Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 1an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2912 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de l’ eldonisto kaj antaŭparolo de l’ redaktinto
puce Letero 168a
puce Letero 125a
puce Letero 126a
puce Letero 127a
puce Letero 128a
puce Letero 129a
puce Letero 130a
puce Letero 131a
puce Letero 132a
puce Letero 133a
puce Letero 134a
puce Letero 135a
puce Letero 136a

Letero 138a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi persistas, bela amikino : ne, mi ne enamiĝis ; kulpas ne mi, sed la cirkonstancoj, ke mi devas roli kiel amanto. Nur konsentu reveni al mi : vi tuj spertos mian sinceron. Ĝin mi hieraŭ pruvis kaj la hodiaŭa okazaĵo ne renversas la situacion.


Mi do estis hejme de la milda pruda, kaj havis nenion alian farota : knabino Volanĝo, malgraŭ ŝia stato, devis ĉeesti la frusezonan balon de s-ino V… dum la tuta nokto. Pro nenifaro mi komence deziris daŭrigi tiun vesperadon ; mi eĉ kompense estis postulinta forofereton, tuj konsentitan. Sed tuj poste konfuzis min la ideo de mia enamiĝo, kiun vi obstine kredas, aŭ almenaŭ riproĉas. Tiam mi nepre volis min certigi, kaj vin konvinki, ke tio estas nur kalumnio via.


Mi do prenis fortan decidon, kaj laŭ preteksto banala mi tuj forlasis mian belan, lasante ŝin en miro kaj ankaŭ plie en aflikto. Mi trankvile iris renkonte al Emilio en l’ Operejo ; ŝi povos aserti al vi, ke de tiam ĝis la matena disiĝo, nenia bedaŭro ĝenis nian plezuron.
Mi tamen havus gravan motivon de maltrankvilo, se mi ne estus indiferenta. Apenaŭ mi estis je kelkaj domoj de l’ Operejo, kun Emilio en la kaleŝo, ke la veturilo de mia severa pruda apudiĝis ĝuste ĉe la mia, dum mistrafiko lasis nin flank-ĉe-flanke por longaj minutoj. Estis tiom da lumo, kiom tagmeze, kaj eskapo ne eblis.


Krome, mi sciigis Emilion, ke tiu virino estas la ricevinto de la letero, kies skribotablo ŝi mem estis (vi eble memoras tiun ludon [1]). Emilio ne forgesis, kaj tre gajema, nepre volis laŭdezire rigardadi tiun, kiun ŝi nomis la virtulino, samtempe ridegante ĉagrenige skandalece.


Ne estas la fino ; la ĵaluza virino tuj sendis al mi leteron ; mi forestis ; do ŝi obstine resendis duan mesaĝiston, kun ordono, ke li atendu min. Ĉar mi decidis restadi ĉe Emilio, mi jam resendis mian koĉeron, nur petinte lian morgaŭan matenan revenon. Li miahejme do diris al la sendito de Kupido, ke mi estos for dum la tuta nokto. Vi ja imagas la efikon de tiu sciigo : je mia reveno mi trovis rompleteron skribitan kun la tute konvena digneco.


Kiel vi vidas, tiu aventuro, laŭ vi senfina, povus finiĝi hodiaŭ. Tamen ne. Ĝian daŭrigon ne kaŭzas, kiel vi kredos, ke mi nepre volas pluigi ĝin ; unuflanke mi trovis tiun forpelon nedigna de mi ; aliflanke mi volis lasi al vi la honoron de tiu forofero.


Mi do respondis al la severa epistolo per letero plena de sentimentalaĵoj ; mi prezentis longajn klarigojn, fidante, ke amo trovos ilin ĝustaj. Mi jam sukcesis : mi ĵus ricevis novan mesaĝon, ja ankoraŭ rigoran, kaj kiel necese konfirmantan la poreternan rompon ; sed la tono jam ŝanĝiĝis. Precipe, ŝi rifuzas revidi min, senapelacie ripetante tion kvarfoje. Mi do konkludis, ke mi devas tuj viziti ŝin. Mi jam sendis mian serviston por deturni ŝian pordiston ; post momento mi iros peti mian pardonon ; en tiaj kulpoj, unu sola petmaniero alportas absolvon, kaj ĝi nepre postulas ĉeeston.


Adiaŭ, ĉarma amikino ; mi tuj kuros al tiu grava repacigo.


El Parizo, la 15an de Novembro 17**.


[1En letero 47a.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio