Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2913 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 135a


De prezidant-edzino de Turvelo al s-ino de Rozmondo


Mi estas provanta skribi al vi, kaj ne ankoraŭ scias, ĉu mi kapablos daŭrigi. Ha ! Dio ! Kiam mi pensas, ke ĝuste troa feliĉo ĝenis min por fini mian lastan leteron ! Nun troa senesperiĝo kaŭzas tiun malhelpon, lasante al mi la povon senti mian suferon, sed ne la kapablon esprimi ĝin.
Valmono… Valmono ne plu amas min, Valmono neniam amis min, ĉar amo ne povas tiel forsveni. Li min trompas, perfidas, ofendas. Ĉiujn eblajn malfeliĉojn kaj humiligojn mi travivas, kaj fare de li.
Ne kredu pri simpla suspekto miaparte : mi estis ja for de tia ideo ; sed nun mi ne havas eĉ la savigan eblecon de pridubo : mi vidis lian perfidon. Kiel li povus praviĝi ? Sed tion li eĉ ne provos ; praviĝi neniel gravas por li… Ha ! Malfeliĉa mi ! Miaj riproĉoj kaj larmoj ne tuŝos lin ; li tute ne zorgas pri mi !…


Ja vere estas, ke li min foroferis, eĉ fordonis… al kiu ? Al fivirino… sed kion mi diras ? Ŝin malestimi mi ne rajtas ; ŝi estas malpli perfida, ol mi mem estas al mia devo de honesteco ; ŝi estas malpli kulpa ol mi. Ho ! Kiel doloriga estas sufero, kiam aldoniĝas rimorso ! Mi sentas mian turmenton pliiĝi. Adiaŭ, kara amikino ; kvankam mi estas plej senmerita je via kompato, tamen vi konservos iom da ĝi por mi, kiam vi scios kiel kruele mi suferas.


Mi ĵus relegis mian leteron, kaj ekvidas, ke ĝi nenion klarigas ; mi do devas trovi la kuraĝon rakonti tiun kruelan eventon. Hieraŭ por la unua fojo post mia reveno mi devis vespermanĝi eksterhejme. Valmono alvenis je la kvina ; neniam li ŝajnis tiel milda. Li diris, ke mia eliro ĉagrenas lin. Kiel vi pensas, mi rezignis pri ĝi. Tamen, post du horoj liaj mieno kaj sinteno subite ŝanĝiĝis. Ĉu mi nevole misparolis ? Nu, li asertis, ke li memoras pri afero postulanta lian foriron ; li eliris, tamen montrinte mildan bedaŭron, kiun mi kredis sincera.


Retroviĝinte sola, mi juĝis pli ĝentile konsenti al mia antaŭa invito, ĉar libera mi nun estis. Mi finis mian tualetadon kaj enveturiĝis. Bedaŭrinde mia koĉero pasigis mian veturilon antaŭ la operejo dum la svarmo de la eliro. Mi ekvidis je kelkaj paŝoj, en l’ apuda vico, la veturilon de Valmono. Mia koro ekbatis, ne pro timo, sed nur pro la deziro, ke mia veturilo antaŭeniru. Ĝi ne povis, sed la lia retroiris, ĝis apudi la mian. Mi tuj ekpaŝis : kia miro ! Apud li mi vidis tre konatan ĉiesinon ! Mi tuj retiriĝis, kiel vi pensas ; tio sufiĉis por vundi mian koron ; sed nekredeble al vi estos, ke tiu sama ino, ŝajne instruita post hontinda konfido lia, ne ĉesis rigardi min tra la veturila fenestro, kun skandalaj ridegoj.


Malgraŭ mia tiama ruina stato, mi lasis min konduki al la vespermanĝa invito ; sed mi ne povis resti : je ĉiu momento mi estis preskaŭ svenonta, kaj precipe ne povis deteni miajn larmojn.


Reveninte hejmen, mi tamen tuj skribis al s-ro de Valmono kaj portigis la leteron. Li ne estis hejme. Dezirante je ajna kosto eliri el tiu mortiga stato, mi resendis mian serviston, kun ordono, ke li atendu ; sed antaŭ noktomezo li revenis, dirante ke la Valmona koĉero, reaperinta sola, asertis ke lia mastro forestos dum la tuta nokto. Hodiaŭ matene mi pensis, ke nur restas al mi peti de Valmono, ke li redonu miajn leterojn kaj neniam reaperu ĉe mi. Sed miaj tiucelaj ordonoj estis vanaj : jam estas preskaŭ tagmeze, kaj li nek venis, nek eĉ sendis mesaĝon.
Mi nun havas nenion por aldiri, kara amikino ; jen vi scias la tutan eventon, kaj mian sekvan korstaton. Mia sola espero estas, ke mi ne tro longe plu afliktos vian bonvoleman amiksenton al mi.


El Parizo, la 15an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio