Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 143a


De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo


Ŝiriĝis, Sinjorino, la vualo, sur kiu pentriĝis la iluzio de mia feliĉo. La fatala vero klare montras al mi, inter honto kaj rimorso, nur vojon al morto certa kaj proksima. Mi ekpaŝos… Mi amos mian turmentadon, se ĝi kurtigos mian vivon. Mi kunsendas la leteron ricevitan hieraŭ. Mi aldonos neniajn konsiderojn : ĝi mem entenas ilin. Ne plu estas tempo por plendi, sed por suferi. Kompaton mi ne bezonas, sed fortecon.


Akceptu, Sinjorino, la solan adiaŭon, kiun mi faras, kune kun lasta petego : lasu min en mia sorto ; tute forgesu min ; jam ne konsideru min surtera. Estas nivelo en malfeliĉo, kie eĉ amikeco mem pliigas nian aflikton kaj ne povas forviŝi ĝin. Ĉe vundo mortiga, ĉia kuracprovo estas malhumana. Ĉia sento, krom malespero, fremdas al mi. Nur konvenos al mi la profunda nokto, en kiun mi entombigos mian honton. Mi tie priploros mian kulpon, se plori mi ankoraŭ kapablos, ĉar de hieraŭ, eĉ ne unu larmo eliĝis el miaj okuloj : mia velkinta koro ne plu ellasas ilin.


Adiaŭ, Sinjorino. Ne respondu. Post tiu kruela ricevo, mi ĵuris, ke mi neniam plu akceptos iun ajn leteron.


El Parizo, la 27an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio