Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 164a


De s-ino de Rozmondo al s-ro Bertrando


Mi ĵus ricevis vian leteron, kara Bertrando, tiel eksciante la teruran eventon, kies malfeliĉa viktimo estis mia nevo. Ja certe mi havas ordonojn por vi ; nur pro ili mi povas eltiriĝi el mia mortiga aflikto.


La mesaĝo de s-ro Dansnio, kiun vi kunsendis, ja estas konvinka pruvo, ke li estis la provokinto, kaj mi intencas, ke vi tuj prezentu je mia nomo tribunalan plendon kontraŭ li. Kvankam pardonante al sia malamiko, al sia murdinto, mia nevo montris sian naturan grandanimecon, mia devo tamen estas venĝi lian mortigon nome de humaneco kaj religio. Oni nepre devas plej severe starigi la premon de la leĝo kontraŭ tiu restaĵo el la tempoj barbaraj, kiu ankoraŭ hontigas nian moraron ; kaj mi ne opinias, ke en tia kazo ni devas obei al la postulo pardoni ofendojn. Mi do esperas de vi en tiu afero la tutan zorgon kaj aktivecon, kiujn vi laŭ mia scio kapablas, kaj kiujn vi ŝuldas al la memoro de mia nevo.


Komence vi el mia parto vizitu s-ron Prezidanton de … por priparoli kun li. Tro premata de mia suferado mi ne skribas al li ; senkulpigu min montrante tiun ĉi leteron.


Adiaŭ, kara Bertrando ; mi gratulas kaj
dankas vin pro viaj bonaj sentoj, kun amikeco por mia vivoresto.


El Kastelo de… la 8an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio