Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 27an de julio 2026 . Ĝis nun estas 3026 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Venonta kongreso

En la sama rubriko

puce Deklaracio de la 99-a SAT-Kongreso
puce Gvidrezolucio de la 99-a SAT-Kongreso
puce La 99a kongreso de SAT okazis en Leono, Hispanio
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio de la 99-a SAT-Kongreso

La 99-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Leono (Hispanio) inter la 19-a kaj la 26-a de Julio 2026 :

1. notas zorgoplene la disfloradon de militaj konfliktoj en pluraj mondlokoj ;

2. memorigas pri tio, ke militoj havas tre longdaŭrajn konsekvencojn, do oni ne permesu, ke ili denove fariĝas rimedo de normala politikfarado, kiel ĝin estas preparantaj la registaroj de multaj landoj ; la altiĝo de la elspezoj por militfarado kunkaŭzas la malkreskon de solidarecaj buĝetoj kaj subtenoj por la plej malriĉuloj kaj la laborista klaso ;

3. atentigas pri tio, ke endas respekti internacian juron por teni stabilan pacon tutmonde ;

4. konsideras la blokadon de vivrimedoj fare de Usono kontraŭ la Kuba popolo kiel genocidecan agadon ;

5. postulas la finon de la genocido en Palestino kaj respekton de la homaj kaj civitanaj rajtoj de ĉiuj kaj esperas novan eraon por la palestinanoj kun sendependa kaj laika demokrata registaro ;

6. rimarkante la kreskantan uzadon de rasismo por dividi la laboristan klason antaŭ klara atako kontraŭ la interesoj de la plejmulto, alvokas al aktiva kontraŭrasisma agado ;

7. instigas agadi ĉie per la plej eble saĝaj rimedoj por la defendo de la teritorioj kaj de la vivo kontraŭ la atakoj fare de nesatigebla kaj detruema imperiisma malsociala ordo, kiu regas la mondon ;

8. salutas la kreadon de la kuniĝo de sahelaj popoloj en la Alianco de Sahelaj Ŝtatoj (AES, Alliance des États du Sahel en la franca : Malio, Niĝero, Burkino) kontraŭ imperiismo kaj novkoloniismo ;

9. invitas la homojn de bona volo, esperantistoj kaj neesperantistoj el la tuta mondo, daŭre pripensi la eblecojn preterpasi kapitalismon kaj tiel espereble alveni al pli sekura, ĝojiga kaj sana realo ;

10. apogas la agadojn de la pordemokrataj tiel nomataj genZ-movadoj (generacio Z, t. e. tiuj naskiĝintaj post la jaro 1995) en pluraj landoj tra la mondo, konsciante, ke envolviĝo de la junularo en demokratiigo de politika funkciado estas grava por atingi longperspektivajn plibonigojn, des pli en landoj, en kiuj la plimulto de la loĝantaro estas junuloj ;

11. kondamnas la privatigon de publikaj sektoroj, kiu malbonigas la klimaton kaj la vivkondiĉojn de la tuta socio ;

12. okaze de la 90a datreveno de la hispana enlanda milito atentigas pri tio, ke per la samaj argumentoj (ree plifortigi la privatan posedon, la tradician familion kaj la eklezion) ekestas novaj faŝismemaj aŭ faŝismecaj movadoj, precipe en Eŭropo kaj Ameriko ; la rezulto de faŝismo ĉiam estas subpremo, mallibero kaj malrespektado de la interesoj de la amasoj, eĉ de tiuj, kiuj voĉdonis favore al tiu sistemo ;

13. memorigas, ke la hispana justico apenaŭ solvis kazojn de rabitaj beboj kaj alvokas la jurajn instancojn finfine dediĉi rimedojn por almenaŭ mildigi rapide la dolorojn de la viktimoj ;

14. alvokas la sociojn de la mondo, defendi sin kontraŭ politikcela reviziismo, tio estas reskribo de la historia memoro laŭ la plaĉo de la reganta partio (Usono, Rusio, Francio, Germanio, Hispanio ktp.) ;

15. memorigas pri la uzo de Esperanto en la hispana respublikana flanko kun propagandaj celoj kontraŭ la frankisma flanko, bedaŭrinde pliaktualiĝanta nuntempe ;

16. kontraŭas aŭtoritatecajn leĝojn kaj la amasgvatadon, ofte postulitajn kun la preteksto batali terorismon kaj infanpornografion, kion bedaŭrinde ankaŭ maldekstraj partioj apogas, ekzemple PSOE (hispane Partido Socialista Obrero Español, Hispana Laborista Socialista Partio), kiu subtenis la EU-an (Eŭropa Unio) reglamenton pri la gvatado de aptelefonoj ;

17. zorge konstatas kaj kondamnas la religian influon en la politiko, kio kondukas al retropaŝado rilate al inaj, GLATaj (gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, ...) kaj ĝenerale homaj rajtoj ;

18. kondamnas la ekziston kaj kreskon de la ICE-polico (angle Immigrations and Customs Enforcement, Enmigrada kaj Dogana Efikado) en Usono kaj similcelajn iniciatojn en diversaj landoj ;

19. reage al pli kaj pli striktaj kaj malhomigaj kaj malhumanaj leĝaj rimedoj proponitaj en Eŭropunio rilate al migrantoj, ekzemple la Pakto pri Migrado kaj Azilo, kiuj aldoniĝas al jam tre grava situacio, alvokas al aktiva kontraŭstara agado ;

20. kategorie neas la egaligon de ekstremdekstraj kaj maldekstraj sintenoj kaj movadoj aŭ eĉ la aserton, ke la novaj faŝistoj nuntempe estas la maldekstruloj, kion partioj, politikistoj kaj amaskomunikiloj de multaj landoj faras por antaŭenigi aŭtoritatecan politikon (ekzemploj estas Usono, Germanio, Francio) ;

21. bonvenigas la aperon fare de SAT de originala Esperanto-verko "La valizeto 5.18" de Marcelo Redulez, kiu baziĝas sur vere ekzistintaj eventoj tra la mondo (precipe Portugalio kaj Koreio) kaj elmontras la konkretan efikecon de tutmonda solidareco per Esperanto ;

22. aplaŭdas la venkon de la Luma Revolucio de popolo en Sud-Koreio kaj la daŭrantan demokratian movadon, kiu demisiigis aĉan prezidenton JUN Sok-jol (Yun Seok-yeol), kiu intencis internan militon per militista forto kaj sieĝostaton eĉ komplotante mortigi politikistojn de opoziciaj partioj ;

23. atentigas pri la klimatŝanĝo, daŭre neata aŭ ignorata de multaj registaroj kaj entreprenoj, kiu pli kaj pli ofte kaŭzas inundegojn kaj fajregojn kaj detruas naturon, vivrimedojn kaj komunumojn ; reliefigas la neceson de bone pagita tutjara fajrobrigada servo kaj la restrukturigon de naturaj zonoj, alternante arbajn kaj senarbajn spacojn ;

24. firme denuncas ĉiujn nunajn decidojn de Eŭropaj kaj naciaj instancoj, kiuj forviŝas gravajn regulojn pri protekto de la medio kaj biodiverseco ;

25. rekomendas, ke SAT plu profiliĝu kiel organizaĵo de maldekstraj esperantistoj, en kiu videblas la strebo instrumentigi Esperanton, interalie :

  • por la emancipiĝo de la tutmonda laborista klaso kaj ĉiuj aliaj dominataj kaj subpremataj sociaj kategorioj,
  • por progresiva redukto de socia malegaleco ene de landoj kaj mondnivele,
  • por decida tutmonde kunordigita agado kontraŭ la ekologia difektiĝo de la planedo, tute aparte reage je la klimata krizo,
  • por progreso ĝis mondo, en kiu kapitalismo malaperas kaj homekspluatado ne eblas,
  • kontraŭ aŭtoritatismaj, eĉ faŝismaj tendencoj en multaj landoj,
  • kontraŭ imperiismo, naciismo, rasismo, ksenofobio, antisemitismo, nativismo kaj mistraktado de migrantoj,
  • kontraŭ seksismo, GLAT-fobio, kapablismo, speciismo.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio