Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 154a


De sinjorino de Volanĝo al sinjorino de Rozmondo


La fartoraporto pli bone ol mi instruos vin pri la timiga stato de nia kara suferantino. Tute okupata de mia vartado, mi ne havas la tempon skribi, des pli, ke aliaj eventoj aldoniĝas al la malsano. Aparte, jen unu tute neatendita : s-ro de Valmono elektis min kiel konfidato, kaj eĉ kiel peranto apud s-ino de Turvelo. Li sendis al mi leteron entenantan alian por s-ino de Turvelo. Mi respondis al la unua, sed kunresendis la duan ; mi kunmetas mian respondon : vi certe juĝos kiel mi, ke mi ne devis plenumi lian peton.


Eĉ se mi dezirus tion fari, nia malfeliĉa amikino ne kapablus aŭskulti : ŝia deliro ne ĉesas. Sed kion vi opinias pri la senespero de s-ro de Valmono ? Ĉu li estas kredinda, aŭ nur plian fojon volas trompi ĉiujn ? Eĉ se li nun sinceras, li tamen mem prikulpas sian malfeliĉon [1]. Mi kredas, ke li certe malkontentos pro mia respondo ; nu, ĉiuj okazaĵoj en tiu malfeliĉa evento ribeligas min kontraŭ li.


Adiaŭ, kara amikino ; mi reiru al mia trista vartado, pli kaj pli nigrigata de mia senesperiĝo pri ĝia prospero. Rilate vin, vi konas miajn sentojn.


El Parizo, la 5an de Decembro 17**.


[1Ĉar ĝi restis sensekva, tiun leteron mi ne ĉimontras (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio