sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)




Fratoj Grimm
Sinjoro Korbes

Estis iam kokineto kaj koketo, kiuj volis forvojaĝi kune. Tial la kokino konstruis belan ĉaron kun kvar ruĝaj radoj kaj jungis kvar musetojn antaŭ ĝin. Poste la kokino kaj la koketo sursidiĝis kaj tiel ili forveturis kune. Baldaŭ ili renkontis katon. Tiu diris : „Kien vi volas veturi ?“

Jen Koketo respondis :
„Ek, al hom’,
al sinjor’ Korbes, al ties dom’.“

La kato diris : „Kunprenu ankaŭ min.“

Koketo respondis : „volonte konsentite, malantaŭe sidiĝu, por ke vi ne falu malsupren antaŭe.
Tamen gardu ĉiuj vin,
ke miaj ruĝaj radoj ne per kot’ kovru sin.
Vagadu do, ĉar’ !
Fajfu musar’ !
Ek, al hom’,
al sinjor’ Korbes, al lia dom’.“

Poste ili renkontis muelŝtonon, poste ovon, poste anason, poste pinglon kaj laste kudrilon. Ankaŭ ili ĉiuj kunsidiĝis sur la ĉaron kaj kunveturis. Sed kiam ili venis al la domo de sinjoro Korbes, sinjoro Korbes ne ĉeestis. La musetoj veturigis la ĉaron en la remizon, Kokineto flugis kun Koketo sur stangon, la kato sidiĝis en la kamenon, la anaso sur la putostangon, la ovo volviĝis en mantukon, la pinglo pikiĝis en ŝegokusenon, la kudrilo saltis sur la liton, en la mezon de la kapkuseno, kaj la muelŝtono kuŝiĝis super la pordo.

Jen sinjoro Korbes venis hejmen, iris al la kameno kaj volis ekflamigi fajron, sed jen la kato ĵetis cindron sur lian tutan vizaĝon. Li kuris rapide en la kuirejon kaj intencis lavi sin, jen la anaso ŝprucis akvon sur lian vizaĝon. Li volis sekigi sin per la mantuko, sed la ovo ruliĝis renkonte al li, disrompiĝis kaj fermgluis liajn okulojn. Li volis ripozi kaj sidiĝis sur seĝon, sed jen la pinglo pikis lin. Tial li ekkoleris kaj ĵetiĝis sur la liton, sed kiam li metis la kapon sur la kusenon, la kudrilo pikis lin tiel, ke li ekkriis, kaj tute kolere volis forkuri en la vastan mondon. Sed kiam li atingis la dompordon, la muelŝtono ĵetiĝis malsupren kaj mortbatis lin. Sinjoro Korbes estis certe viro tre malica.

Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj, Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Herr Korbes“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


Sama rubriko :


puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)

puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco




Supren