Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 153a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi tuj respondas al via letero. Mi provos esti klara, afero ne facila kun vi, kiam vi decidis aŭskulti nenion.


Longaj paroladoj ne necesas por pruvi, ke ni ambaŭ enmane havas sufiĉe da armiloj por detrui nin reciproke ; nia intereso do estas, ke ni ŝirmu unu la alian. Sed ne temas pri tio. Inter la ekstrema elekto de komuna ruiniĝo, kaj la certe pli bona decido de rekuniĝo al la antaŭa stato de nia rilato, troviĝas mil aliaj eblecoj. Do mi ne estis mokinda dirante, ke de nun mi estos aŭ via amanto, aŭ via malamiko.


Mi perfekte sentas, ke tiu elekto ĝenas vin, ke vi preferus prokrasti ; mi scias, ke vi malŝategas la devon elekti inter jes kaj ne ; sed vi certe ankaŭ sentas, ke mi ne povas resti en tia neprecizeco sen la risko, ke vi friponos min : kaj tion toleri mi ne povas. Vi do nun devas decidi : vi elektu kaj ne restu en necerto.


Mi nur simple avertas, ke via rezonado, taŭga aŭ fuŝa, ne trompos min ; ke vi ne delogos min per ia flatado celanta maski vian rifuzon ; fine, ke alvenis la tempo de sincero. Mi eĉ tuj ekzemplu : mi plezure deklaras, ke mi preferas nian paciĝon kaj nian rekuniĝon ; sed se vi devigas min forgesi ambaŭ ideojn, bone : mi havas kaj la rajton kaj la rimedon forĵeti ilin.


Mi sekve aldonas, ke la plej eta obstaklo viaparta estos al mi militdeklaro ; vi do konstatas, ke la postulata respondo ne bezonas belajn longajn frazojn : du vortoj sufiĉu.


El Parizo, la 4an de Decembro 17**.


Respondo de markizino de Mertejo
(skribita malsupre de la sama letero)
Nu ! Militon !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio