Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 147a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo


Vi certe tiel afliktiĝos, kiel mi, digna amikino, kiam vi ekscios la staton de s-ino de Turvelo ; ŝi malsanas de hieraŭ ; tio estis tiel rapida, kun simptomoj tiel gravaj, ke mi vere alarmiĝis.


Febro arda, agitiĝo intensa kaj preskaŭ senĉesa, soifo nesatigebla : jen la videblaĵoj. La kuracistoj konfesas, ke ili ankoraŭ ne povas prognozi ; la kuracado estos des pli malfacila, ke ŝi obstine rifuzas ĉian sanigilon ; oni devis perforte kunteni ŝin por elsangigo, kaj de tiam denove perforte revolvi la bandaĝon, kiun en ŝia malkvieto ŝi senhalte volas deŝiri.


Kiel mi, vi konis ŝin malforta, timida, tute milda ; imagu do, ke kvar personoj apenaŭ kapablas kunteni ŝin ! Ke tuj kiam oni volas rezoni, ŝi nedireble furiozas ! Mi timas, ke tio estas pli ol deliro : vera freneziĝo.
La hieraŭa okazaĵo pliigas mian timon. Tiun tagon ŝi alvenis ĉirkaŭ la dekunua matene, kun sia ĉambristino, en la monaĥinejon de… Ĉar edukita tie, ŝi konservis la uzon de temp’-al-tempa vizito ; oni do akceptis ŝin kiel kutime ; ŝi ŝajnis al ĉiuj trankvila kaj bonfarta. Pli malpli du horojn poste, ŝi demandis, ĉu ŝia pensiulina ĉambreto estas libera. Je pozitiva respondo, ŝi deziris reviziti ĝin ; la abatino kaj kelkaj aliaj monaĥinoj akompanis ŝin. Tiam ŝi deklaris, ke ŝi revenas por instali sin en tiun ĉambreton, kiun ŝi laŭ sia diro neniam devus jam forlasi, aldonante, ke ŝi eliros nur morta : tion ŝi ekzakte diris.


Komence oni en miro ne sciis kion rebati ; poste oni klarigis, ke pro ŝia edzineco oni ne povas akcepti ŝin sen speciala konsento. Tiu motivo kaj mil aliaj estis vanaj ; de tiam ŝi obstine rifuzis eliri, ne nur el la monaĥinejo, sed ankaŭ el sia iama ĉambro. Fine je la sepa vespere oni pro laceco konsentis je ŝia tranoktado tie. Ŝiaj servistoj estis resenditaj hejmen en ŝia veturilo, kaj oni preferis atendi la matenon por definitiva decido.


Laŭdire dum la tuta vespero ŝiaj aspekto kaj sinteno tute ne ŝajnis strangaj, sed male ordemaj kaj pripensataj ; tamen kvar-kvin fojojn ŝi falis en revadon tiel profundan, ke ne eblis eltiri ŝin per alparolo. Ĉiufoje antaŭ eliri el tiu enpensado, ŝi forte premis sian frunton per ambaŭ manoj ; je peto de ĉeestanta monaĥino, ĉu la kapo doloras, ŝi longe alrigardis la demandanton kaj fine respondis :



— - Ne tie ĉi, nestas la malbono.


Post momento ŝi petis solecon, kaj ĉeson de demandoj. Ĉiuj eliris, krom ŝia ĉambristino, kiu feliĉe devis tranokti en la sama ĉambro, pro lokomanko.


Laŭ la raporto de tiu juna servistino, ŝia mastrino estis kontentige trankvila ĝis la dek-unua vespere. Ŝi tiam deklaris sian deziron enlitiĝi. Sed antaŭ la tuta senvestiĝo, ŝi ekpaŝis tra la ĉambro kun multaj movoj kaj gestoj. Julio, ĉeestinte la antaŭajn okazaĵojn, ne aŭdacis interveni kaj silente atendis dum preskaŭ unu horo. Fine s-ino de Turvelo du fojojn sinsekve vokis ŝin : ŝi alkuris ĝustatempe por enbrake malhelpi falon de sia mastrino, kiu diris :



— - Mi ne plu povas elteni !


Ŝi konsentis kondukon enlitan sed rifuzis ĉian gluton kaj ĉian helpopeton. Ŝi nur akceptis akvokruĉon apud si kaj ordonis al Julie, ke ŝi enlitiĝu.


Tiu ĉi asertas, ke ŝi sendormis ĝis la dua horo, tamen aŭdante nek movojn nek ĝemojn. Sed je la kvina, laŭta parolado de la mastrino vekis ŝin ; Julio petis, ĉu ŝi bezonas ion ; sen respondo, ŝi kun kandelo aliris al la mastrino ; tiu ne rekonis ŝin kaj nur interrompis tute senprudentan paroladon por arde ekkrii :



— - Oni lasu min sola, en tenebro ; nur ĝia mallumo konvenas al mi.
Mi mem hieraŭ rimarkis, ke tiun frazon ŝi ofte ripetas.


Fine Julio profitis tiun kvazaŭ reordiĝon por eliri helpopeti, sed s-ino de Turvelo rifuzis kaj viziton kaj helpon, kun freneza agitiĝo, kiu de tiam ofte reaperis.


Pro ĉies granda embaraso en la monaĥinejo, la abatino decidis voki min hieraŭ je la sepa matene. Ne ankoraŭ tagiĝis, sed mi tuj ekkuris. Kiam mi alvenis s-inon de Turvelo, ŝi ŝajne renormaliĝis, dirante :



— - Ha ! Ja, eniru !


Sed kiam mi estis apud la lito, ŝi fikse rigardis min, forte premis mian manon kaj diris klarvoĉe sed maltrankvilige :



— - Mi estas mortanta, ĉar mi ne kredis vin.


Tuj poste ŝi kaŝis siajn okulojn kaj reprenis sian kutiman ripeton :



— - Oni lasu min sola…


Kaj ĉia kontakto perdiĝis.


Tiuj vortoj, kaj kelkaj aliaj aŭdeblaj en ŝia deliro igas min opinii, ke tiu kruela malsano havas kaŭzon eĉ pli kruelan. Sed ni respektu la sekretojn de nia amikino, kaj nur kompatu ŝian malfeliĉon.
Ŝia tuta hieraŭo estis ŝtormeca, inter teruraj agitiĝoj kaj senmovaj letargioj ; ĉi lastaj estis la solaj tempoj, kiam ŝi iom ripozis kaj iom malstreĉis la ĉeestantojn. Mi forlasis la apudon de ŝia lito nur je la naŭa vespere, kaj hodiaŭ matene revenos la tutan tagon. Mi certe senhalte ĉeestos mian malfeliĉan amikinon ; tamen senkuraĝiga estas ŝia obstina rifuzo de ĉia helpo kaj kuraco.


Mi kunsendas la ĵus ricevitan bultenon pri ŝia nokto ; kiel vi vidos, ĝi tute ne estas konsolanta. Mi zorge plu sendos la sekvontajn.
Adiaŭ, digna Amikino, mi tuj reiru al nia malsana. Mia filino, nun feliĉe denove preskaŭ tute bonfarta, prezentas al vi sian respekteman saluton.


El Parizo, la 29an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio