De kavaliro Dansnio al vicgrafo de Valmono
Kara Vicgrafo, dubu nek pri mia sento nek pri mia pento : kiel rezisti al deziro de mia kara Cecilo ? Ha ! ŝin, nur ŝin mi amas kaj ĉiam amos ! Ŝia milda naiveco havas tian ĉarmon por mi ! Mi lasis min distri de ŝi, sed neniu forviŝos ŝin ; mi eniris alian aventuron kvazaŭ ne rimarkante ĝin : sed ofte ŝia rememoro venis konfuzi miajn plej dolĉajn plezurojn ; mia koro eble plej omaĝis al ŝi, en la momentoj mem, kiam mi estis nefidela. Tamen, amiko, ni kompatu ŝian delikatecon, kaŝonte mian kulpon, ne por trompi, sed por ne aflikti ŝin. La feliĉo de Cecilo estas mia plej arda deziro ; mi neniam pardonus al mi mem kulpon, kiu kostus al ŝi unu solan larmon.
Mi sentas, ke mi meritas vian ŝercon pri miaj novaj principoj : sed kredu min, ili nun ne gvidas min ; ekde morgaŭ mi pruvos tion. Mi iros mem akuzi min antaŭ la virino, kiu devojigis min, kaj partoprenis en mia eraro ; mi diros : “Legu en mia koro ; ĝi havas por vi la plej mildan amiksenton, kaj amikeco ligita al deziro ŝajnigas amon ! Ni ambaŭ eraris ; sed se mi povas erari, malhonestecon mi ne kapablas.” Mi konas mian amikinon ; ŝi estas tiel honesta, kiel indulga ; ŝi ne nur pardonos, sed aprobos min. Ŝi mem ofte riproĉadis al si, ke ŝi perfidis amikecon ; ofte ŝia delikateco timis, antaŭ nia amo ; pli saĝa ol mi, ŝi fortikigos en mia koro tiun utilan rimorson, kiun mi vane provis forigi el la ŝia. Mi estos tiel pli honesta, danke al ŝi, kiel pli feliĉa, danke al vi. Ho ! Geamikoj ! Dividu mian dankemon. La ideo mem, ke al vi ambaŭ mi ŝuldos mian feliĉon, plivalorigos ĝin.
Adiaŭ, kara Vicgrafo. La eksceso de mia ĝojo ne malhelpas, ke mi pensas pri via aflikto kaj partoprenas ĝin ! Kiel mi bedaŭras senutili al vi ! Ĉu S-ino de Turvelo do restas nefleksebla ? Laŭdire ŝi estas ankaŭ tre malsana ; kiom multe mi kompatas vin ! Ŝi fine retrovu sanon kaj indulgemon kaj faru vian eternan feliĉon ! Tio estas bondeziroj el amikeco ; plenumu ilin bonsukcesoj en amo.
Mi dezirus pli longe babili kun vi, sed tempo rapidas : sendube jam atendas min mia Cecilo.
El Parizo, la 5an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.