De kavaliro Dansnio al markizino de Mertejo
Atendante la feliĉon vidi cin, milda amikino, mi allasas min al la plezuro de skribado al ci ; en tia okupo, mi ĉarme kompensas la bedaŭron de nia diseco. Priskribi miajn sentojn kaj memori la ciajn, estas por mia koro vera delico, kiu en tiu tempo de foresto tamen prezentas al mia amo mil karegajn donacojn. Tamen se kredi cin, mi ne ricevos cian respondon ; tiu letero estos la lasta, kaj ni seniĝos je rilatilo, kiu estus laŭ ci danĝera kaj ne bezonata. Se ci insistos, mi kredos cin : ĉion deziritan de ci mi obeos ; tamen, antaŭ fina decido, permesu, ke ni kune priparolu ĝin.
Pri danĝero, ci sola juĝu ; mi mem ne povas, kaj nur petas cian prudenton, ĉar mi ne estos kvieta, se maltrankvila estos ci. Tiam ni kune ne estas du : ci sola agu por ni ambaŭ.
Sed malsimile estas pri la bezono. Tiucele nia penso estu la sama ; se ni malsame opinias, la sola kaŭzo estas manko de interklarigo aŭ interkompreno. Jen do mia sento.
Certe letero ne estas necesa, kiam oni libere vizitas sin reciproke. Sola vorto, sola rigardo, eĉ silento mem multe pli elokventas. Tial, kiam ci petis skriboĉeson, tiun ideon mi facile enprenis kiel veran ; ĝi min ĝenis, sed ne afliktis ; same, kiam mi volas kisi cian koron kaj renkontas rubandon aŭ vualon, mi simple flankenigas ilin, tamen ne sentante realan obstaklon.
Sed de mia foriro tiu ideo de leterĉeso turmentas min en nia diseco. Mi pensis : Kial tiun kroman seniĝon ? Ĉu pro foresto oni nenion havas interŝanĝota ? Supozu, ke pro favora cirkonstanco, ni povus kune pasigi tutan tagon : ĉu ni devos rabi la tempon de babilado al la tempo de ĝuado ? Ja, ĝuado, milda amikino, ĉar apud ci, eĉ la ripoza tempo signifas tempon delice ĝuan. Fine venas la necesa disiĝo, lasante nin kruele solaj. Tiam letero fariĝas karega, eĉ kiam oni ne legas ĝin, ĉar oni almenaŭ povas kontempli ĝin ! Ja, kontempli, eĉ ne legante ĝin, kiel nokte en cia foresto mi tuŝus cian portreton !
Mi parolis pri vizaĝa portreto ; sed ĉu letero ne estas portreto de l’ animo ? Malvarma bildo povas aspekti fora de amo ; male letero vivas per niaj deziroj ; ĝi sinsekve vigligas, ĝuigas, ripozigas nin… Ciaj sentoj estas al mi tiel karaj ! Ĉu ci senigos min de ilia ricevo ?
Ĉu ci do certas, ke la bezono skribi neniam pelos cin ? Se en soleco cia koro premiĝos aŭ male malfermiĝos, se cian animon ekĝojo invados aŭ nevola malgajo momente ĝin konfuzos, ĉu ci ne venos verŝi en la koron de l’ amiko cian feliĉon aŭ suferon ? Ĉu cian senton li do ne dividos ? Ĉu ci lasos lin, revantan kaj solecan, forpensiĝi de ci ? Amikino, milda amikino ! Nu, al ci restu la fina deklaro ; mi intencis nur priparoli la peton, ne influi la decidon ; mi nur prezentis klarigon, tamen opiniante, ke mi pli efikus per petego. Do se ci plu rezistos, mi provos ne afliktiĝi kaj strebos akcepti cian ordonon. Nu, pli bone ci parolu, ol skribu ; tiel mi plezure aŭskultos ajnan cian respondon.
Adiaŭ, ĉarma amikino ; finfine proksimiĝas la momento de nia revido ; mi rapide cin forlasas, por ankoraŭ pli rapide cin retrovi.
El Parizo, la 3an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.