Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 171a


De s-ino de Rozmondo al kavaliro Dansnio


Post la malkovro de via sendaĵo, Sinjoro, restas eblaj al mi nur lamento kaj silento. Ekkoninte tiajn abomenaĵojn, mi bedaŭras, ke mi ankoraŭ vivas ; mi hontas, ke mi estas virino, kiam unu el ni kapablas tiajn fiaĵojn.
Miaparte, Sinjoro, mi volonte lasos en muto kaj forgeso tiun tristan eventon kaj ties eventualajn konsekvencojn. Mi male deziras, ke vi suferu nenion alian ol vian propran afliktiĝon pro via venko pereiga al mia nevo. Malgraŭ lia nediskutebla kulpo, mi sentas, ke mi neniam konsoliĝos de lia perdo ; sed mia eterna aflikto estos mia nura venĝo kontraŭ vi ; pri tio, via koro juĝu sola.


Se vi permesas al mia aĝo rimarkon, kiun oni neniam faras en la via, mi diros, ke se oni komprenus, kie estas la vera feliĉo, oni ne serĉus ĝin ekster la limojn de leĝoj kaj religio.


Vi povas certiĝi, ke mi konsentas fidele konservi vian deponon ; mi krome deziras neniam transdoni ĝin al iu ajn, eĉ ne al vi mem, escepte se ĝi fariĝos necesa por eventuala procesa defendo via. Mi esperas vian akcepton je mia peto ; vi nun scias, ke oni ofte bedaŭras venĝon, eĉ plej justan.


Mi aŭdacas alian peton : nome de via grandanimeco kaj delikateco, bonvolu ankaŭ transdoni al mi la leteraron de fraŭlino de Volanĝo, kiun vi ŝajne konservis : ili sendube ne plu interesas vin. Mi scias, ke tiu junulino multe kulpis kontraŭ vi ; sed mi ne kredas, ke vi deziras pripuni ŝin, kaj mi certas, ke pro respekto al vi mem, vi ne malhonorigos tiun, kiun vi tiel arde amis. Mi ne bezonas aldoni, ke eĉ se la filino ne indas respekton, ĝin meritas la honesta patrino, al kiu vi multe kulpis : malgraŭ lia iluzia ŝirmado malantaŭ iu asertita delikateco de sentoj, la unua delogprovanto de junulina koro ankoraŭ simpla kaj senpeka konsekvence fariĝas la unua kulpanto de ties korupto, kaj de ties sekvontaj ekscesoj kaj devojiĝoj.


Ne miru, Sinjoro, pri tiom da severo miaparta ; ĝi estas plej granda pruvo de mia estimo. Vi ankoraŭ pliigos ĝin, silentonte pri sekreto, kies diskonigo malutilus al vi mem, kaj finmortigus patrinan koron, kiun vi jam vundis.


Fine, Sinjoro, mi deziras tiel helpi mian amikinon ; se vi intencus rifuzi tiun konsolon, antaŭe memoru, ke ĝi estas la sola, kiu restas donebla al mi.


Mi estas, kun honoro, via…


El Kastelo de… la 15an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio