Deklaracio de la 99-a SAT-Kongreso
Gvidrezolucio de la 99-a SAT-Kongreso
La 99a kongreso de SAT okazis en Leono, HispanioLa 99-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Leono (Hispanio) inter la 19-a kaj la 26-a de Julio 2026 :
1. bonvenigas la reaperon de plene funkcianta retejo, kaj kuraĝigas la kamaradojn kompetentajn pri tio ankaŭ refunkciigi la retejon de la EFK (Eldona Fako Kooperativa) ;
2. petas de la PK (Plenumkomitato), ke ĝi organizu renkonton kun SAT-Amikaro por kontrakti posedaĵon de ĉambroj en la SAT-sidejo por i. a. notarie klarigi tiun administran problemon ;
3. kunsentas bezonon de diverslokaj arĥivoj por konservi gravajn historiaĵojn kaj nuntempajn dokumentojn de SAT-movado modeligante kolektojn kaj agadojn de Esperanto-Muzeoj en Zaozhuang kaj Ŝimonoseko, kun la eblo interŝanĝi materialojn, librojn, registraĵojn kaj memoraĵojn petante ankaŭ partoprenon de HEL (Hokkajda Esperanto-Ligo) ;
4. petas de la PK pli komfortan aliron al la SAT-arĥivo, ĉar la nuna sistemo estas temporaba ; ebla solvo estas ŝlosilkesto, kiu malfermeblas per kodo ;
5. proponas malfondon de EFK kiel memstara asocio kaj kreon de fonduso ene de SAT por reakiri la monon, kiu postrestas en la banka konto (tion decidis la EFK-kunveno), certigante, ke EFK daŭre funkcios ene de SAT ;
6. instigas la PKon plibonigi la procezon por novaj membroj (kelkaj ricevis nek Sennaciulon nek la 8-paĝan bonvenig-tekston), tiel ke ili ricevu la materialojn kun la retmesaĝo, en kiu ili ricevas la membronumeron ; kaj enrutinigi, ke la novaj membroj ricevu la lastan numeron de Sennaciulo anstataŭ la lastajn numerojn ;
7. avertas, ke por inkludi membron en la membrolisto kaj en la adresaro estas necesa la konsento de tiu ĉi membro, kaj ke la asocio bezonas laŭeble plej aŭtomatan procezon por demandi pri la konsento ;
8. petas de la PK pripensi pli etikan manieron (ol ekzemple PayPal) kaj pli sekuran ol pagadon pere de UEA (Universala Esperanto-Asocio) por pagi la kotizon fare de neeŭropuniaj membroj ;
9. bonvenigos monatan, eĉ mallongan "Sennaciecan Novaĵleteron" de la PK ;
10. sugestas, ke la PK klopodu peti helpon pri unuopaj taskoj al ne-PKaj SATanoj, kaze ke la PKanoj ne kapablas ĝustatempe plenumi ilin ;
11. memorigas, ke partoprenado de la membraro estas gravega por la bona funkciado de la asocio kaj instigas la membrojn helpi la PKon en la plenumo de ties taskoj laŭ la eblecoj ;
12. kuraĝigas la LEA-komitaton (Laborista Esperanto-Asocio) daŭrigi sian laboron pri revigligado de la LEAoj por pli efika funkciado de la SAT-movado ;
13. alvokas la PKon aktive favori diskutadon pri la rolo de la LEAoj kadre de SAT mem kaj en la movado ĝenerale, celante eviti kreadon de superfluaj organizoj, kiuj provoku plian burokratiĝon sen klare favori strategie progresigajn celojn ;
14. petas, ke ĉiuj zorgu pri la respekto de malsamaj opinioj ene de SAT ; alvokas la SAT-anojn koncentriĝi en publikaĵoj je la kleriga karaktero de la asocio anstataŭ uzi fortajn emociojn ;
15. dankas pro ĝia laboro la konfliktkomisionon, kiu strebas atingi reserenigon de la etoso en SAT-diskuto (la retmesaĝa dissendolisto de SAT) ;
16. bonvenigas la prilaboron de la reta versio de PIV (Plena Ilustrita Vortaro), precipe tion, ke kelkaj ilustraĵoj estas denove alireblaj, kaj tion, ke oni havas plenan aliron al la fontoj de citaĵoj, kaj demandas pri la ebleco krei aplikaĵon de PIV ;
17. atentigas PKon, ke dum la voĉdonado per referendumo por la statutŝanĝo oni ebligu la popunktan voĉdonadon, ne nur jeson aŭ neon de la tuta bloko da ŝanĝoj ;
18. invitas perantojn kaj kamaradojn en senperantaj landoj aktive proponi al nepagipovaj membroj, ke ili uzu la solidarfonduson por partopreni la kongreson ;
19. petas la aldonon al ekzistantaj indikoj pri kongresorganizado por OKK (Organiza Kongres-Komitato), la neceson averti je haveblaj teknikaj rimedoj al partoprenontoj de programeroj (kabloj, projekciiloj, softvaro, helpteamo) kaj provi la bezonotajn ilojn kiel eble ĝustatempe — antaǔ la prelego — kaj sukcese faciligi aliron al ĉiuj ;
20. proponas, ke dum SAT-kongreso estu unu aŭ du teknike spertaj personoj (eble nomumitaj en la unua laborkunsido), el kiuj en ĉiu programero unu ĉiam ĉeestas por helpi pri teknikaj problemoj ;
21. petas al estontaj OKKoj publikigi la tagordon de la laborkunvenoj en la programo aŭ en la afiŝtabulo de la kongresejo, por ke la kongresanoj sciu antaŭe, ĉu ili nepre partoprenu ;
22. petas la aldonon al ekzistantaj indikoj pri kongresorganizado por OKK de la demando pri alireblo de la ĉambro kaj lito (teretaĝo : jes/ne, malsupra lito : jes/ne) ;
23. petas de la PK esplori la eblecon organizi la estontajn kongresojn kiel hibridajn, do kaj ĉeestajn kaj virtualajn kongresojn ;
24. instigas SATanojn elekti, se estas pli ol unu elektebleco, tiun urbon kiel sekvan kongresurbon, kiu estas la malpli turisma, ĉar la turismo povas suferigi la homojn, kiuj vivas en la loko ;
25. invitas la homojn, jam nun konsideri la aliĝon al la 100-a SAT-kongreso de Kragujevaco, kiu okazos inter la 24-a kaj la 31-a de Julio 2027.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.