sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)


  


Fratoj Grimm
Ora ŝlosilo


En vintra sezono, kiam foje kovris alta tavolo de neĝo la teron, malriĉa knabo devis eliri kaj alporti lignon sur sledo. Post kiam li kunkolektis kaj surpakis la lignon, li ankoraŭ ne volis iri hejmen, ĉar li tiom frostotremis, sed bruligi antaŭe fajron kaj iom varmigi sin. Tial li forskrapis la neĝon, kaj kiam li pretigis la terpecon, li trovis malgrandan oran ŝlosilon. Li supozis, ke tie, kie estas la ŝlosilo, devas esti ankaŭ la seruro por ĝi, li trafosis la teron kaj trovis feran kesteton.

„Ha“, li pensis : „mi dezirus, ke la ŝlosilo estus la ĝusta ! Ĉar certe estas multekostaj raraĵoj en la kesteto.“ Li serĉis, sed li ne trovis seruran truon. Finfine li tamen malkovris iun, sed ĝi estis tiel malgranda, ke oni apenaŭ povis vidi ĝin. Li provis ĝin kaj la ŝlosilo bonŝance estis la ĝusta. Jen li unufoje turnis ĝin ; sed nun ni devos atendi, ĝis kiam li estos tute malferminta la kovrilon de la kesteto. Tiam ni ekscios, kiuj mirindaĵoj estas en la kesteto.



Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj,
Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Der goldene Schlüssel“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk



Sama rubriko :


puce Fratoj Grimm : Virkato kun botoj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Fraĉjo kaj fratinjo (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Kato kaj muso kiel kunuloj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Lupo kaj sep kapridoj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Ora ŝlosilo (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : Sinjoro Korbes (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : La stelaj taleroj (fabelotraduko)

puce Fratoj Grimm : La fabelo pri Kuklando (fabelotraduko)

puce Ret Marut : Kundar, fabelotraduko (PDF)

puce Fabelotradukoj de klubo Karapaco




Supren