De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono
Serioze, Vicgrafo, ĉu vi forlasis la prezidant-edzinon sendinte la leteron, kiun mi preparis por ŝi ? Vi ja ĉarme superis mian atendon ! Mi devas konfesi, ke tiu triumfo pli flatas min, ol ĉiuj aliaj jam atingitaj de mi. Vi eble trovos, ke mi tro alte taksas tiun virinon, kiun mi antaŭe ne multe aprezis ; tute ne ; ĉar ŝin mi ne venkis, sed vin : jen la gusto de la afero, vere frandinda.
Ja, Vicgrafo, vi multe amis sinjorinon de Turvelo, kaj ankoraŭ nun multe amas ŝin, ĝis frenezo ; sed ĉar plaĉis al mi prihontigi vin, vi brave foroferis ŝin. Mil virinojn vi foroferus, prefere ol suferi mokadon. Ha ! Kien do onin kondukas vaneco ! La saĝulo pravis, kiu asertis, ke ĝi estas la malamiko de feliĉo.
En kia stato vi troviĝus nun, se mi nur deziris malice trompi vin ? Sed vi ja scias, ke mi ne kapablas trompi ; mi do kapitulacu antaŭ vi, mia venkinto, eĉ riskante senesperiĝon kaj fuĝon al monaĥinejo !
Tamen mi kapitulacas pro nura bonvolemo : se mi dezirus, kiom da ĉikanoj mi povus kontraŭpledi ! Eĉ pravaj ĉikanoj ! Mi ekzemple admiras, kun kia lerto (aŭ mallerto) vi inside proponas, ke mi lasu vin reamikiĝi kun la prezidant-edzino. Plaĉus al vi, ĉu ne, frandi la meriton de tiu rompo, ne riskante perdi la plezuron de ties ĝuado ? Ĉar tiu pseŭda forofero ne estus reala, vi proponas renovigi ĝin laŭ mia deziro ! Dank’al tiu aranĝo, la paradiza piulino kredus sin ĉiam la sola elektito de via koro, dum devus mi kontentiĝi per la rolo de preferata rivalino ; nin ambaŭ vi trompus, kontentigante vin mem en indiferento al la cetero.
Kia bedaŭro, ke da talento vi havas tiom multe en projektado kaj tiom malmulte en realigado ! Per ununura mispaŝo vi mem starigis nevenkeblan obstaklon al via plej dezirata celo.
Nu ! intencante rerilatiĝon, vi tamen skribis al ŝi tian leteron ! Vi do imagis min vere mallerta ! Ha ! kredu min, Vicgrafo : kiam virino ponardas la koron de aliulino, ŝi tre malofte mistrafas la celon kaj la vundo estas nekuracebla. Dum mi frapis, aŭ pli ĝuste gvidis vian frapon, mi ne forgesis, ke tiu virino estas rivala al mi ; ke vi momente preferis ŝin ol min, metante ŝin super mi. Se mia venĝobato estis maltrafa, mi konsentas suferi ties punon kaj konsentas, eĉ petas, ke vi provu ĉiujn flikajn rimedojn ; mi tute ne plendos kontraŭ via sukceso, se ĝin atingi vi povos. Mi estas tiel trankvila ĉirilate, ke mi deziras ne plu priparoli tion. Ni turnu nin al aliaj aferoj.
Ekzemple al la sano de knabino Volanĝo. Mi esperas, ke vi donos bonajn informojn je mia reveno. Tio kontentigos min. Poste vi mem decidos, ĉu redoni ŝin al ŝia amanto, aŭ ĉu duan fojon provi generi duan idaron al familio Valmono sub la nomo Ĵerkuro. Tiu ideo ŝajnis al mi plaĉa ; tamen mi petas ne tujan decidon vian ; ni unue priparolu kune. Estos baldaŭ, ĉar mi rapide revenos Parizon. Kiam ? Mi precize ne scias ; sed vi la unua scios pri mia reapero.
Adiaŭ, Vicgrafo ; malgraŭ mia kverelado, malicado, riproĉado, mi plu multe amas vin kaj prepariĝas al pruvado. Ĝis revido, kara amiko.
El Kastelo de… la 29an de Novembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.