Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 156a


De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio
(kunmetita kun la antaŭa)


Kiel okazas, kara amiko, ke ju pli mi deziras renkonti vin, des malpli mi sukcesas ? Ĉu vi ne tiom emas al tio, kiom mi ? Ha ! Nun mi estas malgaja ! Pli malgaja, ol kiam ni estis vere disaj. Tiam mia aflikto venis de aliuloj ; nun ĝi venas de vi, kaj tio estas multe pli dolora.


De kelkaj tagoj, Panjo neniam hejme ĉeestas, kiel vi ja scias ; mi esperis, ke vi provos profiti tiun liberan tempon ; sed vi eĉ ne pensas pri mi, kaj mi ja estas tre malfeliĉa ! Kaj vi diris, ke mi malpli amas, ol vi ! Mi ja sciis, ke la malo veras, kaj jen la pruvo. Se vi jam venus viziti min, vi renkontus min, ĉar diference de vi, mi pensadas nur pri la eblo de nia renkonto. Vi meritus, ke mi silentus pri miaj klopodoj, tiel malfacilaj ; sed mi tro amas vin, kaj tiel deziras renkonti vin, ke mi ne povas malhelpi diri tion al vi. Krome, mi tiel poste povos konstati, ĉu vi vere amas min !
Mi tiel bone zorgis, ke la pordisto favoros nin ; li promesis, ke ĉiufoje, kiam vi venos, li kvazaŭ blinde lasos vin eniri ; ni povas fidi lin, ĉar li estas tre honesta. Vi nur devos esti nevidata en la domo : facila afero : nun Panjo foriras ĉiutage por reveni enlitiĝi antaŭ la dek-unua ; vi alvenos poste nokte, tute libere, kaj ni havos multan tempon por ni ambaŭ.


La pordisto petis, ke vi ne batu la pordon por eniri, sed lian fenestron : li tuj malfermos ; vi trovos la ŝtupareton ; ĉar vi estos senluma, mi lasos duonaperta la pordon de mia ĉambro ; tio donos al vi iom da lumo. Zorgu ne brui, precipe preterpasante la pordon de Panjo. Pri mia ĉambristino, ne gravas : ŝi promesis, ke ŝi ne vekiĝos ; ja bona knabino ŝi estas ! Vi poste povos same facile foriri. Nun mi konstatos, ĉu vi venos.


Dio mia ! Kial mia koro tiel forte batas, dum mi skribas al vi ? Ĉu min antaŭkonsternas ia estonta malfeliĉo, aŭ ĉu min konfuzas la espero de via veno ? Mi firme sentas, ke neniam mi tiom amis vin, tiom deziris konfesi mian amon al vi. Venu, do, amiko, mia kara amiko, ke mi povu centfoje ripeti al vi, ke mi amas, ke mi adoras vin, ke neniam mi amos alian, ol vin. Mi trovis la rimedon sciigi al s-ro de Valmono, ke mi havas ion dirota al li. Bona amiko, li certe venos morgaŭ, kaj mi petos lin tuj transdoni al vi mian leteron. Mi do atendos vin morgaŭ nokte, kaj vi nepre venos, se vi ja rifuzas grandan malfeliĉon por via Cecilo.


Adiaŭ, kara amiko, mi tutkore kisas vin.


El Parizo, la 4an de Decembro 17**, vespere.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio