Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 170a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


Mi iradas, kara amikino, de surprizo al surprizo, kaj de aflikto al aflikto. Nur patrino povas kompreni mian hieraŭan suferon dum la tuta mateno ; kvankam mia plej grava maltrankvilo de tiam kvietiĝis, restas akuta doloro, kies fino mi ne antaŭvidas.


Hieraŭ ĉe la deka matene, ne ankoraŭ vidinte mian filinon, mi sendis mian ĉambristinon por informiĝi pri ŝia malfruo. Ŝi revenis en granda timo, kaj min eĉ pli forte timigis dirante, ke mia filino ne enestas hejme, kaj ke ankaŭ ŝia ĉambristino ne vidis ŝin. Imagu mian sintenon ! Mi vokigis ĉiujn servistojn, precipe la pordiston : ĉiuj ĵuris, ke ili scias nenion kaj ne kapablas informi min pri la okazintaĵo. Mi tuj aliris ŝian ĉambron. La disa malordo montris, ke ŝi ŝajne foriris nur hodiaŭ matene ; sed nenian alian klarigon mi trovis. Mi esploris la meblojn ; en ŝrankoj, skribotablo, ĉio estis en konvena loko kaj mankis neniu robo en la robejo krom tiu, en kiu ŝi foriris. Ŝi eĉ ne prenis la kelkan monon, kiun ŝi kunhavis.


Ĉar ŝi nur hieraŭ eksciis la klaĉojn pri s-ino de Mertejo, kiun ŝi multe ŝatas — ŝi priploradis la tutan vesperon — mi memoris, ke ŝi ne scias, ke ŝia amikino foriris al kamparo : mi do komence opiniis, ke ŝi volis aliri la markizinon kaj senpripense ekiris sola. Sed la tempopaso sen ŝia reveno revekis mian maltrankvilon ; ĉiu momento pliigis ĝin ; tamen mi ne volis informiĝi aperte, timante eventualan klaĉon pri klopodo ŝia poste eble kaŝota. Neniam en mia vivo mi tiom suferis !


Fine nur post la dua posttagmeze mi samtempe ricevis unu leteron de ŝi kaj unu de la abatino de la monaĥinejo de… La letero de mia filino nur diris, ke ŝi sentas firman alvokiĝon al monaĥiniĝo, kaj ke timinte mian rifuzon, ŝi ne kuraĝis konfesi al mi sian decidon. La cetero entenis nur pardonpeton pro ŝia senpermesa ago, kiun laŭ ŝi mi certe alkonsentus, se mi scius ties kialon, pri kiu ŝi tamen insiste petis mian nedemandon.
La abatino klarigis, ke vidante junulinon alveni sola, ŝi komence rifuzis ŝin ; sed demandinte ties nomon, ŝi helpeme al mi gastigis mian filinon por eviti al ŝi aliajn monaĥinejajn esplorojn, kiujn ŝi nepre volis ekfari. Tiu abatino, kompreneble konsentante redoni ŝin je mia eventuala peto, tamen konsilis, ke mi ne insistu kontraŭ tiel forta alvokiĝo. Ŝi krome klarigis, ke ŝi nur tiel malfrue informas min, ĉar estis ege malfacile konsentigi mian filinon al skribado de letero al mi : ŝia projekto estis, ke neniu devas scii, kien ŝi retiriĝis. Kiel kruela estas la senprudentiĝo de niaj infanoj !


Mi tuj aliris tiun monaĥinejon ; parolinte kun la abatino, mi petis pri mia filino ; tiu venis, sed tremegante, en apenaŭ konsento. Mi alparolis ŝin en ĉeesto de monaĥinoj, poste sola ; meze de abundaj larmoj ŝiaj, mi povis nur aŭdi, ke nur en tiu monaĥinejo ŝi povas feliĉi. Mi do konsentis al restado ŝia, sed ankoraŭ ne en la rango de novicino, kiel ŝi postulis. Mi timas, ke la morto de s-ino de Turvelo kaj de s-ro de Valmono tro konfuzis tiun junan kapon. Kvankam mi respektas monaĥinecon, nur kun sufero, eĉ timo mi vidus la eniron de mia filino en tian staton. Niaj devozorgoj sufiĉas al ni : ni ne mem aldonu aliajn taskojn ; krome en ŝia aĝo ni ankoraŭ ne kapablas prijuĝi pri nia vojelekto.


Mian embarason multe pliigas la baldaŭa reveno de s-ro de Ĵerkuro ; ĉu mi devos rompi tiun favoran geedziĝon ? Se nia deziro kaj klopodado al la feliĉo de niaj gefiloj ne sufiĉas por ĝin atingi, kion do fari ni devas ? Vi multe faciligus min dirante tion, kion vi mem farus en mia situacio. Mi ne kapablas fiksi mian elekton : kiel timige estas decidi por aliuloj ! Mi tiom timas juĝisteskan troan severon, kiom patrineskan troan mildecon.


Mi senĉese riproĉas min, ke mi pliigas vian aflikton per la priskribo de la mia ; sed mi konas vian koron, kaj scias, ke via konsolo al aliuloj iĝos por vi la plej efika mildigo, kiun vi mem povos ricevi.


Adiaŭ, kara kaj digna amikino ; mi esperas viajn du respondojn kun multe da senpacienco.


El Parizo, la 13an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio