Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 139a


De prezidant-edzino de Turvelo al s-ino Rozmondo


Kiel mi riproĉas al mi mem, sentema amikino, ke mi tro multe kaj tro frue rakontis al vi mian nedaŭran aflikton ! Vi nun miakulpe suferas ; tiun doloron vi ankoraŭ sentas, dum mi refeliĉas ! Ja, ĉio nun estas forgesita, pardonita, eĉ plie : riparita. Post angoro kaj doloro jen revenis trankvilo kaj jubilo ! Ho ! Kiel esprimi la ĝojon de mia koro ? Valmono senkulpas ; oni ne kulpas, kiam oni tiel amas ! Tiun gravan ofendon, kiun mi tiel akre riproĉis, li ne kulpis ; nur pri unu plendoparto mi devis indulgi ; sed devis peti pardonon pro nejustaĵoj ankaŭ mi. Miajn motivojn kaj pravigojn mi ne detalu ; cetere ili eble estas neklarigaj por la spirito ; nur la koro povas ŝati ilin. Se tamen vi akuzos min senrigora, mi apelacie alvokos vin apoge al mia juĝado. Vi mem diras, ke por viroj, okaza malfidelaĵo ne estas trompaĵo.


Mi ja sentas, ke tiu komuna distingo vundas nian delikatecon ; sed kial mi plendus, kiam Valmono mem multe pli suferas, ol mi ? Kredu, ke pri tiu kulpo, kiun mi nun forgesis, li sin mem nek pardonas nek konsolas ; sed li riparis tiun negravan eraron per eksceso de amo, kiu kaŭzis eksceson de mia feliĉo !
Aŭ tiu mia feliĉo estas pli granda, aŭ mi pli bone sentas ties valoron, de kiam mi timis perdi ĝin. Sed mi konfesu, ke mi kapablus elteni alian aflikton tiel kruelan, kiel la ĵus suferitan de mi, por ĝui la feliĉegon, kiun de tiam mi travivas ; por tia kompenso nenio estus tro kosta. Ho ! Milda patrino mia, riproĉu vian senpripensan filinon, ke ŝi per sia plendado tro urĝe afliktis vin ; riproĉu ŝin, ke ŝi senzorge kalumniis tiun, kiun ŝi devis senhalte plu adori ; tamen, vidante ŝin pli feliĉa, kvankam nesingarda, pliigu ŝian ĝojon, partoprenante ĝin.


El Parizo, la 16an de Novembro 17**, vespere.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio