|
serĉado :
|

Fratoj Grimm
Vulpo kaj anseroj
La vulpo venis iam sur herbejon, kie sidis grego da belaj grasaj anseroj, jen ĝi ridis kaj diris : „Mi venas ja kiel vokita. Vi sidas bele kune, tiel mi povos manĝi ĉiun el vi laŭvice.“
La anseroj gakadis pro timo, eksaltis kaj komencis lamenti kaj petegi kordisŝire pri sia vivo. Sed la vulpo volis nenion aŭdi pri tio kaj diris : „Ne estas indulgo, vi devos morti.“
Fine iu el la anseroj kuraĝe diris : „Se ni, la kompatindaj anseroj tiel junaj devos lasi nian freŝan vivon, tiukaze cedu al ni nur unu favoraĵon kaj permesu al ni preĝi, por ke ni ne mortu en niaj pekoj. Poste ni starigos nin en vico, por ke vi povos elserĉi ĉiufoje la plej grasan.“
„Jes“, diris la vulpo, „tio estas en ordo kaj krome pia peto : Preĝu, mi atendos tiom longe.“
Sekve la unua komencis sufiĉe longan predikon, ĉiam tiel :„Gak, gak !“ Kaj ĉar ĝi tute ne volis fini la gakadon, la dua ne atendis, ĝis kiam venos ĝia vico, sed same komencis gakadi.
La tria kaj kvara sekvis ilin, kaj baldaŭ ili gakadis ĉiuj kune. (Kaj tiukaze, kiam ili estos finpreĝintaj, la fabelo estu rakontata plu, sed momente ili ankoraŭ gakadas ĉiuj seninterrompe.)
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser,
lingve kontrolis Vladimir Türk
Sama rubriko :
Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)
Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)
Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)
Fabelotradukoj de klubo Karapaco