Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 175a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


La sorto de s-ino de Mertejo fine ŝajnas sigelita, kara kaj digna amikino ; kaj ĝi estas tia, ke ĝi dividas eĉ ŝiajn plej grandajn malamikojn inter meritita indigniĝo kaj inspirita kompato. Mi ja pravis, dirante ke morti pro variolo eble estus por ŝi feliĉo : ŝi eltiriĝis, sed forpelinde misvizaĝa ; krome ŝi perdis unu okulon. Vi prave imagas, ke mi ne revidis ŝin ; sed laŭdire ŝi vere estas forpuŝa.


Markizo de***, kiu neniam perdas okazon de malicaĵo, diris hieraŭ pri ŝi, ke la malsano transturnis ŝin, kaj ke nun la animo aperas sur la vizaĝo. Ĉiuj bedaŭrinde trovis la esprimon ĝusta.


Alia bato ankoraŭ aldoniĝis al ŝia kulpo kaj malfeliĉo. Ŝian proceson oni antaŭhieraŭ juĝis, kaj ŝi komplete perdis ĝin, sen eĉ unu voĉo favora. Proceskoston, damaĝkompenson, redonon de l’ akiro : ŝiaj neplenaĝaj kontraŭuloj ĉion gajnis ; tiel la parteton de ŝia havaĵo, kiun ne rabis la juĝkonkludo, voris ĝis eksceso la juĝada kostaro.


Tuj eksciinte tion, kvankam ankoraŭ malsana, ŝi preparis pakaĵojn kaj foriris sola en la nokto per rapidpoŝta kaleŝo [1]. Neniu el ŝia servistaro konsentis akompani ŝin ; onidire ŝi fuĝis al Nederlando.
Tia foriro vekas eĉ pli da protestoj, ĉar ŝi kunprenis siajn tre valorajn diamantojn, kiujn devis heredi la gefilaro de ŝia edzo, arĝentan manĝilaron, juvelojn, ĉion porteblan, lasante ŝuldon de 50 000 pundoj. Tio estas vera bankroto.


Ŝia familio devas morgaŭ kuniĝi por alfronti kreditorojn. Kvankam tre malproksima parencino, mi proponis mian kontribuon ; sed mi ne ĉeestos tiun renkontiĝon, devante troviĝi en ankoraŭ pli malgaja ceremonio : mia filino morgaŭ prenos la robon de novicino. Mi esperas, ke vi ne forgesos, kara amikino, ke neniu alia motivo, ol via kompleta silento al mi, konvinkis min al tiu granda forofera konsento.


S-ro Dansnio forlasis Parizon antaŭ preskaŭ du semajnoj. Onidire li foriros Malton kun la intenco tie vivi. Ĉu eble estus ankoraŭ tempo deteni lin ? Mia amikino, ĉu do mia filino estas tiel kulpa ? Vi sendube pardonos al patrino malfacile cedanta al tiu terura ideo.


Kia fatalo trafis ĉirkaŭ mi de kelka tempo miajn karulojn : mian amikinon, kaj mian filinon !


Kiu ne tremus elvokante la malfeliĉojn elajn de unu sola danĝera rilato ? Kiajn suferojn oni evitus al si per pli prudenta pripensado ? Kiu virino ne tuj fuĝus ĉe la unua vorto de deloganto ? Kiu patrino povus sentreme vidi alian personon paroli al sia filino ? Sed nur post la evento, ve, tiaj malfruaj ideoj ĉiam alvenas, kaj kvankam estante la plej gravaj kaj agnoskataj veraĵoj, ili restas maskitaj kaj senefikaj en la kirlo de nia senprudentaj moroj.


Adiaŭ, kara kaj digna amikino ; mi nun spertas, ke nia prudento, jam nekapabla antaŭŝirmi nin kontraŭ malfeliĉo, estas ankoraŭ pli senpova por poste nin konsoli.


El Parizo, la 14an de Januaro 17**

- Fino -


[1Tiuj kaleŝoj altapreze kromprenis eventualajn vojaĝantojn (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio