De kavaliro Dansnio al markizino de Mertejo
Ho vi, kiun mi amas ! Ho ci, kiun mi adoras ! Ho vi, kiu komencis mian feliĉon ! Ho ci, kiu plenigis ĝin ! Vi, animo sentema, ci milda amantino, kial la rememoro de cia aflikto venas konfuzi tiun ĉarmon, en kiu mi nun vivas ? Ha, Sinjorino, vi kvietiĝu : petas tion mia amiksento ; ho, amikino, ci feliĉiĝu : petas tion mia amo.
Nu, kion vi riproĉas al vi mem ? Kredu min, via delikateco estas troa. Via bedaŭro, same kiel mia kulposento estas egale iluziaj kaj el mia koro mi sentas, ke la sola deloginto inter ni tute simple estis amo. Do ne plu timu allasi cin mem al la sentoj, kiujn ci naskis, ne plu timu malfermi cin al la ardoj, kiun ci flamigis. Nu, ĉu niaj koroj estas malpli puraj, ĉar ili bezonis pli longan tempon por kompreni ? Certe ne. Nur fidelogado, agante laŭ projekto, aranĝas siajn agojn kaj rimedojn, longe antaŭvidante la eventojn. Male la vera amo ne ebligas tian meditan pripensadon ; ĝia sento deturnas nin de pensado ; ĝia rego estas ju pli forta, ke des pli mistera ; en ombro kaj silento ĝi volvas nin per ligiloj nevideblaj kaj nerompeblaj.
Tiel hieraŭ, malgraŭ mia emocio pro via reveno, malgraŭ mia plezurego pro via revido, mi ankoraŭ kredis, ke vekas mian koron nur milda amiksento ; aŭ pli ĝuste, pro tiu mildeco mem mi ne zorgis esplori ties motivojn. Same kiel min, ho delikata amikino, cin trafis tiu maskita sed potenca ĉarmo, oferanta niajn animojn al la dolĉa sento de tenereco ; kaj ni ambaŭ rekonis amon nur post la eliro el tiu ebrieco, kien tiu eta dio pelis nin.
Sed tio mem nin pravigas, anstataŭ nin kondamni. Ne ! Ci ne trompis mian amikecon ; ne ! Mi ne perfidis cian fidon. Ni ambaŭ, ja kontentaj pri nia iluzio, ne komprenis nian veran reciprokan senton, kiun ni ne intencis naski. Ha ! Ni ne prilamentu, kaj nur ĝuu nian ĵus aperintan feliĉon ! Per nejustaj riproĉoj ni ĝin ne makulu, sed male pliigu per la ĉarmo de fido kaj sekureco. Ho ! Amikino, kara al mia koro estas l’ espero, ke ekde nun, libera de ĉia timo, plene okupata nur de amo, ci partoprenos la dezirojn kaj ebriiĝon de miaj sentoj, la delirojn kaj freneziĝon de mia animo. Estu ĉiu tago de nia bonŝanca vivo stampita de nova voluptaĵo.
Adiaŭ, ci adorata ! Mi vizitos cin hodiaŭ vespere ; ĉu ci solos ? mi ne aŭdacas tion esperi. Ha ! Ci ne tiel arde deziras tion, kiel mi !
El Parizo, la 1an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.