De s-ro Bertrando [1] al s-ino de Rozmondo
Sinjorino,
Kun granda bedaŭro mi plenumas la tristan taskon sciigi al vi tre kruelan informon. Komence permesu al mi peti, ke vi prenu tiun pian rezignacion tiel ofte admiritan en via tutviva sinteno. Nur tia sola ebligas al ni elteni la malfeliĉojn sinsekvantajn en nia malgaja vivo.
S-ro via nevo… Dio ! Ĉu mi devas tiom aflikti tiel respektindan sinjorinon ? S-ro via nevo hodiaŭ matene bedaŭrindege perdis la vivon en duelo kontraŭ s-ro kavaliro Dansnio. Mi tute ne scias la kialon de la kverelo ; laŭ tiu ĉi letero trovita en la poŝo de s-ro vicgrafo, kiun mi kunsendas, la provokinto li ne estis. Tamen Dio permesis la morton lian !
Mi estis endome de la vicgrafo, atendante lin, kiam oni rekondukis lin. Imagu mian timegon, kiam mi vidis lin, portatan de du servistoj, tutkovritan de sango, pro du rapirbatoj en la korpon, kaj jam tute senforta. Ĉeestis ankaŭ s-ro Dansnio, ploranta. Ha ! li certe prave ploris, sed eble tro malfrue, post tiu neriparebla fatalo !
Mi ne regis min, kaj malgraŭ mia nenobela rango, mi senhezite diris al li mian indignon. Sed tiam s-ro vicgrafo montris sian grandanimecon. Li ordonis mian silenton ; prenis la manon de sia vundinto, nomis lin sia amiko kaj brakumis lin antaŭ ni ĉiuj, dirante :
— Bonvolu rilati kun tiu sinjoro, laŭ la tuta respekto ŝuldata al brava nobelo.
Li transdonigis al li dikan leterpakon, kiun mi ne konas, sed al kiu li ŝajne atribuis grandan gravecon. Li poste petis, ke ni lasu ilin solaj por tempo. Mi dume alvokigis kuraciston kaj pastron, sed la helpoj al la korpo kaj animo bedaŭrinde vanis : apenaŭ horduonon poste sinjoro vicgrafo perdis konscion ; li povis ricevi nur la lastan sanktoleadon kaj ĉe ties fino tuj malaperis.
Dio mia, kiam mi tenis en miaj brakoj ĉe lia naskiĝo tiun tiel valoran anon de tiel alta familio, mi ne imagis, ke en tiuj miaj samaj brakoj li mortos tra mia plorado ! Li mortos tiel frue kaj tiel bedaŭrinde ! Miaj larmoj nerezisteble fluas ; mi pardonpetas, Sinjorino, ke mi tiel aŭdacas miksi mian doloron kun la via : sed eĉ nenobeloj havas senteman koron ; mi estus ja sendankema, se mi ne priplorus dum mia tuta vivo grandsinjoron tiel bonan al mi, kiu honorigis min per sia tuta fido.
Morgaŭ post la forpreno de lia korpo, mi sigeligos la tutan domon ; vi plene povas prifidi min. Kiel vi certe scias, tiu malfeliĉa evento nuligas la heredaĵon kaj via prielekto denove estas tute libera. Se mi povas iel utili al vi, bonvolu transdoni vian ordonaron : mi plej zorge plenumos ĝin.
Mi tre respekteme estas, Sinjorino, via plej humila servanto.
Bertrando.
El Parizo, la 7an de Decembro 17**.
[1] Bertrando : vidu Leteron 107an (NdT)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.