Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 149a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


Dum la tuta hieraŭo, digna amikino, mi esperis, ke mi povos ĉimatene skribi pli favorajn informojn pri la farto de nia kara malsana ; sed jam hieraŭ vespere ruiniĝis tiu deziro kaj restas nur la bedaŭro de ties malapero. Okazis evento ŝajne senrilata, sed fakte ja kruelega tra siaj konsekvencoj, ĉar ĝi reĵetis la malsanulinon al stato simila de la antaŭa, eble eĉ pli afliktiga.


Mi komprenus nenion, sen la hieraŭa tuta konfidenco de nia malfeliĉa amikino. Ĉar ŝi konfesis, ke ankaŭ vi scias ŝian tristan situacion, mi senhezite skribas pri ŝia nuna doloriga stato.


Hieraŭ matene ĉe mia alveno, la monaĥinoj diris, ke ŝi dormas de pli ol tri horoj ; ŝia dormo estis tiel profunde trankvila, ke mi timis ĝin letargia. Kelkan tempon poste, ŝi vekiĝis kaj mem tiris la kurtenojn de sia lito. Ŝi rigardis nin ĉiujn kun surpriza mieno ; mi ekstaris ; ŝi rekone nomis min kaj petis, ke mi proksimiĝu. Ne lasante tempon por ia vorto mia, ŝi demandis, kie ŝi estas, kion ni faras tie, ĉu ŝi estas malsana kaj kial ŝi ne estas hejme ? Mi kredis je nova deliro, nur pli trankvila, ol la antaŭa, sed konstatis, ke ŝi tre bone komprenas miajn respondojn. Ŝi tiam retrovis sian kapon, sed ne sian memoron.


Ŝi postulis ĉiujn detalojn pri la okazaĵoj en la monaĥinejo, en kiun ŝi ne memoris, ke ŝi venis. Mi ekzakte respondis, krom pri la tro timigaj momentoj. Kiam miaparte mi petis pri ŝia farto, ŝi respondis, ke ŝi nun ne suferas, sed estis dumdorme tre turmentita kaj sentas sin laca. Mi instigis ŝin al kvietiĝo kaj malmulta parolado ; poste mi duone fermis la kurtenojn kaj sidiĝis apud la lito. Samtempe oni prezentis buljonon, kiun ŝi trinkis kaj trovis bona.


Ŝi tiel restis duonhoron, parolante nur por danki min pro mia vartado, kun ŝia kutima afableco kaj bontono. Ŝi poste kelkan tempon tute silentis, parolante nur por diri :



— Ha ! Jes, mi memoras, ke mi venis ĉi tien.


Post tempeto ŝi sufere ekkriis :



— Ha ! Amikino, kompatu min, mi retrovas mian tutan malfeliĉon !


Mi alpaŝis ; ŝi premis mian manon por alapogi sian kapon, plendante :



— Ha ! Dio ! Ĉu mi do ne rajtas morti ?


Ŝia tiama aspekto, pli ol tiu parolo, emociigis min preskaŭ ĝis ploro ; eksentante tion ĉe mia voĉo, ŝi aldiris :



— Vi do kompatas min ! Ha ! Se vi scius !


Kaj ŝi tuj aldonis :



— Oni lasu nin ambaŭ ; mi ĉion rakontos al vi sola.


Kiel mi jam indikis, mi suspektis la temon de tiu konfido ; timante ĝian daŭron kaj kruelon por la farto de nia malfeliĉa amikino, mi rifuzis, pretekste de necesa ripozo ŝia ; sed ŝi insistis, kaj mi cedis. Ŝi do rakontis ĉion, kion vi jam scias el ŝi mem ; necesas do nenion ripeti.
Fine, pri la kruela maniero de sia forpelo, ŝi aldiris :



— Mi kredis min certa pri morto mia, kaj kuraĝe akceptis tion ; nun la ideon pluvivi kun tia honto kaj malfeliĉo mi ne toleros.


Mi provis batali kontraŭ tia senkuraĝiĝo, aŭ pli ĝuste senespero, per la armo de religio, kutime tre efika al ŝi, sed baldaŭ sentis min ne sufiĉe sperta en tiel altnivela tasko, kaj proponis venigi pastron Anselmo, kiun ŝi plene fidas. Ŝi konsentis, eĉ montrante grandan deziron. Alvokite, li tuj venis. Li longe restadis apud ŝi, kaj elirinte diris, ke se kuracistoj samopinias, li pensas, ke oni povas prokrasti ŝian sanktoleadon, kaj ke li revenos morgaŭ matene.


Estis ĉirkaŭ la tria posttagmeze ; ĝis la kvina, nia amikino estis kontentige kvieta kaj ni retrovis esperon. Bedaŭrinde oni alportis leteron al ŝi. Kiam oni deziris transdoni ĝin, ŝi unue respondis, ke ŝi rifuzas ĉiajn leterojn, kaj neniu insistis. Sed de tiam ŝi reagitiĝis. Poste ŝi demandis, de kiu venas tiu letero ; ĝi estis ne stampita ; kiu do alportis ĝin ? sendis ĝin ? Oni ne sciis, la alportinto nenion indikis al la monaĥeja pordistino. Ŝi tiam silentis kelkan tempon, kaj poste rekomencis paroli, sed laŭ vortoj seninterligaj, kiuj sciigis, ke la deliro rekomenciĝis.


Poste revenis kvieta intertempo, ĝis ŝi fine petis la ricevitan leteron. Ĉe la unua vido ŝi ekkriis :



— El li ! Dio mia !


Kaj per voĉo laŭta sed sufoka :



— Reprenu ! reprenu !


Ŝi tuj ordonis la fermon de ŝiaj litkurtenoj kaj ĉies foriron ; sed ni baldaŭ devis reveni : la agitiĝo reaperis pli forta ol iam antaŭe, kun konvulsioj vere teruraj. Tiuj eksplodoj ne ĉesis dum la vespero, kaj la ĉi-matena fartobulteno sciigas, ke la tuta nokto estis same ŝtormeca. Ŝia stato nun estas tia, ke mi miras, ke ŝi ankoraŭ vivas ; mi ne kaŝu, ke restas malmulte da espero.


Tiu bedaŭrinda letero supozeble venas de s-ro de Valmono ; kion do li ankoraŭ aŭdacas skribi ? Pardonu, kara amikino ; mi nenion plu deziras aldoni ; sed kiel kruela estas tia trista pereo de virino, ĝis nun tiel feliĉa kaj tiel inda de feliĉo !


El Parizo, la 2an de Decembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio