Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 144a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Hieraŭ ĉe la tria postagmeze, mia bela amikino, mi seninforme malpacienca prezentiĝis ĉe mia bela forlasitino ; oni respondis, ke ŝi estas for. Mi tion komprenis kiel rifuzon akcepti mian viziton ; tio nek surprizis nek incitis min ; mi retiriĝis, esperante, ke mia veno instigos tiel ĝentilan virinon al respondo almenaŭ kelkvorta. Mia deziro de tiu legado pelis min frue reveni hejmen ĉirkaŭ la naŭa : nenion mi trovis. Mirante pri tiu neatendita silento, mi sendis mian eksteran serviston informiĝi, ĉu la sentema persono estas mortanta aŭ jam mortis. Reveninte li eksciis, ke s-ino de Turvelo eliris je la dek-unua matene, kun ŝia ĉambristino, al la monaĥinejo de… kaj je la sepa vespere resendis sian veturilon kaj servistinon, petante, ke hejme oni ne atendu ŝin. Enordena enordiĝo ! Monaĥinejo ja estas taŭga azilo por vidvino ; se ŝi plutenas tiel laŭdindan decidon, ĝi multe pliigos la famon de tiu aventuro kaj sekve miajn ŝuldojn al ŝi.


Memoru, ke mi antaŭ nelonge asertis, spite vian maltrankvilon, ke mi reaperos sur la monduma sceno kun brilo de nova stelo. Ili do prezentiĝu, tiuj severaj kritikintoj, akuzintaj min, ke mi romaneske kaj malprospere enamiĝis ! Ili do kapablu pri rompo pli brile tuja ! Ili eĉ superu min, prezentante sin kiel konsolontoj : la sceno estas nun libera ! Ili do provu tiun vojon, kiun mi tute trairis ; se unu trafos la plej etan sukceson, mi tuj cedos al li la unuan rangon ! Ĉiuj spertos, ke mia perfekta atingo lasis senegalan spuron. Certe neforviŝebla estos mia lasta venko kaj mi konsideros min senvalora, se aperos en la koro de tiu virino rivalo preferata al mi.


Mi konsentas, ke ŝia elpaŝo flatas mian memamon, sed mi ĉagreniĝas, ke ŝi trovis sufiĉan forton en si mem por disiĝi de mi. Inter ni ambaŭ devas nur persisti la obstaklo, kiun mi mem starigis. Neakcepteble estus, ke se mi volus reveni al ŝi, ŝi eble rifuzus. Ĉu ŝi povus simple tion ne deziri, kaj rifuzi fari el tiu reveno sian plej beatan feliĉon ? Ĉu tio estas amo ? Ĉu tion, bela amikino, mi devus toleri ? Eble mi povus, eble mi devus refliki mian rilaton kun ŝi. Reakordo estas ĉiam dezirinda, kiam ĝi restas esperebla. Ĝin mi povus provi, ne konsiderante grava tiun revenon ; tiel mi ne incitus vin ; tio male estus simpla provo, kiun ni kune kondukus ; se mi sukcesus, nu, mi laŭ via deziro rekomencus tiun foroferon, kiu ŝajne estis al vi agrabla. Nun, bela amikino, restas al mi nur ricevi vian promesitan rekompenson, kaj mi varme deziras vian baldaŭan revenon. Revenu do rapide retrovi vian amanton, viajn plezurojn, amikojn, aventurojn.


Tiu kun knabino Volanĝo perfekte evoluis. Hieraŭ, dum mia maltrankvilo ne ebligis al mi kviete resti hejme, mi faris diversajn vizitojn, interalie al s-ino de Volanĝo. Mi trovis vian edukatinon jam en la salono, ankoraŭ en vestoj de malsanulino, sed tio igis ŝin eĉ pli freŝa kaj interesa. Vi plenkreskaj virinoj, tiakaze restas unu monaton sur litseĝo : vivu do junaj fraŭlinoj ! Tiu ĉi donis al mi la emon kontroli, ĉu ŝia resaniĝo estas kompleta.


Mi ankoraŭ aldiru, ke tiu akcidento de la knabino kvazaŭ frenezigis vian sentimentalan Dansnio. Komence pro aflikto, nun pro ĝojo. Lia Cecilo estis malsana ! Imagu, kiel tia malfeliĉo kirlas kapon ! Tri fojojn tage li sendis serviston al informado, kaj eĉ mem iris. Fine li petis en bela letero al la patrino la permeson veni gratuli ŝin pro la resaniĝo de tiel kara persono, kaj s-ino de Volanĝo konsentis ; tial mi trovis la junulon instalitan kiel antaŭe, sed aŭdacantan eĉ malpli da familiareco.
Tiujn detalojn mi eksciis de li mem ; elirinte kune kun li, mi babiligis lin. Vi ne havas ideon de la efiko de tiu vizito : ĝojo, deziroj, ekzaltiĝoj liaj estis ne pentreblaj. Ŝatante ardajn entuziasmojn mi finkirlis al li la kapon, certigante ke post tre malmultaj tagoj mi igos lin kapabla ankoraŭ pli intimi kun sia bela.


Fakte mi decidis transdoni ŝin al li nun post ŝia edukado. Mi volas tute konsekri min al vi ; cetere edukatino mia devas trompi ne nur sian edzon ; ĉefverko estas trompi sian amanton, precipe sian unuan ; ne estas mi, ĉar mi neniam eldiris la vorton : amo.


Adiaŭ, bela amikino ; revenu rapide ĝui vian regadon super mi, ricevante mian omaĝon kaj pagante ties prezon.


El Parizo la 28an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio