De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo
(skribita matene je lia vekiĝo)
Nu, markizino, kio pri viaj plezuroj de la lasta nokto ? Ĉu ili ne tro lacigis vin ? Konfirmu, ke tiu Dansnio estas ĉarma ! Spirhaltiga, tiu knabo ! Tion vi ne esperis de li, ĉu ne ? Nu, mi nun komprenas, ke kompare al tia rivalo vi foroferis min. Li vere estas plena de bonaj kvalitoj : amo, fideleco, delikateco ! Se iam li tiom amos vin, kiom sian Cecilo, vi havos nenian timotan rivalinon : ĉi tiu nokto pruvis tion. Eble per ekstrema koketeco alia virino povos nedaŭre forŝteli lin : junuloj malbone scias rezisti kontraŭ spitantaj allogoj ; sed kiel videblas, unu sola vorto de lia amatino forbalaos l’ iluzion ; nur iĝu tia amatino : vi tiam estos nepre feliĉa.
Tion vi certe kapablos ; via sentopovo estas ja prifidinda. Nia interamikeco, tiel ambaŭflanke sincera, sufloris al mi vian ĉi-noktan sperton ; ĝi ja estas la facile sukcesa rezulto de mia zorgado.
Ĝi ne multon kostis al mi : etan foroferon, kaj iom da lerto. Mi konsentis dividi kun la junulo la favoron de lia amatino — nu, li tiom rajtis je ĝi, kiom mi ! — kaj por mi tio estis vere bagatela. La leteron, kiun li ricevis de la junulino ja diktis mi (por plirapidi, ĉar ni havis alian pli agrablan aferon por fari). Mi aldonis la mian propran ; ho ! Ĝi entenis vere preskaŭ nenion : nur pripensetojn el mia amiksento por gvidi en lia elektado tiun vian novan amanton ; sed sincerdire tio vere ne utilis : li tute ne hezitis, eĉ momenton.
Krome li vizitos vin hodiaŭ por naive ĉion klarigi : certe multe plaĉa al vi estos tiu konfeso ! Li rakontis, ke li diros : Legu en mia koro : kompreneble tio ĉion riparos ! Mi esperas, ke dum vi legos en tiu koro tion, kion li deziras al vi prezenti, vi plie lernos, ke tro juna amanto prezentas ankaŭ riskon ; krome, ke pli valoras havi min kiel amikon, ol malamikon.
Adiaŭ, markizino ; ĝis venonta okazo.
El Parizo, la 6an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.