Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 167a


Sen subskribo, al kavaliro Dansnio


Sinjoro,


Mi honore sciigas vin, ke hodiaŭ matene la Reĝaj Juristoj priparolis pri via duelo kun s-ro de Valmono, kaj ke antaŭvideble la Socia Defendantaro plendos kontraŭ vi. Mi opiniis tiun averton utila, por ke viaj protektantoj helpu vin, aŭ, se ne eble, por ke vi foriru al sekura loko.


Se vi permesas konsilon, oni tro multe vidis vin lastajn tagojn ; dum kelka tempo kaŝu vin : kvankam oni ordinare indulgemas al tiaj aferoj, vi tamen devas havi respekteman timon kontraŭ niaj leĝoj.


Tiu singardo iĝas tiom pli necesa, ke iu s-ino de Rozmondo, laŭdire onklino de s-ro de Valmono, intencas plendi kontraŭ vi : tiam la Socia Defendantaro devos akcepti ŝian akuzon. Vi eble devus klarigi al tiu sinjorino vian sintenon en la afero.


Propraj motivoj malhelpas, ke mi subskribu tiun ĉi leteron ; mi tamen esperas, ke vi favore konsideros la senton, kiu inspiris ĝin.


Mi kun honoro estas…


El Parizo, la 10an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio