Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 13an de januaro 2026 . Ĝis nun estas 2990 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aliĝintoj
puce Deklaracio de la 98a SAT-Kongreso
puce Gvidrezolucio de la 98a SAT-Kongreso
puce Klerigaj kaj distraj kongresaj programeroj

Gvidrezolucio de la 98a SAT-Kongreso

La 98-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Greziljono inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto 2025 :
– konstatas, ke iuj unuopaj membroj de SAT-diskuto kaj parte ankaŭ de aliaj interretaj SAT-forumoj persiste kreas toksan kaj malinvitan etoson en ili per akraj kaj senbazaj akuzoj pri misfarado fare de aliaj SAT-membroj, kaj ĝi proponas – cele al revenigo de eltenebla diskutetoso – sankcii per rimedoj ĝis inkluzive daŭran blokadon partoprenantojn en tiuj forumoj, kiuj sisteme detruas la etoson de produktiva interdebatado tiugrade, ke aliaj forumanoj limigas aŭ tute ĉesigas sian partoprenon ;
– neniel volante, ke estu limigita la rajto de membroj je kritiko pri la Asocio kaj ĝiaj funkciuloj, kondamnas la mobilizon de ne-SAT-anoj por tion fari ;
– insiste postulas, ke SAT-anoj detenu sin de malveraj asertoj en komunikejoj ekster SAT pri “politika cenzuro” laŭdire praktikata en SAT ;
– alvokas membrojn eniri la skipon de Sennaciulo, disponigante siajn kapablojn ;
– alvokas starigi lokajn SAT-rondojn tie, kie la kondiĉoj tion ebligas ;
– alvokas evoluigi, kie jam troviĝas aktivaj SAT-anoj, LEA-on en la respektiva lando aŭ lingvoregiono (inter aliaj germana, itala, korea kaj japana), se tia ne jam ekzistas ;
– rememorigas la gvidrezolucion de la 96-a kongreso kiel urĝan taskaron : restarigo de la retejo de SAT, revizio de la Statuto, plibonigo de la komunikaj rimedoj de la Asocio ;
– proponas al la venontaj OKK-oj esplori rimedojn por efikigi partoprenadon de membroj el diversaj mondregionoj, kaj virtuale kaj ĉeeste ;
– konsiderante la celon de la Kokanja Ĝardeno en Anĝevo, sekve al la vizito dum la kongreso, i.a. helpi homojn retrovi dignecon per agado, la kongreso proponas al la membroj subteni tiajn agadojn ;
– petas la OKK-anojn de la venontaj kongresoj aldoni informojn pri kiel alveni al la kongresejo per ekologiaj rimedoj (aŭtobuso, trajno, …) aldonite al la kongres-informoj ;
– proponas, ke SAT-anoj interesiĝu pri lokaj pacmovadoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio