Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 140a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Kio okazas, bela amikino ? Mi ĝis nun ne ankoraŭ ricevis respondon de vi ; tamen mia lasta letero meritas ĝin kaj de tri tagoj mi atendas ! Mi ja koleras, kaj do ne parolos pri miaj grandaj aferoj.


Mi ne rakontos, ke la reamikiĝo estis plenefika ; ke anstataŭ riproĉojn kaj suspektojn ĝi naskis novajn mildaĵojn ; ke nun senkulpiĝojn kaj riparojn ricevas mi, pro mia ago konsiderita naiva ; mi nenion rakontos, kaj sen la neantaŭvidita okazo de la pasinta nokto mi tute ne skribus. Sed tio rilatas al via edukatino, kaj informi vin devas mi, ĉar ŝi mem verŝajne ne kapablos, almenaŭ dum kelka tempo.


Pro kialo divenebla, s-ino de Turvelo ne okupis min por kelkaj tagoj. Ĉar tiu motivo ne povis ekzisti en knabino Volanĝo, mi estis tiom pli interesema al ŝi. Danke la helpema pordisto estis nenia obstaklo al regula kunesto inter tiu via edukatino kaj mi. Sed kutimo naskas senzorgemon. Komence ni estis eĉ tro singardaj, ankoraŭ tremantaj malantaŭ ŝlosita pordo. Sed nekredebla senatento hieraŭ kaŭzis la tuj rakontotan akcidenton. Ĝi al mi kaŭzis nur timon, sed estas pli grava al la knabino.


Ni ne estis dormantaj, sed nur kuŝantaj en postvolupta ellaso kaj ripozo, kiam ni subite aŭdis la pordon de la dormoĉambro malfermiĝi. Mi tuj saltas al mia glavo, por nia komuna defendo, sed trovas neniun ; mi antaŭen paŝas kaj ja vidas aperta la pordon. Ĉar ni havis kandelon, mi esploras : nenian estaĵon. Mi tuj memoras, ke ni forgesis nian kutiman singardan ŝlosadon : la pordo, misfermita aŭ nur puŝita, apertiĝis de si mem.


Revenante trankviligi mian timeman kunulinon, mi surplanke trovis ŝin sveninta kaj senmova, escepte de fortaj konvulsioj ; ŝi eble falis kaŝante sin malantaŭ la lito. Imagu mian embarason ! mi tamen sukcesis reenlitigi kaj reveki ŝin. Sed la falo vundis ŝin, kaj baldaŭ aperis la prosekvoj.
Lumbaj kaj ventraj doloroj, baldaŭ eĉ pli precizaj simptomoj min sendubigis pri la okazaĵo. Sed por klarigi ĝin, mi devis unue komprenigi ŝian antaŭan staton, kiun ŝi eĉ ne imagis. Neniam mi vidis tiel naivan knabinon, tamen farantan sian tutan eblon por sennaiviĝi. Ha ! tiu ĉi ne perdas tempon en pripensado !


Sed multan tempon ŝi estis perdanta en veado, kaj mi sentis la neceson de agado. Mi do decidis kun ŝia konsento tuj iri al la kuracisto kaj al la kirurgo de la loko, petonte ilian sekreton ; ke ŝi mem laŭplaĉe decidos pri konfido al sia ĉambristino, sed ke oni nepre ne veku s-inon de Volanĝo : delikata filino nature ne devas zorgigi sian patrinon.


Mi faris ĉion kiel eble plej lerte kaj rapide, reiris al mia ĉambro kaj ne eliris ĝis nun. Sed la kirurgo, kiun mi cetere konis, tagmeze venis informi min pri la farto de la malsana. Mi prave juĝis ; sed li esperas, ke krom akcidento, neniu en la domo komprenos. La ĉambristino partoprenas la sekreton ; la kuracisto trovis nomon por la misfarto, kaj tiu afero ordiĝos kiel mil similaj, krom se poste ni mem deziros, ke ĝi riveliĝu.


Sed ĉu ankoraŭ restas komuna intereso inter vi kaj mi ? Via silento igas min pridubi ; mi emas ne plu kredi je ĝi. Nur mia dezirego al vi iel igas min konservi priesperon.


Adiaŭ, bela amikino ; mi vin brakumas malgraŭ mia rankoro kontraŭ vi.


El Parizo, la 21an de Novembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio