De sinjorino de Rozmondo al prezidant-edzino de Turvelo
Mi jam respondus pli frue, aminda Filino, sen la reveno de miaj doloroj post mia lasta laciga letero, kiu senigis min je la uzo de mia mano dum kelkaj tagoj. Mi urĝe deziris danki vin pro viaj bonaj informoj pri mia nevo, kaj samtempe sincere gratuli vin. Vere tio estas Ĉiela faro, kiu trafinte iun, samtempe ankaŭ savis la alian. Jes mia kara bela, Dio volis vin nur elprovi, kaj fine helpis vin, kiam viaj fortoj elĉerpiĝis. Malgraŭ via bedaŭreto, mi opinias, ke vi tamen devas prezenti al Dio dankeman preĝaron. Mi tre bone komprenas, ke estus pli agrable al vi, se vi mem tiun decidon estus preninta, kaj se Valmono nur sekvus ; el egoismeta vidpunkto tio estus pli favora al nia virina fiereco, kiun ni rajte deziras kontentigi. Sed tiu eta konsidero estas nenio kompare al la grava atingo ; falinto el paraped’ ne plendu pri savrimed’ !
Vi baldaŭ sentos, kara Filino mia, malpeziĝon de via sufero ; eĉ se ĝi tute kaj eterne daŭrus, ĝi estus pli facile tolerebla, ol memmalŝato kaj kulpopento. Pli frue — sed vane — mi estus povinta diri al vi tiun veraĵon : amo estas sendependa ; oni per singardemo povas ĝin eviti, sed ne venki ; naskiĝinte, ĝi malaperos nur el natura morto, aŭ el kompleta senespero. Ĉar vi estas en tiu kazo, mi retrovas mian kuraĝon por libere esprimi mian penson. Timigi senesperan malsanulinon, bezonantan nur konsoladon kaj paliativon, estus kruele ; sed saĝe estas prezenti al resaniĝantino la minacintan danĝeron, por gvidi ŝin al necesa singardemo kaj al bezonata konsil-obeo.
Ĉar vi elektis min via kuracisto, mi kuraciste diras : via nuna malagrablaĵo, kiu eble tamen meritas helpon, estas nenio, kompare kun tiu terura malsano, kies malapero nun certiĝis. Krome permesu, ke nome de mia amikeco al vi, virino prudenta kaj virta, mi aldonos, ke la celito mem de via kruela pasio faris ĝin ankoraŭ pli timinda. Mia nevo, kun siaj multaj agrablaj kvalitoj, kaj kiun, konfesinde, mi eble tro senkonsidere amas, estas laŭdire danĝera, kaj riproĉinde kulpa al virinoj, kiujn li tiel ŝatas ruinigi, kiel delogi. Sendube vi estus lin revirtiginta ; li tion tre meritus ; sed kiom da aliaj virinoj aroge tion provis kaj bedaŭrinde fiaskis ! Mi preferas, ke vi ne aliĝus al ili.
Konsideru, kara bela, ke anstataŭ riski tiom da danĝeroj, vi, krom la kvieton de via konscienco kaj de via propra trankvilo, nun ĝuos la kontenton, ke vi mem gvidis Valmono al virta reveno. Plene certas mi, ke tio estas ŝuldata al via kuraĝa rezistado ; nur momento de malforto via probable markus por mia nevo eternan devojiĝon. Mi ŝatas tiun penson kaj deziras, ke vi same opiniu ; tio verŝajne estos por vi la unua konsolrimedo, kaj por mi plia ammotivo al vi.
Mi atendas vian viziton post kelkaj tagoj, aminda Filino, kiel vi anoncis. Venu retrovi kvietecon kaj feliĉon en tiu sama loko, kie vi perdis ilin ; venu precipe ĝoji kun mi, via milda patrino, ke vi tiel sukcese plenumis vian promeson fari nur agojn indajn de ni ambaŭ !
El Kastelo de… la 30an de Oktobro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.