De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo
Vere, bela amikino, mi ne kapablas diri, ĉu mi mislegis aŭ miskomprenis vian leteron, vian rakonton kaj la ekzempleton de letero kunmetitan. Mi nur povas diri, ke tiu lasta ŝajnis al mi originala kaj efektoplena : mi do tuj simple ĝin kopiis, kaj same simple sendis al la paradizeca prezidant-edzino sen tempoperdo, jam hieraŭ vespere. Mi ŝatis tiel agi, unue ĉar mi jam antaŭe promesis leteron por hieraŭ, due ĉar mi opiniis, ke ŝi ja bezonos la tutan nokton por enpensiĝi kaj mediti pri tiu granda evento, esprimo kiun mi reuzas, riske de via denova riproĉo.
Mi esperis resendi al vi hodiaŭ matene la respondon de mia amatino ; sed jam estas preskaŭ tagmeze, kaj mi ankoraŭ ricevis nenion. Mi atendos ĝis la kvina ; sen informricevo, mi vizitos ŝin : en tiaj faroj, nur la unua paŝo malfacilas.
Nun, kiel vi opinias, mi urĝe deziras scii la finon de la rakonto pri tiu viro konata de vi, al kiu vi tiel severe riproĉas, ke li ne laŭbezone kapablas foroferi virinon. Ĉu li ne pliboniĝis ? Ĉu lia servema amikino ne pardonis ?
Mi tamen deziras ricevi vian ultimaton, kiel vi tiel politike diras ! Mi precipe deziras scii, ĉu vi ankoraŭ trovos pruvon de amo en tiu mia lasta demarŝo. Ha ! certe ja enestas multe da amo, sed por kiu ? Tamen mi nenion petos pro ĝi, kaj ĉion atendos de via bonkonsento.
Adiaŭ, ĉarma amikino ; mi fermos tiun ĉi leteron nur je la dua, esperante kunmeti la deziratan respondon.
Je la dua posttagmeze :
Nenion ; tempo urĝas ; mi ne havas tempon plu skribi ; sed ĉu vi ankoraŭfoje rifuzos miajn plej mildajn amkisojn ?
El Parizo, la 27an de Novembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.