparte du : iun, en kiu ŝi rakontas ĉiujn aventurojn kaj fiprincipojn de sia tuta vivo, plej abomeninda ; alian, kiu plene senkulpigas s-ron de Prevano, kies aferon vi memoras ; en tiu teksto pruviĝas, ke li nur cedis al plej rekta propono de s-ino de Mertejo, kaj ke la rendevuo estis tute antaŭkonsentita de ŝi.
Mi feliĉe havas fortajn motivojn, por opinii tiujn klaĉojn tiel malĝustaj, kiel fiaj. Ni ambaŭ scias, ke s-ro de Valmono certe ne interesiĝis al s-ino de Mertejo ; mi havas motivon por pensi la samon pri Dansnio ; tio laŭ mi pruvas, ke ŝi povas esti nek la aŭtoro, nek la celo de la kverelo. Se oni krome supozas s-inon de Mertejo en konsento kun s-ro de Prevano, kian intereson ŝi trovus en sceno imprese malagrabla kaj danĝerega per la kreo de plej senkompata malamiko, el tiu viro scianta tutan parton de ŝiaj sekretoj kaj apogata de multa amikaro. Tamen rimarkinde estas, ke de tiam aŭdiĝis nek unu voĉo favore al Prevano, nek unu protesto lia.


El tiuj pripensoj mi emas opinii, ke la aŭtoro de tiu nigra klaĉado estas li, kiu tiel malame venĝas sin, kaj kiu vidante sin detruita, esperas per tiu rimedo almenaŭ veki dubojn kaj eble okazigi utilan deturnon. Iu ajn estu la fonto de tiuj fiaĵoj, plej urĝas ŝtopi ĝin. Ili verŝajne falus de si mem, sen la posta interparolo de s-roj Valmono kaj Dansnio, kaj sen la transdono de leteroj.


Pro mia senpacienco pri kontrolo de tiuj faktoj, mi ĉi matene sendis informiĝanton al s-ro Dansnio ; ankaŭ li estas for de Parizo. Liaj servistoj diris al la mia, ke li nokte forkuris, pro letero hieraŭ ricevita, en lokon sekretan. Li ŝajne timas la konsekvencon de lia afero. Nur vi, kara kaj digna amikino, do povas doni al mi la detalojn interese necesajn por s-ino de Mertejo. Mi rediras mian peton por urĝa sendo.


PS : la malsaneto de mia filino estis sensekva ; ŝi prezentas al vi sian respekteman saluton.


El Parizo, la 11-an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio