Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 14an de novembro 2025 . Ĝis nun estas 2960 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Membriĝi


En via lingvo

Bulgara ‑ български | Kataluna ‑ Català | Ĉeĥa ‑ Čeština | Germana ‑ Deutsch | Angla ‑ English | Esperanto | Hispana ‑ Español | Franca ‑ Français | Kroata ‑ Hrvatski | Itala ‑ Italiano | Japana ‑ 日 本 語 | Korea ‑ 한 국 어 | Nederlanda‑Nederlands | Pola ‑ Polski | Portugala ‑ Português | Rusa ‑ Русский | Serba ‑ Српски /Srpski | Sveda ‑ Svenska | Vjetnama ‑ Tiếng Việt | Ĉina ‑ 中 文 |

SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo : interkompreniĝi, informiĝi, kleriĝi, plibonigi la vivon, interrilati por agadi kontraŭ subpremo ktp. SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn : ESPERANTO.


NUNA SENNACIULO

Novaĵoj

puceLa 99a SAT-kongreso okazos en Leono, Hispanio

Post longa paneo la SAT-retejo ne estis ĝisdatigebla. Nun denove eblas modifi la paĝaron kaj ni iom post iom klopodas reordigi la situacion. Jam la paĝoj pri perantoj kaj kotizoj estis ĝistagitaj. Ankaŭ aperas la deklaracio kaj gvidrezolucio de la 98a SAT-kongreso, okazinta en Grezijono dum aŭgusto 2025. Pliaj informoj pri la 99a kongreso, okazonta en Leono inter la 19a kaj 26a de julio 2026, estos baldaŭ disponigitaj.



puceLa 97a SAT-kongreso okazis en Oporto, Portugalio

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

La 97a SAT-Kongreso okazis en Oporto, Portugalio inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024. Al ĝi aliĝis 79 kongresanoj. La kongreso akceptis la jenajn deklaracion kaj gvidrezolucion. La kongresa programo estas konsultebla en la kongresa retejo kaj kelkaj eroj el ĝi jam aperas en la jutuba kanalo de la kongreso.



puceLa Fiŝkaptisto

Traduko de la kanzono de Georgo Brasenso (originala titolo : Le Pêcheur) okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.
Publikigita okaze de la Tutmonda Tago por Fino de Fiŝado 2024 (30/03).



puceLa 96a SAT-kongreso okazis ĉeeste en Greziljono, Francio

Post tri jaroj da trudita reta kongresado, eblis denove renkontiĝi ĉeeste en unu el la kulturdomoj mastrumataj de francaj esperantistoj : la kastelo Greziljono. La kongreso okazis inter mardo la 18a de julio kaj mardo la 25a de julio 2023. La kongreso akceptis la jenajn deklaracion kaj gvidrezolucion.



INFORMOJ

SATeH, kiel internaciisma kaj pacisma organizaĵo, protestas kontraŭ la terura situacio en kiu estas popoloj de Mezoriento kaj speciale de Palestino en la lastaj semajnoj. Ne temas pri portempa situacio, sed pri situacio jam preskaŭ jarcentdaŭra, en kiu nuntempe mortas centoj da personoj ĉiutage. Dekomence ni vidas la rezulton de la religiaj kaj kulturaj diferencoj kiuj kondukis al tiu neeltenebla situacio.

Kiel unua respondeculo de la jam tiel longa tragedio, ni fingromontras koloniismon kaj aparte la kolonian potencon sur Palestinio, nome Unuiĝinta Reĝlando, kiu prenis decidojn sur la teritorio kaj la loĝantaro tute nekonsiderinte la opiniojn de ĉi lasta.

Kiel nunan ĉefan okaziganton de la tragedio, ni kulpigas la religibazitan ŝtaton Israelo, kiu konvertis la malamikecon de siaj arabaj najbaroj en ekspansiismo kontraŭ ĉiuj reguloj de la internacia juro, en invado de nepropraj teritorioj (profitante la komplicecon de la "internacia komunumo") kaj en la instalado de apartisma sistemo, kiu estis iam neakceptebla ĉe Sudafriko, sed nun ŝajnas, ke Israelo ja rajtas plenumi ĝin. Israelaj ŝtato kaj armeo malrespektas sovaĝe la militajn leĝojn, kaj ĝia juĝa sistemo enkarcerigas infanojn kaj adoleskantojn dum tre longaj periodoj, sen juĝo.

Ni kulpigas ankaŭ la religian ekstremismon de kelkaj palestinanoj, kiuj atakis israelan loĝantaron, ne respektante la militajn leĝojn, frapante nemilitistajn celojn, kaj kidnapante homojn ne apartenantajn al malamika armeo, kaj tiel endanĝerigas la vivon de siaj kuncivitanoj cele al reteno de sia propra situacio de aspiranto al ŝtato.

Ni kulpigas ankaŭ trian kulpulon en la nomita "internacia komunumo" (orkestre estrita el Usono), subulece obeita fare de la Eŭropa Unio kaj precize de tieaj registoj, kiuj akceptas la ĉantaĝon fare de Israelo, kiu kulpigas kiel "antisemitismo" ajnan kritikon faritan kontraŭ la krima israela konduto, kio povus ja estis kontraŭcionisma, sed tute ne kontraŭsemida.

Pro tio ni postulas la tujan haltigon de la bombardado, la rekonstruadon de la damaĝoj, la malfermon de pacnegocado kaj la necesan kunvivadon de ĉiuj popoloj de la mondoregiono, ĉiuj kun la samaj rajtoj.

Novembro, 2023.



NOVAJ EN LA SAT KULTURO

puce Ni certigu la malsukceson de ekstremdekstro la 7an de julio !
puce La Fiŝkaptisto
puce F. Kafka : La proceso
puce Twain : Taglibro de Evo
puce Mark Twain : La aventuroj de Tom Sawyer, ĉapitro 2
puce Mark Twain : La aventuroj de Tom Sawyer
puce Kurzens : Mi rapidas tra la vivo...
puce Kurzens : Forgesi...
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Letero al Lanti koncerne la « Postvojaĝajn pripensojn »

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio