Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 155a


De vicgrafo de Valmono al kavaliro Dansnio


Mi dufoje vizitis vian hejmon, kara Kavaliro ; sed nun, kiam vi delasis la rolon de amindumanto por tiu de sukcesa galantulo, vi evidente fariĝis ne renkontebla. Via hejma servisto tamen asertis, ke vi vespere revenos, ĉar li ricevis la ordonon atendi vin ; sed konante vian projekton mi scias, ke vi revenos nur por rapide preni taŭgan veston, kaj tuj reprenos vian venkan flugon. Bonege ! Mi povas nur aplaŭdi ; sed vi ĉi-vespere eble emos ŝanĝi vian direkton. Vi scias ankoraŭ nur unu duonon de l’aferoj koncernantaj vin ; mi devas averti vin pri la cetero : poste vi decidos. Prenu do la tempon legi mian leteron : ĝi ne delogos vin de viaj plezuroj, sed male faciligos vian elekton inter ambaŭ.


Se mi jam antaŭe havus vian tutan konfidon, se mi scius de vi mem viajn sekretojn, kiujn mi male devis diveni, mi mallerta nun ne ĝenus vin pro mia malfrua ekkono. Sed ni komencu de la nuna stato de l’ afero ; cetere iun ajn decidon vi prenos, ĝi tamen feliĉigos almenaŭ unu personon.


Vi havas noktan rendevuon, ĉu ne ? Kun ĉarma, adorinda virino ; je via aĝo, ĉiun virinon oni adoras, almenaŭ dum unu semajno. La loko de la sceno ankoraŭ pliigos vian ĝuon : dometo delica, elektita nur por vi, kiu pliĉarmigos la tiamajn volupton, libersenton kaj misteron. Ĉio pretas ; vi estas atendata ; vi ardas alkuri. Tion ni ambaŭ scias, kvankam vi prisilentis al mi. Nun jen tio, kion vi ne scias : mi nepre devas prie informi vin.


De mia reveno en Parizon, mi zorgadas pri la rimedoj proksimigi vin de f-ino de Volanĝo, kiel mi promesis. Dum nia lasta prikonversacio, mi juĝis laŭ via diro, mi povus diri laŭ via ardo, ke mi tiel starigos vian feliĉon. Mi sola ne povis sukcesi en tiu malfacila entrepreno ; sed preparinte la rimedojn, mi lasis la konkludon al la fervoro de via juna amatino. Ŝia amo al vi trovis kapablojn, kiuj ne prosperis al mi malgraŭ mia sperto ; ŝi sukcesis, malfeliĉe por vi ! Nu : ŝi ĉi-vespere konfidis, ke de du tagoj ĉiuj obstakloj estas venkitaj kaj ke via feliĉo nun dependas nur de vi.
De tiuj du tagoj ŝi antaŭĝojis mem informi vin, ke dum la foresto de ŝia panjo via vizito ne estus rifuzita de la pordisto : sed vi eĉ ne prezentiĝis ! Mi aldonu, ke la junulineto kaprice aŭ prave montris ĉagreneton pro tiu via manko de ardo. Nu ŝi trovis la rimedon venigi min al si, por plej urĝe transdoni tiun ĉi-kunan leteron al vi. Laŭ ŝia senpacienco mi vetus, ke temas pri ĉi-vespera rendevuo. Ajne estu, mi promesis je mia honoro kaj amikemo, ke vi ricevos ŝian mildan sendon antaŭ la vespero, kaj mi nepre volas plenumi mian promeson.


Nun, junulo, kia estos via sinteno ? Inter koketeco kaj amo, inter plezuro kaj feliĉo, kiun elekton vi prenos ? Se mi parolus al la Dansnio de antaŭ tri monatoj, eĉ al la Dansnio de antaŭ unu semajno, mi estus certa pri lia koro, kaj sekve pri lia decido ; sed la hodiaŭa Dansnio, pelata al virinaventuroj iĝis iomete senmorala : ĉu li preferos senaplomban junulinon, ornamita nur de ŝiaj beleco, pureco kaj amo, al la allogoj de virino plene spertouza ?


Se mi nun vialoke starus, kara amiko, en viaj novaj principoj — kiuj ankaŭ estas iom la miaj, mi konfesas — la cirkonstancoj tamen emigus min al la juna amantino. Unue ŝi estos alia konkero, kun ĉarmo nova ; krome estus domaĝe perdi la frukton de via kultivado pro neglekto de ties kolekto ; fine ja mistrafita okazo ofte ne revenas, precipe antaŭ l’ unua cedo : kolereto, ĵaluza suspekto, eĉ io ajn malpli grava povas neniigi la plej belan esperitan triumfon. Dronanta virtulino kelkfoje kaptas lastan branĉon ; se ŝi eskapas, ŝi estos singarda kaj multe malpli facile konkerebla.


Male kion vi aliparte riskas ? Eĉ ne rompon, nur nedaŭran malakordon, post kiu koste de kelka atentemo vi facile reaĉetos la plezuron de reamikiĝo. Kion povas fari jam venkita virino, ol indulgi ? Kion ŝi atingus per severo ? La perdon de ŝiaj plezuroj, sen kompenco por sia memfiero.
Se vi decidiĝos, kiel mi supozas, favore al amo — kaj tio certe ankaŭ signifas favore al prudento — mi konsilas, ke vi ne senkulpiĝu pro la mankota rendevuo : via donita kialo eble estus kontrolata ; simple vi lasu atendigi vin. Virinoj estas obstine scivolemaj, kaj oni ĉion kapablas malkovri : mi mem tion ĵus pruvis rilate vin. Male nenion dirinte vi lasos esperon : subtenata de memŝato, ĝi malaperos nur longe post la tempo konvena por kontrolado ; morgaŭ vi trankvile elektos la nevenkeblan obstaklon detenintan vin : malsanon preskaŭ ĝismortigan, aŭ ajnan alian motivon de senesperiĝo via… kaj ekbrilos reamikiĝo.


Cetere, ajna estu via decido, bonvolu informi min ; mi ĉiel juĝos vin prava, ne havante propran intereson en l’afero. Adiaŭ, kara amiko.
Mi nur aldonu, ke mi tre bedaŭras sinjorinon de Turvelo ; nia disiĝo senesperigas min ; mi oferus unu duonon de mia vivo kontraŭ la ĝuo donaci la alian duonon al ŝia feliĉo. Ha ! Kredu min : feliĉon naskas nur amo.


El Parizo, la 5an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio