Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 152a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Mi petas, Vicgrafo, kompatu mian egan timidecon ! Ĉu mi eltenos la teruran penson de via indigno ? La mortigan timon de via venĝo ? Tiom pli, ke kiel vi scias, mi nepre ne kapablus rebati misfaron vian, ĉu ne ? Ju pli mi rakontus, des pli brila kaj trankvila restus via vivo. Kion do vi povus timi ? Ja la neceson urĝe fuĝi — se vi havus sufiĉan tempon por forkuro —. Sed vi vivus tiel bone en fremda lando, kiel ĉi tie ; se la Franca kortumo ne persekutus vin, via vivo en alia kortego estus nur alia ĉasejo por viaj triumfoj. Restabiliginte vian prudenton per tiuj moralaj konsideroj, mi revenigu vin al niaj aferoj.


Ĉu vi scias, Vicgrafo, kial mi neniam reedziniĝis, kvankam tute ne mankis konvenaj postulantoj ? Por ne aŭdi kontraŭdiron al decido mia. Mi ne timis la neceson cedi, ĉar mi ĉiel agus laŭ mia volo ; simple mi ne tolerus ies ajn rajton protesti, kaj precipe mi celis friponi ne pro neceso sed pro plezuro. Kaj jen skribas vi la plej edzecan leteron ! Jen parolas vi nur pri kulpoj miaj kaj pri pravoj viaj ! Klarigu, kion vi rajtas postuli de mi, kiu ŝuldas al vi nenion ? Nekomprenebla insisto via !


Nu, pri kio temas ? Vi renkontis Dansnion ĉe mi, kaj tio malagrablis al vi ; bone ; sed kion povis vi konkludi ? aŭ pri hazarda vizito, kiel mi tiam diris, aŭ pri decido mia, kiel mi ne diris. En la unua kazo via letero estas maljusta, en la dua, ĝi estas mokinda ! Ĉiel, ĝi ne valoris la penon de skribado ! Sed vi estas ĵaluza, kaj ĵaluzanto ne kapablas taŭge konduti. Mi do gvidu vian sintenon.


Rivalon aŭ vi havas, aŭ ne. Se jes, strebu plaĉi al mi, por ke mi preferu vin ; se ne, ankoraŭ strebu plaĉi por eviti, ke mi preferu lin. En ambaŭ kazoj, havu la saman sintenon, kaj ne turmentu vin. Precipe, ne min turmentu. Ĉu vi do ne plu kapablas esti aminda ? Ĉu vi iĝis malcerta pri via sukcespovo ? Nu, Vicgrafo, vi misjuĝas vin mem. Fakte ne temas pri tio ; la vero estas, ke je via rigardo, mi ne valoras tiom da peno. Vi deziras ne min, sed uzi vian regpovon sur min. Nu, vi estas sendankemulo. Vidu, kiel sentimentala estas tiu vorto ! Ha ! Mia letero facile povus iĝi tre milda ; sed mi ĉesu : tion vi ne meritas.


Same vi ne meritas, ke mi senkulpeme praviĝu. Por puni vian suspektemon, mi senklarige silentos pri la dato de mia reveno kaj pri la vizitoj de Dansnio. Vi multe klopodis por scii, ĉu ne ? nu, vi scios nenion. Mi esperas, ke via enketo alportis multe da plezuro al vi ; al mi ĝi tute ne malutilis.


Mi do nur respondu al via minaca letero, ke al mi ĝi nek plaĉis nek agrablis, kaj ke mi nun tute ne emas konsenti al la plej eta peto via.
Cetere akcepti vin tia, kia vi nun prezentiĝas, tio ĝuste estus malfideli al vi mem. Tio ne estus retrovi mian antaŭan amanton, sed preni novan, multe malpli valoran, ol la alian. Mi tro bone memoras la unuan, por tiel trompi lin. La Valmono, kiun mi amis, estis ĉarma. Mi eĉ konsentas, ke mi neniam renkontis pli amindan viron. Ha ! mi petas, Vicgrafo, se vi renkontos lin, bonvolu lin rekonduki al mi : mi ĉiam fervore akceptos lin.


Tamen sciigu al li, ke tio ĉiel okazos nek hodiaŭ nek morgaŭ. Lia ĝemelo [1] iom malutilis al li ; en troa urĝo, mi riskus intermiksi ilin ; aŭ ĉu mi eble promesis min al Dansnio por tiuj tagoj ? Ĉar via letero instruis min, ke viroj ne indulgas, kiam virino perfidas promeson, mi obeos : vi devos atendi.


Sed ĉu gravas al vi ? Vi trovos okazon venĝi kontraŭ via rivalo ; cetere li nur faras al via amatino tion, kion vi mem faris al la lia. Laŭ via principaro, ĉiuj virinoj egalas, ĉu ne ? Eĉ virinon belan, sentoplenan, vivantan nur por vi, nun eble mortantan pro amo kaj bedaŭro, vi kapablas foroferi ĉe la plej sensignifa kaprico, pro la timo de momenta moketo kontraŭ vi. Do kial ni virinoj havus la plej etan konsideron al vi ? Estus neĝuste !


Adiaŭ, Vicgrafo ; refariĝu aminda ; mi esperas retrovi vin tia ; tuj kiam mi estos pricerta, mi promesas al vi rekompenson.


El Parizo, la 4an de Decembro 17**.


[1Ĝemelo : en la originalo, Mertejo parolas pri Meneĥmo, aludante la ĝemelojn en samnoma pragreka komedio de Menandro kaj en latina de Plaŭto, tiel montrante beletran kleron ja maloftan, eĉ ĉe plej rafinitaj markizinoj tiutempaj. (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio