De prezidant-edzino de Turvelo al…
(Diktita de ŝi kaj skribita de ŝia ĉambristino)
Kruela malbonfaranto, ĉu almenaŭ pro laciĝo ci ne ĉesos min persekutadi ? Ĉu ne sufiĉas, ke ci min turmentis, senhonorigis, malhonestigis ? Ĉu ci volas forrabi de mi eĉ la pacon de la tombo ? Ĉu en tiu tenebra sepultejo, kien mia hontego devigis min, mia doloro estos senfina ? mia espero senresponda ? Mi ne petas Di-kompaton, kiun mi ne meritas : mi senlamente suferos, se nur mia doloro ne superos mian forton ; sed ne igu mian turmenton netolerebla. Lasante min al mia sufero ci almenaŭ forviŝu la kruelan rememoron de mia perdita feliĉo. Ci rabis ĝin ; ne krome prezentu antaŭ miaj okuloj ties senesperigan bildon. Mi estis trankvila kaj senpeka ; ĉar mi renkontis cin, mi perdis kvietecon ; ĉar mi aŭskultis cin, mi kulpas krimecon. Kaŭzinte mian malbonfaron, ĉu ci ankaŭ rajtus puni min ?
Kie estas la amikoj, kiuj amegis min ? Mia malfeliĉo terurigas ilin. Neniu aŭdacas alveni. Mi estas premegata, kaj ili lasas min senhelpa ! Mi estas mortanta, sed neniu min priploras. Ĉia konsolo estas al mi rifuzata. Kompato haltas ĉe la rando de l’ abismo, kien falis krimintino. Rimorso disŝiras ŝin, sed neniu aŭdas ŝiajn veojn !
Kaj ci, de mi ofendita ! Ci, kies estimo pliigas mian turmenton ; ci sola rajtanto je venĝo kontraŭ mi, kial ci malproksimas ? Venu puni malfidelan edzinon ; mi fine suferu merititan punon. Mi jam intencis prezentiĝi al cia venĝemo ; sed mankis al mi kuraĝo por konfesi tiun honton, ne pro timo, sed pro respekto al ci. Tiu ĉi letero almenaŭ sciigu mian penton. Dio helpeme venĝas cin kontraŭ nemeritita ofendo. Li mian konfeson detenis ; Li mian langon mutigis. Li timis, ke ci pardonos kulpon, kiun Li volis puni, kaj do forprenis min el cia indulgemo, kiu ofendus Lin.
Senkompata en Sia venĝemo, Li liveris min al tiu mem, kiu min detruis ; pro li kaj tra li mi samtempe suferas ; fuĝi mi deziras, sed vane ; li min sekvas, atingas, senĉese sieĝas. Sed kiel li nun malsamas de la antaŭa si mem ! Liaj okuloj ĵetas nur malestimon kaj malamon, lia buŝo nur insulton kaj riproĉon. Liaj brakoj emas premi, sed nur por min sufoki ; kiu savos min el lia sovaĝa furiozo ?
Sed kio ? jen li… Mi ne eraras : lin mi revidas. Ho ! aminda amiko, min akceptu inter ciaj brakoj, min kaŝu kontraŭ cia brusto. Ja ci, ja ci ĉeestas ! Tra kiu murdanta halucino mi misrekonis cin ? Kiom mi suferis pro cia foresto ! Neniam plu, ni neniam plu disiĝu. Lasu min spiri ; sentu, kiel bategas mia koro, ha ! jam ne pro timo, sed pro la dolĉa emocio de l’ amo. Kial ci rifuzas miajn mildajn karesojn ? turnu do al mi ciajn delikatajn okulojn ! Sed kiujn ligilojn ci provas rompi ? Por kiu ci preparas tiun mortigan torturilon ? Kial tia furio sur cia vizaĝo ? Kion ci tuj faros ? Lasu min : mi ektimas ; Dio ! jen denove tiu monstro ! Amikinoj, ne forlasu min ; vi instigis min al fuĝo ; nun helpu min al kontraŭbatalo ; kaj vi, la plej indulga, kiu promesis mildigi mian suferon, alvenu do apud mi. Kie vi do nun ambaŭ estas ? Se ne plu estas permesate al mi revidi vin, almenaŭ respondu al tiu ĉi letero, ke mi sciu, ĉu vi ankoraŭ amas min.
Kruela, lasu do min ! Kia nova furiozo pelas cin ? Ĉu ci timus, ke milda sento trankviligus mian animon ? Akrigante cian turmentadon, ci devigas min al malamo kontraŭ ci. Ho ! Kiel dolora estas malamo ! Kiel ĝi korodas la koron, kiu distilas ĝin ! Kial vi persekutas min ? Kion do vi ankoraŭ havas dirota ? Ĉu vi ne ligis min en la neeblecon kaj aŭskulti kaj respondi ? Esperu plu nenion de mi. Adiaŭ, Sinjoro.
El Parizo, la 5an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.