sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kurzens : Forgesi...


Nikolao Kurzens
FORGESI ...

Mi ŝatas aŭdi melodion
de moda tango, levi glason,
tra fum’ saluti la amason
kaj trinki forgesante ĉion.

Ĉe l’ vango senti ardan spiron
el lipoj, ruĝaj incendie ;
rideti laci apatie,
nek tenton senti, nek deziron.

Forgesi ĉion, tute ĉion –
min mem eĉ, kaj la tempopason ;
algapi stulte vinoglason
kaj zumi tangomelodion.

1933

detajpis Hans-Georg Kaiser
el Kurzens : Mia spektro.... poemaro)


Sama rubriko :


puce Kurzens : Ĉu tio do – la vivo ?

puce Kurzens : Aŭtuna elegio

puce Kurzens : Forgesi...

puce Kurzens : Mi rapidas tra la vivo...




Supren