Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 160a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


Mi skribas en la ĉambro de nia malfeliĉa amikino, kies farto restas pli malpli sama. Posttagmeze okazos konsultado inter kvar kuracistoj. Sed kiel vi scias, tio bedaŭrinde pli ofte elvokas danĝeron, ol savrimedon.


Tamen ŝajnas, ke lastan nokton ŝia kapo iom resolidiĝis. La ĉambristino ĉi-matene informis min, ke ĉirkaŭ noktomeze ŝia mastrino vokis ŝin, petante intersolecon, kaj diktis ja longan leteron. Juliino aldonis, ke dum ŝi preparis la koverton, deliro reprenis s-inon de Turvelo : tiel la junulino ne sciis, kiun adreson skribi. Mi miris, ke la letero ne priinstruis ŝin ; ŝi respondis, ke ŝi timas erari ; sed ĉar ŝia mastrino antaŭpetis tujan sendon, mi decidis mem malfermi la koverton.


Mi entrovis tiun leteron, kiun mi kunsendas al vi ; ĝi ja sin turnas al tro multaj ebluloj por indiki precizan personon. Mi tamen emas opinii, ke al s-ro de Valmono nia malfeliĉa amikino komencis skribi, sed poste senpripense ekvagis en la konfuzon de siaj ideoj. Ĉiel, mi opiniis, ke pli bone tiu letero atingu neniun. Mi kunsendas ĝin, ke vi pli klare vidu, kian pensan perturbon kirliĝas en la kapo de nia malsanino. Tiom longe, kiom ŝi tiel grave misfartos, mia espero estos eta. Kiam menso estas tiel malkvieta, ties korpo mem malfacile kvietiĝas.


Adiaŭ, kara kaj digna amikino. Mi kontentas, ke vi estas for de la trista spektaklo, kiun senĉese vidas miaj okuloj.


El Parizo, la 6an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio